Dio estas mia rifuĝejo

Al tiuj, kiuj ankaŭ ploras pro la multaj ĉiutagaj bataloj, mi dediĉas ĉi tiun konversacion kun Tiu, kiu nin povas aŭdi, eĉ kiam ni estas arogantaj kaj tromemfidaj:

Dio estas mia rifuĝejo

Ho Dio, mia rifuĝejo! Al Vi mi denove levas mian penson kaj trovas respondon al miaj intencoj.

Mi ne intencas aŭguri malesperon, anoncante ian senrimedan Finan Juĝon, se Vi – en ĉio – estas la Eterna Principo de fortoplena daŭro de la vivo. Je Vi mi ne duonvidas abismon; tamen min kvazaŭblindigas la saviĝo.

Mi kredas pri la Universala Amo, kiu kondukas al postvivado de la homaro, kiu obstinas plu ekzisti, malgraŭ multaj faliloj metataj sur ĝian vojon.

Vivian R. Ferreira

   

Ĉi tiu estas mia Aganta Fido, kiu pace kunvivas kun la aliaj; mia ekumena idealo de Bona Volo, kiu strebas por la kunfratiĝo de ĉiuj nacioj, ĉar ilin formas Viaj kreitoj, Vi Kreinto Sola de Ĉielo kaj Tero! Vi estas la Plejsupera Frateco, la ripozejo de koroj. (...) Mi trovis min mem ĉar mi identiĝis kun Via Amo. Vi estas la kompletiganta helpo al mia Animo.

Mi sentas ke, ĉe mia estaĵo transbordiĝas ĝojo. Je Via Spirito, mi rekonas min kiel fraton de miaj gefratoj en la Homaro. En tiu Edeno, kiu estas Via Altega Amo, mi ne konsideras min kiel senpatrujan homon, kiun batis la tempestoj de senespero. Fine mi trovis min, ho Dio!, ĉar mi trovis Vin.

(...) En Via Dia Sino mi trovis ŝirmejon; sub Via Amo, mian sekuran ŝirmejon; en Viaj Brakoj, ripozon por la Animo.

Mi dankas Vin, Grandanima Patro, ĉar Vi aŭdas min!

Vi estas kompleta Amo, ĉar Vi estas Karitato, Patrino kaj Patro de vera Justeco.

En Vi sidas abunda genieco, al kiu tiom da homoj strebadas, ĉar nia planedo ĝin bezonas: Via Majesta Lumo, kiu malsuprenvenas sur nin ĉiujn, sendistinge, eĉ se ni ne perceptas ĝin.

shutterstock

Fidante Vian Supernaturan Kriterion, mi fordonas al Vi mian destinon, ĉar mia sekureco kiel filo staras en Via Saĝo Patra!

Tiel estu!

Tiel finiĝas la kortuŝa preĝo. Nenio pli bona ol paroli al Dio, precipe en la horoj, kiam spirite ni devas nin fortigi, kiuj efektive estas ili ĉiuj. Kiu ne suferas sur ĉi tiu terglobo aŭ sentas mankon de io, kion plej rafinitaj surteraj plezuroj ne kontentigas? Serĉu ni en Fido la Esperon, kiujn ni bezonas por la fizika, mensa kaj spirita subteno. Kian fidon? Vi elektu la vian.

Fininte mian preĝon, mi sentis en mi la kompatan bloveton de nia Amindega Edukanto.

Reprodução BV

Alexis Carrel

La admirinda franca sciencisto Alexis Carrel (1873-1944), kiu ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 1912, pro ĝisfunda esploro, difinis: "Vera preĝado estas vojo de la vivo; vera vivo devas esti preĝvojo".

Ĝuste parolas la saĝa Carrel. Ĉia ajn liberigo – tio, kio ne sklavigas la homon – komenciĝas en regiono Spirita. Sekve, ne okazos defintiva krio por Sendependeco, se per la nemalhavebla edukado de la menso kaj de la Amo, oni tamen forgesos, dum la Tria Jarmilo, ke ne ekzistas forta nacio se ties partoprenantoj ne scias, kion ili faras sur la mondo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.