La Paco de Dio en ni

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano

Je la 26-a de Oktobro 2013, kiam ni celebris unu plian datrevenon de la Templo de Bona Volo (TBV) -— kiun mi inaŭguris, en la Federacia Distrikto (Brazilo), je la 21-a de Oktobro 1989 -— la popolo plenplenigis ĝian internon, post granda pilgrimado, laŭ elstarigo de Jornal de Brasília. La elektita temo por tiu festa dato estis “La paco de Dio en ni”. Tia paco, “kiun la mondo ne povas doni al vi” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:27), kiun la postuloj de moderna vivo, kune kun la kreskanta ondo de perforto en la tuta mondo, ĉu en privata, ĉu en publika sfero, malfaciligas al la homo ĝin plene ĝui.

Cetere, unu el la fundamentaj kontribuaĵoj de la Templo de Paco, kiel ĝi estas ankaŭ konata, estas redoni al la civitanoj la Animan ekvilibron, pere de interna silento, kiu vekas en la profundo de la homo la esencon de la Ĉiela Patro lin subtenanta, ĉar ni estis spirite kreitaj laŭ Liaj bildo kaj simileco.

Lucian Fagundes

  

Sekve, ni estas senmortaj, ĉar la Vivo daŭras post la fenomeno nomata morto. Tiu fakto plifortigas nian kredon, ke mortintoj ne mortas, laŭ tio, kion vi povas legi, en pluraj lingvoj, ĉe la enirejo de la Egipta Ĉambro, nome tre ŝatata loko en la Piramido de Paco.

Paco ne estas utopiaĵo

Per TBV, ni havas internigita la Pacon de Dio, promesitan de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en niaj koroj. Per la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV —, kiu staras apud la Piramido de Benataj Animoj, la Piramido de Lumaj Spiritoj, kaj la tuto konsistigas la Ekumenan Ensemblon Bona Volo — ni invitas la homajn kaj spiritajn estulojn, ke ili esprimu plej emfaze tiun saman Pacon, kiun la mondo, ĝis la nuntempaj tagoj, ankoraŭ ne aŭdacis sperti.

João Periotto

La propono de TBV ne estas utopiaĵo. La Realiganta Fido, kiun ĝi inspiras al siaj frekventantoj, donas serenecon, esperon, sanon spiritan kaj korpan. Cetere, laŭ esploro publikigita tiutempe per Datafolha, por 85% el la brazilanoj, kredo je Dio, je ia transcenda Estulo, faras la homojn pli bonaj. (...)

Lucian Fagundes

    

La Paco de Dio — kiu fariĝas senegala per la feliĉo plenumi la devon — estu kaj restu super ni ĉiuj, eterne!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.