Memmortigo solvas nenies angorojn

Arquivo BV

Alziro Zarur

Alziro Zarur (1914-1979) instruis:

"Memmortigo solvas nenies angorojn."

La aŭtoro de Poemoj en Atom-Erao pravis:

Memmortigo skuas dum longa tempo la vivon de Spirito, ĉar ĝi ofendas la Dian Leĝon, kiu estas Amo, sed ankaŭ Justeco.

Kiam doloro premas, bonvolu rememori ĉi tiun paĝon de André Luiz, psikografiita de la respektinda Francisco Cândido Xavier (1910-2002):

Reprodução BV

André Luiz, Francisco Cândido Xavier

Iom Pli *1

"Kiam vi staras ĉe rando de kolereksplodo, tiam silentu iom pli, kaj silento ŝparos por vi grandegajn ĉagrenojn.

"Kiam vi estas vokita al partopreno en klaĉado, tiam iom pli konservu principojn de respektemo kaj frateco, kaj bonvolemo evitos por vi multajn komplikaĵojn.

"Kiam malvigliĝo ĉesigas viajn fortojn dum laboro, al kiu oni vokis vin, tiam iru antaŭen por plenumi vian devon, per iom pli da ekzerciĝado de rezistemo, kaj la plenumita tasko estos por vi glora luma beno.

"Kiam ribelemo pikas vian koron, tiam iom pli uzu humilecon kaj komprenemon, kaj vi ne suferos kulposenton pro vundo al koroj, kiujn oni devas protekti kaj konsideri.

"Kiam instruo sin montras malfacila al via menso, kaj instigas vin rezigni pri individua progreso, tiam iom pli klopodu solvi la problemon kaj lerni, kaj solvo estos la dia respondo al via espero.

"Kiam penso pri ripozo sugestas al vi prokraston de tasko, kiu koncernas vin, tiam iom pli persistu discipline, kaj la bone plenumita devo estos por vi sanktiga krono.

"Kiam laborado ŝajnas al vi monotona kaj sensignifa, tiam iom pli konservu fidelecon al prenitaj kompromisoj, kaj vigleco revenos en vian agadkampon.

"Kiam korpa malsano alportas pensojn pri malaktiviĝo kaj emas senmovigi viajn brakojn kaj koron, tiam iom pli persistu kun Jesuo kaj plu helpu ĉiujn, agadu kaj servadu laŭ viaj eblecoj, ĉar la Dia Kuracisto neniam ignoras niajn petojn.

"Antaŭ ĉia malfacilaĵo aŭ baro, ne forgesu iom pli uzi paciencon, amon, sinforgesemon kaj Bonan Volon, favore al via propra bonfarto.

"Sekreto por venko, en ĉiuj anguloj de la vivo, sidas en la arto lerni, elpensi, esperi kaj fari iom pli."

Psalmo 31:24 el la Sankta Biblio frate admonas:

— Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo.

Divulgação

Rabeno Henry Sobel

Rabeno Henry Sobel diras:

— Ni ne posedas la Vivon, ni estas nur gardantoj de ĝi.

Ni do honoru la eksterordinaran riĉaĵon, kiun Dio al ni donis, nome la Vivon, kaj Li ĉiam helpos nin per plej nepenseblaj, efikaj rimedoj.

Estas esence grave, ke ni simplanime scipovu kompreni Liajn indikojn kaj apliku ilin kun Bona Volo kaj efikeco, kiun Li esperas de ni.

Konstanta harmonio kun la Dia Potenco nepre lertigos nian Spiriton, por ke ĝi kapablu postvivi doloron, eĉ dum plena eksplodo de homaj malekvilibroj.

Reprodução BV

Billy Graham

El la verko Billy Graham respondas aperas klarigo de la respektinda usona pastoro:

― La vivo estas al ni donita de Dio, kaj nur Li rajtas ĝin forpreni. Krome, eĉ meze de plej malfacilaj cirkonstancoj, Dio estas kun ni. (...) Mi devas emfazi, ke memmortigo estas eraro kaj ne estas parto de la plano de Dio.

En la Kvara Surao de la Sankta Korano, oni trovas ĉi tiun konsolan admonon de Profeto Muhammad:

29. Ho kredantoj, ne vante misuzu viajn havaĵojn, komercu kun reciproka interkonsento kaj ne memmortigu, ĉar Dio estas kompatema al vi.

Tela: Fray Juan de la Miseria

Sankta Tereza el Avilo

Sankta Tereza el Avilo (1515-1582), granda mistikulino el Hispanujo, incitas nin al obstinado:

— Nenio vin maltrankviligu, nenio vin timigu.

Ĉio pasas. Nur Dio neniam ŝanĝiĝas.

Pacienco ĉion atingas. Al tiu, kiu havas Dion, nenio mankas.

Nur Dio sufiĉas.

Daŭro de vivo post la morto neniam estu pravigo por memmortigo. Ni ĉiuj plu vivos.

Tela: Jacques L. David (1748-1825)

Napoleono Bonaparto

Napoleono Bonaparto (1769-1821) trafe skribis, kiam li bedaŭris tian perfidan decidon, kiu malfeliĉigas la Spiriton de tiu, kiu delogiĝas de ĝi, ĉar kiam tiu, kiu detruas sian korpon alvenas en la Alia Mondo, tiam estiĝas granda turmento, ĉar ne ekzistas morto post la morto:

— Same kuraĝas estas tiu, kiu brave suferas dolorojn de la Animo kiel tiu, kiu firme sin tenas fronte al pafilaro. Sin doni al doloro sen rezisto, sin mortigi kaj forkuri de tiu sama doloro, tio estas forlasi la batalkampon antaŭ malvenko.*2

Fine, ni fidoplene plu iru la vojon montritan de la Sinjoro en la libro Readmono, 30:19:

— Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro.

Miaj Fratoj kaj Fratinoj el la Homaro, granda fortuno estas scii, ke Vivi estas pli bone!
_________________

*1 "Iom pli" – Antologio de Bona Volo, 1955.

*2 Kvankam Napoleono I-a pensis pri memmortigo dum sia tumulta militista kaj politika kariero, tamen li ne faris tion. Jen kial lia penso estas grava.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.