Tereza kaj dek moneroj

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el “Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito”, volumo 3, de 1991. | Aktualigita en Majo 2018.

La popolo diras, ke penso estas forto. Ĝi pravas. Iusence, ĝi ripetas tion, kion instruis Jesuo en la Evangelio laŭ Marko, 9:23 kaj 11:24: “Ĉio estas ebla por kredanto. Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos”.

Gustavo Henrique

Memkompreneble, la Dia Instruisto ne aludis al absurdaj petoj, kiujn kelkaj homoj faras kaj poste ili plendas pri nerespondo... Kion ili volas?... Nia Aganta Fido estu ĉiam uzata favore al Bono, kiel en la konstrua ekzemplo de Sankta Tereza, kun ŝiaj famaj dek moneroj.

Acervo familiar

Malba Tahan

Malba Tahan, kaŝnomo de la fama brazila verkisto kaj matematikisto Júlio César de Mello e Souza (1895-1974), rakontas en sia libro Fabeloj el la Ĉielo kaj el la Tero, ion, pri kio mi petas vin permeson transkribi ĉi tie laŭmemore, ĉar ĝi estas tre ilustra:

“Sankta Tereza preparis sin por vojaĝo. Unu el la monaĥinoj, kiuj loĝis kun ŝi demandis, kion ŝi faros.

“— Mi fondos novan agadon je la servo de Bonfarado — la Sanktulino respondis.

“— Kaj ĉu vi havas rimedojn por tio, ĉu vi kunportas iom da mono?

“— Dek monerojn.

“— Ba, dek monerojn! — la monaĥino ekkriis mire. Tio estas tro malmulte! Kion vi povos fari per dek moneroj, Tereza?

“— Jes — respondis la Sanktulino —, vi pravas, efektive. Tereza kaj dek moneroj estas tro malmulte. Tamen, Dio, Tereza kaj dek moneroj estas ĉio”.

Tela: Jusepe de Ribera (1591-1652)

Resume, ĉi tiu estas rakonto de la karmemora profesoro Júlio César de Mello e Souza.

La mondo bezonas bonajn ekzemplojn de laboro, de realigoj, kiuj fine bonfaru al ĝia tuta loĝantaro, sed urĝe bezonas preĝi. Tio kaŭzas nenian malbonon, kaj lasas neniun alienita, kiel oni ankoraŭ diras, facilanime. Tio estas kompleta nescio pri esence gravaj aferoj, kiujn oni devas klarigi. Dum la homo almenaŭ parte ne scias, kion li venis fari sur ĉi tiu mondo, li plu stumblados sur la vivovojoj, en ĉi tiu vivo kaj en aliaj dimensioj.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), forte rekomendadis: “La elvokado de la nomo de Dio, kun la koro plena de sincereco, allogas la protekton de Superaj Spiritoj”. (...)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.