Dia Kreemo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019. | Aktualigita en Julio 2020.

Mi kutimas diri, ke malfacilaĵo starigas kreemon. Ni do strebu kunigi la arton krei novaĵojn, kiun Dio donis al ni, al la eternaj instruoj de la Sankta Evangelio-Apokalipso de Jesuo. Estas konsilinde, ke en ĉiu momento la faktojn de la vivo, ĉu individua aŭ kolektiva, oni analizu kaj travivu laŭ Spirito kaj Vero, tra la prismo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Tiel, ni estos pli kapablaj trovi — pere de nia harmonio kun la Supera Spirita Mondo kaj surbaze de la travivado de universalaj valoroj revelaciitaj de la Plejalta Administranto de la mondo — praktikajn solvojn, kiujn oni devas transformi en elokventajn rezultojn, laŭ tio, kion mi postulas de miaj kompetentaj laborskipoj en la Institucioj de Bona Volo*.

Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)

***

Reprodução BV

Robert Herbold

Indas konsideri la rekomendon de Robert Herbold, kiu dum ok jaroj estis la ĉefa administranto de la operacioj de Microsoft: “Problemo, kiu trafas multajn kreopovajn skipojn estas tio, ke ili sekvas plurajn aferojn kaj tenas multajn ideojn vivantaj. (...) Manpleno da kunsidoj faras, ke tiuj unikaj ideoj malpliiĝu al mezvaloraj ideoj. Ĉar grupoj de homoj prenas unikajn ideojn kaj klopodas adapti ilin por fari ilin tute akcepteblaj al la tuta grupo. (...) Tio kreas banalaĵojn. Skipoj ekzistas por plibonigi procedojn. (...)”.

Notu ĉi tiun penson, kiun mi eldiris antaŭ jardekoj: Administri estas alveni anticipe.

________________________________
* Institucioj de Bona Volo
— Ili konsistas el Legio de Bona Volo (LBV); Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito; Fondaĵo José de Paiva Netto; Fondaĵo Bona Volo; kaj Eduk-Asocio Bona Volo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.