Gravaj konsekvencoj de diversaj tipoj de memmortigo

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la libro “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018.

Neniu estas tute ŝirmita kontraŭ malsuperaj spiritaj influoj, kiuj, eĉ kiam ili ne esprimiĝas per tia ekstrema ago sinmortigi, tamen enhavas konsekvencojn, kiuj povas signifi veran memmortigon en la vivo.

Reprodução BV

Alan Kardec

Kiom da entreprenoj, ekzemple, estas kondukitaj al “morto”, tio estas, al bankroto? Kiom da geedzoj troviĝas en konflikto, kaj trenas kun si la feliĉon de infanoj? Kiom da homoj sin donas al “morto” pro la toksomanio al drinkado, al tabakfumado, al drogaĉoj, kiuj malsanigas kaj detruas nian fizikan korpon kaj tordas la Animon? Kaj la vundoj de malamo, de hejma perforto, de murdado de virinoj, de pedofilio, de efebofilio, de seksperfortoj...? Kiom da homoj estas tragike atingitaj, forprenitaj el la mondo fare de tiaj barbaraĵoj? Kaj militoj, la ekonomia frakaso de landoj, la etnaj konfliktoj ĉiaspecaj?... Kaj la kolektiva hipnoto, kiu blindigas en la mondo regantojn kaj regatojn? Ĉiuj estas Spiritoj en karno; sekve, tute atingeblaj de la sufero de malsupera magnetismo de tiuj “invadantoj de Animoj”, kiujn ni ĉi tie nomas “nevideblaj lupoj”, aŭ obsedantaj spiritoj. Tamen, se oni plej rigore konsideras, iu ajn homo povas fariĝi instrumento bonfara sub la zorgoj de Diaj Falangoj, de Benataj Animoj. Ni ĉiuj estas mediumoj, laŭ tio, kion elmontris al ni Allan Kardec (1804-1869). Kaj nenia povo estas pli granda ol tiu de Dio.

Shutterstock

Mi ripetas, ke estas grave legi “Ekvilibro kiel celo”, nome paĝon, en kiu mi klarigas, ke la materia mondo ne plu povos evolui sen la nepra helpo de la Supera Nevidebla Mondo. (...)

Kiel malhelpi la agadon de malicaj spiritoj

Bartolomé Esteban Murillo (1617-1682)

Miaj Fratoj kaj miaj Fratinoj, kian dramon ofte alfrontas niaj Gardanĝeloj por ŝirmi nin kontraŭ malbonfaraj medioj, kiujn ni fine alportas en niajn hejmojn, en niajn laborejojn, en niajn preĝejojn, en niajn komunumojn, en niajn landojn! Tamen, iu persono povus diri: “Sed, Frato Paiva, mi klopodadas, mi bataladas; tamen, mi ne sukcesas forigi tiujn spiritajn obsedantojn de sur mia vojo. En la medio de mia laborejo, surstrate, en mia hejmo, en la hejmo de miaj karuloj, ili ĉiam staras tie kaj tie, turmentante min, ŝancelante mian kompetentecon en la laboro; mian feliĉon, mian sanon, mian pacon ili ruinigas. Mi jam ne havas fortojn...”

Vi ja havas fortojn!!! Kiu diris al vi, ke ne? Forigu de vi sugestojn pri malforteco, faritajn de tiu “malica spirita lupo”, kiun ni ĉi tie vigle montras. Kaj preĝu por li, tiel ke fervora preĝo tuŝu la intimon de lia animo, kaj faru lin bonulo, per transformado de lia karaktero. Petegu apogon al via Gardanĝelo, aŭ Gvidanta Spirito, aŭ Protektanta Diaĵo — kiu ajn estas la maniero kiel vi nomas tiujn Bonfarantojn (ankoraŭ) Nevideblajn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.