Nova Ordono de Jesuo: La plej pura aero, kiun ni spiras

Fonto: Verko “Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo ― la heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero”, Oktobron 2009. | Aktualigita en Oktobro 2020.

Kiam mi estis 18-jaraĝa, mi notis meditaĵon, kiun mi ofte prezentas en miaj prelegoj kaj paroladoj dum jardekoj: Amo ne konsistigas maldignan esprimon de deziro. Ĝi situas transe, super surteraj miskomprenoj, kaj samtempe ĝi loĝas en la homo, kaj tenas lin morale vivanta. Kiel neformovebla faktoro de la homo, ĝi generas vivon. Ĝi troviĝas ĉie, ĝi estas ĉio. Sekve, kiu ne amas, tiun oni ne povas konsideri civilizita homo, se li spitas la Leĝon de Solidareco Spirita, Homa kaj Socia de Tiu, kiu estas la plej alta estro sur la mondo — Jesuo, kiu diris: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

Sekve, sur la kampo de Spirito, kaj ne inter la gamboj de femalo kaj de masklo troviĝas la sidejo de Amo.

La homo — multe pli ol sekso, stomako kaj intelekto — ne estas la fino. Li simbolas sur la Tero la komencon de ĉio. La fino estas la Eterna Spirito, kiu siaflanke, trans la limoj de nia mondo, estas la elirpunkto de ia evoluado, kiu neniam ĉesas. Amo ne estas nova, nek malnova. Ĝi estas eterna, ĉar ĝi estas Dio.

Kaj simile al la sango, kiu cirkulas tra la korpo, oksigenas kaj nutras la homajn ĉelojn, Amo trairas plej kaŝitajn punktojn de nia Spirito, fekundigas ĝin kaj faras ĝin pli viva.

Pedro Periotto

Tiel mi finis la tekston verkitan en la jaro 1959, kiu min inspiras konkludi, ke plej pura aero, kiun ni spiras, estas Amo de la Nova Ordono de Jesuo. Kaj plie: la nutraĵo, kiun ni englutas (se ame farita, kaj sen toksaĵoj) estas la Plejalta Amo. Sed se ni ne povas manĝi nutraĵojn sen toksaĵoj, tiam tiu sama Amo purigas nian nutraĵon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.