Persisto estas sinonimo de Fido

Medito de Bona Volo
Reprodução BV

Rabindranath Tagore

La Potenco de la Kreanto manifestiĝas en la kreitoj, kia ajn estas ilia kredo aŭ nekredo, laŭ la grandeco de iliaj koroj. Tia certeco plenigas per vigleco la Animon de obstinuloj je Bono. Persisto estas sinonimo de Fido, nome virto, kiu, laŭ la hinda poeto Rabindranath Tagore (1861-1941), amiko de Gandhi (1869-1948), “estas birdo, kiu antaŭsentas la lumon kaj kantas, kiam la mateno ankoraŭ estas senluma”.

Ne perdi oportunajn okazojn

Se ni scias kapti ĉiun oportunan okazon, kiun la Kristo donis al ni, tiam novajn vojojn Dio malfermos al ni.

Tela: Joseph Von Führich (1800-1876)

    

Ĉi tiu estas la petego de psalmisto: “Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via Bona Spirito gvidu min sur ebena tero!” (Libro de Psalmaro, 143:10).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.