Religiuloj kaj mediumoj

El la bonega libro Mediumeco de Sanktuloj, de la brazila verkisto Clóvis Tavares (1915-1984), inter sennombraj okazaĵoj, mi elstarigas ĉi tiun, en kiu estas transkribitaj vortoj de la pastro kaj regento Lorenzo Tardy, biografo de Sankta Klara el Montefalco (ĉ. 1268-1308), en la verko Vivo de Sankta Klara el Montefalco — El la Ordeno de Ermitoj de Sankta Aŭgusteno, publikigita en la jaro 1881: “Plaĉis krome al Dio revelacii al Lia tre amata Servantino la staton de multaj animoj pasintaj el ĉi tiu al la alia vivo”.

Reprodução BV

Clóvis Tavares

Reprodução BV

Clóvis Tavares komentis: “Klara multfoje eksciis pri la spirita stato de pluraj personoj, inkluzive de monaĥinoj kaj homoj, kiuj bonfaris al la monaĥinejo, kiuj estis elkarniĝintaj. Ŝi anoncis siajn vidaĵojn al la fratinoj kaj petadis, ke ili preĝu favore al tiuj animoj”.

Sekve, diri — ofte pro nescio kaj eĉ pro akomodiĝo —, ke neniu revenis por rakonti, aŭ ke oni ne havas informon pri tiuj, kiuj forpasis, estus kvazaŭ iom devii la realon kaj limigi ĝin al sciokampo atingita per la ĝis nun akceptitaj manieroj. Se la nunmomenta modo estas materiismo, ĝi efektive nenio alia estas ol modaĵo. Eterna estas la Spirito, kaj nerifuzeblaj evidentaĵoj akumuliĝas amase. Iam, estonte, ĉiuj komprenos tion.

Krome, la Spirita Mondo ne estas ia dormoĉambro. Tie ekzistas plena aktiveco.

Ni vidu unu alian klaran ekzemplon.

Kazo de spirit-materiiĝo raportita de protestanta verkisto

En mia verko La Signifo de la Pasiono en la Fino de la Tempo (1989), mi transskribis signifoplenan fenomenon de materiiĝo de Spirito, kiun atestis du Fratoj pastoroj, kiam ili iris al evangelia preĝejo por prediki pri la plej grava fakto en la monda Historio, anoncita de la Kristo mem en Lia Evangelio-Apokalipso — Lia Glora Reveno al ĉi tiu planedo: “Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro” (Apokalipso, 22:12).

Mi transdonas la parolon al José Nunes Siqueira, aŭtoro de la verko Atomoj de Paco, eldonita de Casa Publicadora Batista: Du predikantoj pri la Evangelio veturis aŭtomobile al urbo, kie ili faros vespere prelegon pri la Dua Alveno de Jesuo, kaj pri tiu inspira temo ili interparolis la tutan tempon. Meze de la vojo, la predikistoj rimarkis, ke apud la ŝoseo bone vestita sinjoro gestis, indikante, ke li volas kunveturon al la urbo. Ili haltigis la aŭton. Dum plua veturado, ili plu interparolis same kiel antaŭe, pri la vespera prelego pri la Alveno de Jesuo. En iu momento, la fremda pasaĝero, kiu estis ricevinta la kristanan komplezon de la predikistoj, faris al ili la jenan demandon: — Ĉu vi ambaŭ prelegos hodiaŭ vespere pri la alveno de Jesuo? — Jes, kaj tiu mesaĝo de fido kaj espero plenigas nian koron per profunda feliĉo! — Do vi eksciu, ke la Alveno de Jesuo estas multe pli proksima ol vi imagas. Post tiaj vortoj eldiritaj tre solene de la fremdulo, la predikistoj, surprizitaj pro la admona mesaĝo al ili donita, turnis la okulojn malantaŭen, por pli bone ekkoni la neatenditan vojaĝkunulon, kaj la surprizo fariĝis pli granda, ĉar tie ĉeestis jam neniu. La pasaĝero malaperis kvazaŭ per magio. La du predikistoj konkludis, ke Dio sendis al ili Anĝelon en homa formo por transdoni al ili potencan admonon pri la proksimeco de la Reveno de Jesuo. Ne necesas diri, ke tiuj du predikistoj tiuvespere anoncis per granda forto la plej grandan mesaĝon de espero el la Paroloj de Dio pri la Dua Alveno de Jesuo por starigo de Lia Regno de paco kaj justeco inter la homoj. Kaj multaj koroj tiam sin donis al Jesuo. Per tiuj du predikistoj pri la Evangelio, plenumiĝis tio, kio estas skribita: ‘La Anĝelo de la Sinjoro postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, kaj Li ilin  savas’”. (Substrekoj estas miaj.)

Shutterstock/montagem
Reprodução BV

Djuna

Tiaj mirindaĵoj ne okazas nur en ĉi tiu aŭ alia kredo. Ili okazas tie, kie staras la homo — kiu estas esence Spirito —, eĉ en la kampo de ateisma materiismo. Sufiĉas legi la Historion aŭ ekscii lastatempajn informojn. Ekzemple, la mediuma, karisma, paranormala kapablo, kiel ajn oni emas nomi ĝin, de la fama rusa mediumino Djuna (1949-2015). Tiaj fenomenoj de la Animo ĉiam, ekde la komenco de la mondo, kunvokas homojn al meditado pri tio, ke ekzistas io eltrovota kaj humile analizota, tio estas, sen antaŭjuĝaj ideoj, kiuj ne kongruas kun Scienco, Filozofio kaj Religio. Super ĉio, la homaro devas lerni la spiritan mesaĝon kaj la moralan forton ligitajn al la fenomeno.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.