Transformi doloron en venkon

Fonto: Medito de Bona Volo, elprenita el la verko “Urĝas Reeduki!”, de 2010. | Aktualigita en Marto 2020.
Reprodução BV

William James

Ni ne dubu pri nia kapablo, kiel homaj kaj spiritaj estuloj, atingi tion, kion hodiaŭ oni konsideras nesuperebla. Ni havas multe pli da kapablo transpasi problemojn, eĉ se ni taksas ilin plej grandaj, laŭ tio, kion opinias la usona kuracisto, psikologo, filozofo kaj verkisto William James (1842-1910): “Plej multaj homoj vivas, fizike kaj intelekte, aŭ morale, en cirklo tre limigita de sia potencialo. Ili uzas tre malgrandan parton de sia ebla konscio kaj de la rimedoj de sia animo, ĝenerale, same kiel homo... kiu kutimas uzi kaj movi nur sian etfingron. Grandaj urĝaj aferoj kaj krizoj montras al ni, kiel  niaj vivrimedoj estas multe pli grandaj ol tio, kion ni supozis”.

Daniel Reche - pixabay

Se pli grandaj estas la malfacilaĵoj, des pli grandaj estos niaj talentoj por transpasi ilin. Se ne estus tiel, kie ni estus hodiaŭ, se tiuj homoj, kiuj vivis antaŭ ol ni, dum jarcentoj, perdus la kuraĝon? Plej malbona tragedio estas rezigni pro la mondaj malfacilaĵoj. Tio do signifas fiaskon antaŭ tiuj, kiuj fidas nin. Homoj, kiuj vivis antaŭe — kun la brulaĵo de Fido — transformis doloron en venkon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.