Daniel, Fido kaj la povo de Preĝo

Alcione Giacomitti

El la reviziita kaj pligrandigita eldono de mia verko Civitaneco de la Spirito, kiun baldaῠ eldonos Eldonejo Elevação, mi antaῠmontras al vi pecon el intervjuo, kiun mi donis al la verkisto Alcione Giacomitti, por lia libro La Pilieroj de Saĝo en Nova Mondo (2001):

Mi kutimas diri, ke la miraklo, kiun Dio atendas rilate al la homoj (kaj spiritoj), estas tio, ke ili lernu ami sin reciproke. Kaj Preĝo estas potenca rimedo por tiu urĝa metamorfozo, ĉar preĝo estas nutraĵo por la Animo, kaj Amo estas la substanco de Justeco kaj de Paco. Tion konfirmas la fakto, ke Melanchthon (1497-1560), edukisto kaj luterana teologiisto, inspiriĝis por ĉi tiu valora esprimo: “La malfacilaĵoj kaj konsternoj kondukas min al Preĝo; kompense, Preĝo forprenas min de tiuj afliktoj”.

Reprodução BV

Melanchthon

La Profeto Daniel, fama pro sia interpreto farita pri la sonĝo de Nebukadnecar (Libro de Daniel, ĉapitro 2), neniam dubis pri la Sinjoro de la Universoj, tial li konfirmis tian forton, kiu devenas de plej alta konvinkiĝo pri la Ĉiela Patro. Li ne hezitis, eĉ kiam Dario, la Medo, subskribis dekreton, kiu kondamnis al ĵeto en la kavo de leonoj tiujn, kiuj adoris, dum unu monato, ian dion aŭ homon, se ĉi tiu ne estus la reĝon mem. En tiu rakonto, ni vidas, ke la reĝo de Babilono estis malbonintence influita de siaj ruzaj princoj, kiuj volis trovi ian misfaron en la senriproĉa konduto de tiu, kiu estos altigita al la rango de administranto de la tuta regno. Tio ne evitis, ke Daniel riverencu la Kreanton, per surgenua preĝo, kiel kutime, trifoje ĉiutage. Kiam la profeto estis denuncita de tiuj, kiuj pretigis lian falon, Dario, kun bedaῠro kaj malĝojo, kondamnis lin al morto, kvankam li klopodis sensukcese eviti tian maljustaĵon. Li tiam turmentiĝas en sia palaco, kaj pasigas la nokton en fasto. Matene, li rapidas al la loko de martirigo, kaj  ĉeestas miraklan fakton.

Reprodução BV

Sen eĉ unu vundeto, Daniel laῠdadis: “Ho reĝo, vivu eterne! Mia Dio sendis Sian Anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaῠ Li; kaj ankaῠ antaῠ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.”

Ne necesas diri, kiel feliĉa fariĝis Dario. Kaj la maniero peza kaj kruda de tiu tempo, simile kelkfoje al nia nuna tempo, faris, ke tiuj, kiuj akuzis la profeton, kune kun siaj familioj, estis ĵetitaj al la leonaj ungegoj.

Poste, la reĝo alvokis la popolon por adorado al la Dio de Daniel, ĉar Tiu estis la vivanta Dio, kiu eterne ĉeestas, kies regnon oni ne povas detrui (Daniel, ĉap. 6).

Apostolo Paῠlo skribis ke “la Fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj” (Epistolo al Hebreoj, 11:1).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.