Inter ideologioj, la plej alta

Okaze de la festoj de la 21-jariĝo de Templo de Bona Volo, mi prelegis pri la ampleksa kompreno, kiun ni havas pri la rimedo nomata Karitato, kiam ekburĝonas tutmonda konscio, mikse kun komunuma pragmatismo, kiu devas pavimi per asfalta betono de altruismo la vojojn, laŭ kiuj veturos estontaj generacioj: Amo, Harmonio, Solidareco, spirito de Justeco lige kun Bonkoreco, neniam kun venĝo; Libereco kun respekto al ĉiuj ceteraj Homoj; Vereco sen socia, politika, filozofia, religia aŭ scienca fanatikeco; helpado al suferantoj ĉe korpo aŭ ĉe animo; Politiko kaj Ekonomiko, kune kun virtoj de Ĝusteco kaj Grandanimeco; Instruado, Edukado, Reedukado, laŭ Ekumena Frateco; sekve, ĉio, kio en Paco aŭ en milito plifortigas homojn, sur la Tero kaj en la Nevidebla Mondo, kiu ne estas ia abstraktaĵo, konsistigas la kompletan koncepton de ideologio por la Civitano de Spirito: Karitato, tio estas, morala etoso, kiun ni devas travivi, kiel estuloj vere civilizitaj.

LA TUTA MONDO SALUTAS TBV-ON PRO ĜIAJ 21 JAROJ

Paiva Netto gvidas Solenan Ceremonion por la 21-jariĝo de TBV (2010). Parolante al la koroj de Bona Volo, la legiana ĉefgvidanto difinas Amon kiel fundamenta principo de la Homa Estaĵo, faktoro kiu naskas vivon, kiu estas ĉie kaj estas ĉio.

Emocio, Aganta Fido kaj sento pri espero je konstruado de pli bona mondo, markis la solenan sesion de celebroj pri TBV, la lastan sabaton, la 23-an de oktobro, en Brasília/DF, Brazilo. Miloj da pilgrimantoj venintaj el diversaj regionoj de Brazilo kaj el eksterlando plenplenigis la internon de Templo de Paco – kiun la popolo elektis kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de la federacia ĉefurbo – kaj la internon de Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, Parlamundi de LBV. Tiun eksterordinaran spektaklon de Ekumena Spiritualeco la tuta mondo povis akompani pere de Supera Reto Bona Volo pri Komunikado (radio, Televido kaj interreto – www.bonavolo.com).

Pere de Portalo Bona Volo, pluraj reagoj el diversaj landoj elstarigis la valoron de la mesaĝo de Paco kaj Ekumenismo, kiun TBV transdonas al popoloj. El Nov-Ĵerzejo/Usono, junulino Mariana Malaman sendis jenan mesaĝon: "Mia fratino Sâmara; mia patrino Conceição; mia avino Osmira kaj miaj kuzoj Adrian kaj Bryan Fernandez de Albuquerque kaj mi akompanas la programon pri la 21-a datreveno de Templo de Bona Volo. Ni estas tre feliĉaj, ke ni povas akompani tiun Spiritan Feston! Mi tre dankas por ĉio, kaj Dio ĉiam plu benu TBV-on per Sia senfina Lumo de Amo, kunigante ĉiujn homojn en Unu Solan Gregon de Jesuo!".

Krome, alvenis el Irlando retmesaĝo de gejunuloj Emídio Valereto Neto kaj Lívia Bueno Dourado: "Ni estas tre feliĉaj, ke ni povas prestiĝi tian feston de la Homaroj sur la Tero kaj en la Ĉielo".

INTERRETANOJ APLAŬDAS LA TEMPLON DE PACO

(1) La retumantoj Livia Bueno Dourado kaj Emidio Valereto Neto sekvas la Solenan Ceremonion omaĝe al la 21-jariĝo de TBV el Irlando. (2) Legianoj aŭdas la vortojn de Frato Paiva Netto, rekte el Argentino. (3) Legianoj el Usono aŭdas la vortojn de Frato Paiva Netto. (4) Legianoj aŭdas la vortojn de Frato Paiva Netto, rekte el Portugalio.

Per ĉi tiu titolo, Portalo Bona Volo (www.bonavolo.com) montris belan omaĝon de esperantistoj el la tuta mondo al la Piramido de LBV. Ili estas salutoj venintaj el Aŭstralio, Aŭstrujo, Germanujo, Belgujo, Bulgarujo, Kanado, Ĉinujo, Kubo, Slovakujo, Hispanujo, Estonujo, Francujo, Nederlando, Hungarujo, Irano, Japanujo, Nepalo, Pollando, Ĉeĥa Respubliko, Rumanujo kaj Rusjo. Indas substreki krome la ĉeeston de pilgrimantoj el Argentino, Urugvajo, Paragvajo, Bolivio, Portugalujo kaj Usono.

NIA HEJMO

Simone Barreto, el Departemento de Frataj Rilatoj de LBV en Rio de Janeiro/RJ, Brazilo, informas al mi, ke "je la 6-a de oktobro okazis la lanĉo de 'Nia Hejmo, postkulisaj scenoj pri la filmo'. La verko, kies aŭtoro estas Wagner de Assis, priskribas la produktadon de la longdaŭra filmo reĝisorita de li mem, surbaze de la verko de Chico Xavier 'Nia Hejmo', diktita de Spirito Andreo Ludoviko, kiu priskribas la vivon en spirita kolonio".

Alan Lincon

Wagner de Assis

"Mi devas multe danki al LBV pro la apogo kaj disvastigado de la filmo", emfazis la aŭtoro.
Venis en miajn manojn ekzemplero de la verko kun frata dediĉo: "Al Paiva Netto, mian tutan estimon kaj dankon pro la partopreno en ĉi tiu historio. Danke, Wagner de Assis. 6/10/10".

Kara Wagner, ankaŭ la arto de teatra ludado estas sacerdota misio. Cetere, dramarto montriĝas kiel bonega rimedo por spiritualigo de la homamasoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.