Reagi kontraŭ sia propra doloro

Urĝas Reeduki!

Mi skribis en la verko Urĝas Reeduki! (2010): Nuntempe, pli ol iam ajn, laŭ la progreso de teknologio en la kampoj de komunikado (poŝtelefonoj, interreto, k.a.), eĉ malsanulo povas starigi suferanton, kvankam li sidas milojn da kilometroj for. En la nuna tempo, la ebleco helpi troviĝas je la atingebleco de ĉiuj homoj. Sekve, oni ne forperdu la bonan idealon, ĉar ĝi estas decida, en iu ajn aĝo. Vi mem decidas, ĉu vi estas maljuna aŭ juna, eĉ se plej malfacilaj estas la cirkonstancoj, en kiuj vi troviĝas, ĉu portempe, ĉu por ĉiam. Dum mia longa vivo dediĉita al sociaj kaj spiritaj celoj de la Religio de la Tria Jarmilo kaj de Legio de Bona Volo (LBV), mi ĉiam atestis senegalajn ekzemplojn de personoj, kiuj, pro bedaŭrinda sanstato, povus esti konsiderataj sen la devo helpi, eĉ per unu vorto, aliajn homojn ankaŭ bezonantajn atenton. Kaj multaj el ili — mirinde subtenataj de tiuj, pri kiuj oni povus atendi nenion (laŭ homa diro), ĉar ili trapasas turmentantajn suferojn — troviĝis en situacio reagi kontraŭ sia propra malfeliĉo, ofte per eltrovo, post neatendata helpo, de kialoj por alfronti siajn dramojn decidoplene, kaj tamen ili supozis, ke ili tion perdis antaŭ longa tempo.

shutterstock

Mi kutimas frate rekomendi: kiu deziras malpliigi sian doloron, tiu helpu suferantojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.