Kredo pri vivo post morto

Estas grave observi instigajn studojn kaj analizojn pri la kredo de homoj pri la daŭro de la vivo trans la fenomeno morto. En ampleksa enketo farita de Instituto Ipsos, unu el la plej grandaj entreprenoj de enketado en la mondo, okazinta inter la tagoj 7-a kaj 23-a de Septembro 2010, kun entute 18.531 partoprenantoj en la tuta mondo, oni trovis, ke 51% el la monda loĝantaro kredas, ke ekzistas ia vivoformo post la morto de la korpo, 26% diris, ke ili ne scias kio okazos, kaj 23% konsideras, ke oni simple ne plu ekzistas.

Roper Center for Public Opinion Research (Roper-Centro por Enketado pri Publika Opinio) serĉis en siaj arkivoj respondojn de la usona publiko al pluraj enketoj pri tiu temo, faritaj de malsamaj institutoj, laŭlonge de la tempo. Oni trovis, ke la mezuma nombro daŭre estis stabila dum jardekoj: en la jaro 1994, 76% respondis, ke ili kredas, ke ekzistas vivo post morto, kio estas simila rezulto kiel en 2014, kiam 73% same respondis.

Grant Ritchie em Unsplash

En Britujo, studaĵo de Theos, kiu intervjuis 2.060 personojn en la jaro 2009 montris, ke 53% kredas pri vivo post la morto kaj 70% kredas pri la homa Animo.

En Brazilo, studaĵo estis finita en la jaro 2017, fare de Programo de Sano, Spiriteco kaj Religiemo (ProSER), en la Universitato de San-Paŭlo (USP), sub la kunordigado de D-ro Mário Peres, brazila kuracisto kaj neŭrologiisto — filo de miaj karaj geamikoj Maria Júlia kaj Ney Prieto Peres, pioniroj en esplorado pri Spiriteco en Brazilo, kiujn mi honore akceptis en la ParlaMundi de Legio de Bona Volo, en Braziljo/DF, por ilia prelego en la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV. Laŭ la enketo de ProSER, ĉirkaŭ 1.000 brazilanoj el ĉiuj regionoj de la lando estis intervjuitaj pri tiu demando pri vivo post morto, kaj oni kolektis interesajn rezultojn: 51% forte kredas pri senmorteco; 48% forte kredas pri vivo post morto; kaj 27% forte kredas, ke mortintoj povas komunikiĝi. Krom tiuj ciferoj, 47% kredas pri reenkarniĝo, kaj estis ateistoj kaj agnostikuloj en tiu grupo da homoj. Aliaj gravaj informoj: 77% asertis, ke ili jam ricevis ian intuicion; 70% asertis, ke ili jam havis antaŭsentajn sonĝojn almenaŭ unufoje en la vivo; 51% sentis ĉeeston de Spirito; 41% vidis Spiriton; 31% aŭdis voĉon; kaj 30% havis la sperton rememori ion pri pasinta vivo.

D-ro Mário Peres emfazis, ke tiuj ciferoj estas multe pli altaj ol la kvanto da  skizofreniuloj en la loĝantaro, same en Brazilo kiel en la mondo, kiu estas 0,5%. Sekve, mediuma sentemo ne ligiĝas al ia malsano aŭ mensperturbo. En intervjuo al la programo Konekto Jesuo — Dia Ekumenismo, de Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, televido, interreto kaj publikaĵoj), li klarigis la kolektitajn datumojn:

Jon Tyson/Unsplash

— Tiu certe estas homa travivaĵo, kiu okazas en normalaj cirkonstancoj. Homoj gvidas sin laŭ siaj intuicioj — eble ili ekhavas ian neordinaran sensaĵon aŭ senton — kaj uzas por tio la nomon percepto, kaj utiligas tiun kapablon por fari decidojn, sendepende de tio, ĉu ili estas religiemaj aŭ ne. Ekzistas kriterioj kaj demandoj, kiujn oni starigas por diferencigi vidan aŭ aŭdan fenomenon rilatan al psikoza aŭ skizofrenia atako, disde ia religia, spirita sperto, disde normala cirkonstanco.

Kion oni povas konkludi per tiu aro da esploroj? Tio estas temo, kiun oni devas daŭre kaj amplekse diskuti kaj esplori, sen antaŭjuĝoj, kiel agas avangardaj esploristoj en plej diversaj kampoj de scio. Oni devas havi la kuraĝon alfronti la status quo, ĝenerale materiisman, kaj evoluigi ankoraŭ pli da metodoj, teknikoj kaj teknologiaĵoj por profunde studi temon, kiu ofte troviĝas en ĉies vivo, en plej diversaj kulturoj kaj nacioj. 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.