Kremacio, prudento kaj Karitato

Arquivo BV

Sen la Animo, korpo estas kadavro. Tamen, ĉi tiu mia diraĵo ne signifas, ke la restaĵoj, almenaŭ dum la unuaj momentoj post la morto, ne estas iloj por transdonado de sentoj al la Spirita Estulo, per la perispirito. Por faciligi la komprenon pri ĉi tiu instruo, ni donos la parolon al la Spirito Emmanuel, kiu konsideras la delikatan temon pri kremacio de mortintaj korpoj. Li respondas la demandon numero 151, en la verko La Konsolanto, mediume skribita de Chico Xavier (1910-2002): “151 — Ĉu la elkarniĝinta Spirito eble suferas el la brulado de la kadavraj elementoj? R: Ĉe kremaciado necese estas kompati la kadavrojn, prokrastante je pliaj horoj la detruadon de la materiaj visceroj, ĉar, ĉe la unuaj horoj post la forpaso, pro la organikaj fluidaĵoj ankoraŭ altirantaj la animon al la sensacoj de la materia ekzistado, ĉiam ekzistas, iamaniere, multaj interŝanĝoj de sento inter la elkarniĝinta Spirito kaj la korpo en kiu estingiĝis la ‘viva tonuso’.”

shutterstock/KátiaB

En sia fama intervjuo al la programo Pinga-Fogo, en la iama TV-kanalo Tupi, en urbo San-Paŭlo, Brazilo, Chico Xavier respondis demandon de spektantino kaj emfazis tion, kion Emmanuel konsilis: “La atendotempo devas esti almenaŭ 72 horoj, en malvarma ujo, favore al la karna korpo, kiam ni jam elliberiĝis el ĝi, se oni decidis kremacii”.

D-ro Bezerra de Menezes  

Mi ankaŭ prezentas al via analizo kelkajn konsiderojn de noblaj amikoj Indiano Ora Sago kaj D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900), inda politikisto kaj karitatema kuracisto, kiu vivis en la 19-a jarcento. Temas pri spiritaj komunikoj per la Mediumo Chico Periotto, Kristano de la Nova Ordono de Jesuo. Iliaj admonoj meritas plenan atenton.

Ora Sago diras: “Pri la instrukcio de Emmanuel, ke oni devus kremacii korpojn nur post 72 horoj, minimume, tio estus bonaj kondiĉoj por Spirito tute nealkroĉiĝinta al la vivo (dum la vivo). Plej bone estas enterigi la korpon de homo elkarniĝinta. Iras en la teron tio, kio el la tero venis. Tio estas leĝo de la Naturo”.

Kaj D-ro Bezerra substrekas: “Vi diskonigu tion, ke kremacion oni ne rigardas simpatie en la Spirita Mondo. Eĉ kiam Spirito jam komplete forlasis la materian korpon, tamen rememoroj restas registritaj en la spirita memoro. Ni lasu, ke la Tero konsumu tion, kion ĝi alportis sen konfliktoj. Ĉio, kio radikaligas, ĉio, kio atakas la homan vestaĵon, tio influas la spiritan ekvilibron. Ni bone zorgu pri nia korpa ujo. Ni faru ĝin ia loĝejo de Dio. (...) Prezentu al vi akcidenton de kamiono, kiu dum rapidega irado kraŝas kontraŭ murego. Kremacio estas pluroble pli malbona ol tio.”

shutterstock

Por eviti kruelajn suferojn

Miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj, la Karitata Devo instigas nin alporti al vi tiajn admonojn.

Iu homo kompreneble povas kontraŭdiri, ke li kredas pri nenio tia. Kaj Frateco, kiu devas esti la standardo de dialogo, faras, ke ni respektu la kredon de ĉiuj. Sed supozu, ke eventuale ni priparolas ĉi tie pri ia realaĵo? Ankoraŭ tiom da aferoj oni devas pli bone koni! Ĉiutage la Scienco mem eltrovas novajn faktojn aŭ alĝustigas teoriojn antaŭe senkontestajn...

Nome de Amo, kiun ni sentas rilate niajn karulojn, estas prudente iom pensi pri tiu temo kaj tiel eviti kruelajn suferojn al ili, post ilia transiro al la Alia Vivo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.