Gabriela Mistral, Renan kaj Eça de Queiroz

Artikolo aperinta en la ĵurnalo O Sul (Porto Alegre/Brazilo), je la 15/01/2007.

"Ĉio estas ebla al tiu, kiu kredas."

Arquivo BV

Gabriela Mistral

La brila ĉilia pensulo Gabriela Mistral (1889-1957) klare komprenis la bonegan valoron de servado. Je la 10-a de januaro 2007 oni rememoris la 50-an jaron post la morto de tiu rimarkinda virino. La revuo "Bona Volo” laŭmerite omaĝis ŝin. En 1945, ŝi ricevis la Literaturan Nobelpremion. Ŝi scipovis per siaj verkoj bildigi fratan amon:

"— La tuta naturo estas ia anhelo por servado (...) Servado ne estas propra al malsuperaj estuloj. Dio, kiu donas al ni frukton kaj lumon, servadas. Li povus nomiĝi: La Servanto”.

Konstruado de popolo

Reprodução BV

Ernest Renan

Ernest Renan (1823-1892), aŭtoro de "Vivo de Jesuo” (1863), je la 11-a de Marto 1882, en Sorbonne, priskribas al ni la kvaliton de servado, kiu konstruas feliĉajn patrujojn:

"— Nacio estas iaspeca animo, ia spirita principo (...). Nacio, kiel individuo, estas rezulto de longa pasinta strebado, de oferoj kaj de klopodoj (...) Komunaj pasintaj gloroj, komuna deziro en la nuntempo; grandaj kunrealigoj, plua realigemo, jen estas la esencaj kondiĉoj por estiĝo de popolo. Oni amas proporcie al la oferoj konsentitaj, de la doloroj suferitaj”.

La politika mesaĝo de la "Milda Miraklo”

Reprodução BV

Eça de Queiroz

José Maria Eça de Queiroz (1845-1900) estas ofte laŭdata kiel la plej granda portugala romanisto. La aŭtoro de "La Nobla Domo de Ramires”, sarkasma kritikanto de siatempa socio, verkis unu el la plej emociigaj paĝoj de la mondliteraturo.Tamen, malmultaj homoj komprenis ties politikan mesaĝon.

En momento de tioma materialismo, kiam Homo, sufokita de perforto, vigle ekserĉas en la Dia Subteno helpon al siaj privataj kaj kolektivaj suferoj, nepre bone efikos, dum la homo pacience atendadas la surterajn solvojn, la rememorado de petego farita de infaneto, kiun plenumis unu el la plej grandaj konataj simboloj de Solidareco:

"Tiutempe, Jesuo ankoraŭ ne iris el Galileo, el la bordoj de la lago de Genesaret; sed la informo pri Liaj mirakloj jam atingis ĝis Ŝeĥemo, riĉa urbo inter vinberejoj, en la lando Samario. Nu, proksime al Ŝeĥemo, vivis en dometo vidvino plej malfeliĉa, kiu havis idon malsanan de febroj. La mizera planko ne estis farbita, kaj en ĝi ne estis lito. En la ruĝargila lampo sekiĝis oleo. Mankis greno en la grenujo, ĉesis la monotona bruado de la doma muelilo, kaj ĉi tiu estis en Izraelo kruela evidentaĵo pri senfina mizero. La kompatinda patrino, sidis ĉe angulo kaj ploris. Kaj kuŝante sur la genuoj, volvita per ĉifonoj, pala kaj tremanta, la infano petis ŝin, per voĉo malforta kiel suspiro, ke ŝi alvoku por li tiun Rabenon el Galileo, pri kiu li aŭdis apud la puto de Jakob, ke Li amas infanojn, kaj nutris homamasojn kaj kuracis homajn malsanojn per karesado de Siaj manoj. Kaj la patrino diris, plore:

— Kiel vi volas, mia filo ke, mi lasu vin sola kaj iru serĉi la Rabenon el Galileo? Obed estas riĉa kaj havas servantojn, mi vidis, ke ili preterpasis, kaj vane ili serĉadis Jesuon tra vilaĝoj kaj urboj, de Ĥorazin ĝis la lando Moab. Septimus estas forta, havas soldatojn, kaj ankaŭ ilin mi vidis, kaj ili demandis pri Jesuo kaj ne trovis Lin, de Ĥebron ĝis la maro. Kiel vi volas, ke mi lasu vin? Jesuo staras malproksime, kaj nia doloro estas kun ni. Kaj sendube la Rabeno, kiu legas ĉe novaj Sinagogoj, ne aŭskultus la plendojn de patrino el Samario, kiu nur scipovas preĝadi, kiel en pasinta tempo, sur la monto Gerizim.

La infano, kun fermitaj okuloj, pala kaj kvazaŭ mortinta, mallaŭte diris la nomon de Jesuo, kaj la patrino, plore plu diris:

— Kion utilos, mia filo, iri kaj serĉi Lin? Longaj estas la vojoj en Sirio, kaj mallonga la kompatemo de homoj. Vidinte min tiel malriĉa kaj sola, hundo bojados kontraŭ mi ĉe la pordo de domoj. Certe Jesuo mortis, kaj kun Li mortis denove la espero de malfeliĉuloj.

Pala kaj preskaŭ sveninta, la infano denove mallaŭte diris:

— Panjo, mi volas vidi Jesuon el Galileo!

Kaj sekve, malrapide malferminte la pordon, Jesuo ridete diris al li: ‘Jen mi ĉeestas!’

"La Milda Miraklo” estis unuafoje publikigita en la "Moderna Revuo”, en 1898. Ĝia mesaĝo tamen estas plu aktuala.

Li faris Sian parton

Kvankam Li estis malproksima, Jesuo venis kaj plenumis sian kompromison servi al la peto de infano. Nuntempe, jam ne estas distancoj. Tamen, kio daŭre estas ĉi tiu Planedo, se ne malsana infano, pro jarcentoj da malpaco? Necesas aliri la forgesitan animon de popoloj. Pacon per interreto, kiu parte estas la senekvilibra nerva sistemo de la teknologia socio.

Betinho kaj Emerson

La karmemora Betinho (1935-1997) diris: " – Mi ne povas esti feliĉa antaŭ la homa mizero. Fino de mizero ne estas ia utopio”.

Kaj, por realigi la utopion, nome la kromnomon de tio, kion oni atingos morgaŭ, urĝas kompreni kiel praktikan realaĵon ĉi tiun penson de Ralph Emerson (1803-1882): "— Grandanimaj koroj konstante disradias misterajn fortojn, kiuj senĉese kaŭzas grandajn okazaĵojn”.

Fine, ĉi tiu aserto de Jesuo: "— Ĉio estas ebla por kredanto” (Evangelio laŭ Marko, 9:23).

Fakte! Tion atestu tiuj, kiuj scipovis obstinadi ĝis la fino.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.