Ni estas tio, kion ni manifestas al la mondo

Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito

En mia verko Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito (2019), mi elstarigis la zorgemon kaj respekton, kiujn la spiritaj tradicioj havas rilate al la ĉiela ekzisto, kiu antaŭas kaj superas la materion. La filozofo Laocio (ĉ. 570-490 a.K.) klarigis al ni: “En la profundo de Nesondeblo kuŝas la Esto. Antaŭ la ekzisto de ĉielo kaj tero, jam ekzistis la Esto. Senmova, senforma, la Vakuo, la Nenio, la lulilo de ĉiuj Ebloj. Trans vorto kaj  penso staras Tao [Vojo], origino sennoma kaj senforma, la Grando, la eterne ŝaŭmanta Fonto, la ciklo de Esto kaj Ekzisto” (Tao Te Ching, 25).

Reprodução BV

Konfuceo

Sekve, el tia “profundo de Nesondeblo” ni aperis, kaj tien ni iam revenos. Pro tio, estas nepre necese, ke ni aliru per alta Preĝo, la Plenan Saĝecon devenantan de la (ankoraŭ) Nevidebla Mondo, por gvidado de niaj agoj. Por tio estas urĝe, ke ni lernu la bazan principon de Frateco, kiun ni devas teni antaŭ nia proksimulo. Male, ni fine eble trafiĝos de ĉi tiu admono de la ĉina saĝulo Konfuceo (551-479 a.K.), samtempulo de Laocio: “Se ni ne kapablas servi la homon, kiel ni povos servi la Spiritajn Estulojn?” (Analektoj, 11:12).

Reprodução BV

Laocio 

Pri tia kompreno, indas emfazi: por teni la superan kontaktadon kun la Spirita Mondo, estas necese, per spirito de Solidareco, servi la surterajn homojn. Kaj la filozofo plu diris: “Kiu ofendas la Ĉielon jam ne havas al kiu preĝi” (Analektoj, 3:13).

Kio determinas la direkton de niaj paŝoj estas la celo, kiun ni elektas aliri. Ni estas tio, kion ni manifestas al la mondo, per elmontro de tio, kio estas en nia interno.

Reprodução BV

Hidemaru Deguchi

La Tria Spirita Help-Gvidanto de Oomoto — japandevena religio surbaze de Ŝintoismo, kun universalismaj konceptoj —, Hidemaru Deguchi (1897-1991), en sia libro Kie la Penso tie la Mondo, alportis gravan mediton: “Kiam ni pensas, io kreiĝas; kio kreiĝas, tio ligiĝas al ni. Sekve, estas nur ĉiu koro, kiu aperigas jen inferon, jen paradizon”.

Tial, estas esence grave, ke ni zorgu pri niaj sintenoj, por ke ili estu ĉiam sur la vojo de Bono, por ke ni kreu la nemalhaveblan meriton por senti Pacon en nia spirita konscienco.

Pri la rekta rilato inter la agoj, kiujn ni semas dum ĉi tiu vivo kaj tio, kion ni rikoltos en la estonta — ĉar morto ne estas la fino —, ni alportas la vortojn de la imamo Ali ibn Abi Talib (ĉ. 600-661). Li estis politikisto, militisto kaj ĉefa spiritkonsilanto de la kalifoj nomumitaj post la morto de la Profeto Muhammad (570-632) — “Paco kaj Benoj de Dio estu sur li!” —, lia kuzo kaj bofilo. Poste, ankaŭ li fariĝis kalifo. Profundan instruon li transdonis al ni per sia Prediko 156: “Ĉi tiu mondo alvenas al fino per la morto, dum la alia mondo estas certigata per virtaj agoj en ĉi tiu mondo. Ne estos ebla eskapo el resurekto por la homoj. Ili sin direktas al tiu lasta celo en sia determinita irado”.

Reprodução BV

Budho 

Budho (ĉ. 563- 483 a.K.) instruis:

“Post la fino de la irado kaj sen lamentoj, tute liberigitaj de ĉiuj aferoj, en tiuj, kiuj detruis ĉiajn katenojn, la fajro de pasioj ne troviĝas.

“Ili antaŭeniras kun plena atento, ili ne ĝuas ian ajn vivejon, same kiel cignoj forlasintaj sian lagon, ili postlasas hejmon post hejmo” (Dhammapada 90 kaj 91).

Sur tiu sama pado troviĝas la instruo de Kriŝno en Bhagavad Gita:

Reprodução BV

Kriŝno 

Kanto 16

“1. Valoro, korpureco, obstinado en jogo — kono kaj agado —, karitato, memregado, sinofero, studado de la skriboj, severmoroj, rekta vojo,
“2. Neperforto, veremo, senkolero, abnegacio, animtrankvileco, neklaĉemo, kompatemo al ĉiuj vivuloj, nekroĉiĝo al avido, afableco, modestemo, seriozeco,
“3. Energio, pardono, forto, pureco, liberiĝo de malbonvolemo kaj de aroganteco — tiaj estas la ecoj de tiu, kiu naskiĝis en dia kondiĉo
“(...)”

NASA JPL

Jen: la Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo. Ĝi estas ia realaĵo, kiu sin manifestas, de la komenco de la tempo, per plej diversaj vojoj de la spirit-homa penso.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.