Venki la krizon postulas laboron kaj fidon

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, de la urbo Santo Ângelo/RS, eldono de la 15-a kaj 16-a de Novembro 2008. | Aktualigita en Marto 2019.
Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

Jesuo, en Sia Evangelio laŭ Luko 4:4, rememorigis pri Readmono de Moseo, kaj admonis: “Ne per la pano sole vivos homo, sed per la tuta vorto de Dio”. La samo validas por Ekonomio. Tamen, kiom da homoj efektive atentas pri tiu instruo? Ja nur kiam doloro frapas.

Ĉar estas oportune, mi rememorigas tion, kion mi diris okaze de la Preĝo al la Dia Strategiisto, en Januaro 1991:

Grandaj nacioj kreskis en momentoj de batalo; plej elstaraj karakteroj sin montris ĉe tempestaj okazoj. Krizo estas defio al inteligento. Lukto incitas nian valoron. Kial ni timu defiojn? Tio estas la maniero elektita de Dio por doni premion al nia kapablo. Kaj ĉiu ajn venko en la spirita kaj fizika kampo postulas oferojn.

Unika fakto indas noton: Jesuo transpasis la doloran krizon de krucumiĝo! Kiam oni supozis Lin mortinta, kiam oni levis Lian dolorplenan korpon por mokado de la miranta homamaso, tiam oni Lin gloris, oni Lin lokis sur pli altan lokon ol ordinare. Kaj ĉiuj popoloj, pere de la Historio, povis kontempli Lin. Poste, okazis la majesta Resurekto...

Tela: R Jon McNaughton

Frato Ora Sago (Spirito), pere de la mediuma parolo de la kristana mediumo de la Nova Ordono, Chico Periotto, okaze de spirita manifestiĝo en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, diris: “Feliĉa estas tiu, kiu elportas sian provaĵon rezignacie, kaj ĝisfunde! Por la Ĉielo, jen tio estas, kio gravas!”

Kaj tion faris Jesuo: Li transpasis la martiron de krucumiĝo! Poste, kiel fenikso, Li venke reaperis el la cindroj de morto, kaj pro tio Dio konfirmis Lian Potencon.

Ĉu vi ne bone komprenas la Potencon de Jesuo?!

Ni do daŭrigu kune analizi ĝin.

Plivalorigi la Kapitalon de Dio

La ekzemplo pri fido flanke de la Dia Majstro inspiras al ni kuraĝon, se oni konsideras la tutmondan scenaron, kiu incitas viglan kreemon por transpasi la barojn aperantajn sur la vojo, precipe la ekonomiajn kaj financajn.  Estas urĝe plivalorigi la Kapitalon de Dio, tio estas, la homon kaj lian Eternan Spiriton, impulsilojn al progreso, kernon de altruisma ekonomio, laŭ tio, kion mi verkis en 1987, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo.

Socia aspekto alvenas tra la spirita aspekto

Kaj mi revenas al punkto, kiun mi konsideras nepre necesa kaj ĉiam aktuala: socia reformo venas tra spirita reformo. En la jaro 1983, en la Programo Bona Volo, tiam elsendita per TV Band, mi faris jenan komenton:

Multaj homoj pensas, ke Jesuo estas ia religia fikciaĵo aŭ figuro rememorenda nur en la respektindaj kultoj de kristanaj servoj. Tamen, ni iras trans tion. Ni estas konvinkitaj, ke la Plejaltan Miraklofaranton oni devas konstante pridemandi, ĉar en Liaj predikoj ni trovas ne nur mildigilon, sed ankaŭ respondon al demandoj, kiuj afliktas nin. Li estas tiu, kiu diris: “Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondon. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondaĝo”.

Tela: Gaston La Touche (1854-1913)

Temas pri grandioza promeso, pri kiu ni devas mediti, ĉar multon oni povas lerni de Li.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.