Ekvilibro kiel celo

La fizika mondo jam ne evoluos sen la frapa helpo de la Spirita Mondo. Jen estas la granda instruo, kiun la nacioj lernos dum la Tria Jarmilo.

Larĝa senco de civitaneco

Dum miaj prelegoj por la epokfara serio Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, improvize faritaj, de oktobro 1990 ĝis februaro 1992 per Super-Reto Bona Volo de Radio kaj TV Bona Volo, mi havis la okazon komenti la transformiĝojn, kiujn la socio esperas. La kreskanta maturiĝo de Popolo, kiu laŭgrade malkovras siajn rajtojn kiel civitanoj, eĉ se malfrue, ĉar multajn jarojn post la Franca Revolucio (1789), fine faros ĝin akcepti, ke neniu lando povas vere elvolvi siajn talentojn se ĝi plu postvivadas kiel vasta loĝejo de sinjoroj kaj sklavoj, aŭ enfermiĝi kiel ksenofobia ostro, aŭ malprudente malfermiĝi ĝis tiu punkto, ke ĝi forperdas sian identecon, sian suverenecon. La komprenpovo de homamasoj iom post iom maturiĝos, ĝis ili komprenos la valoron de civitaneco, en larĝa senco, ĉar ne sufiĉas konsideri civitanon nur en fizika medio, sed ankaŭ en spirita, nome ĉiu ano de homaj grupoj konsistas esence el korpo kaj Animo.

shutterstock

Nu, ni estas origine Spirito. Jen estas la kompleta signifo de civitaneco, kiu ne povas akcepti nur analfabetecon koncerne homajn skribojn, sed ankaŭ nescion pri spiritaj temoj. La nekono pri tiu realaĵo, kiun ni ĵus prikomentis, favoras starigadon de agoj, kiuj kaŭzas malsaton, senlaborecon, sektemon, la malvarman individuisman pensmanieron, nome la egoisman incitadon al mokado pri tiuj, kiuj suferas en la socio, ĉar riĉeco kaj malriĉeco situas interne de la Homo. Eksterigi ilin aŭ ne, dependas de la menso kaj de kulturaj faktoroj (estontece, ili estos forte spiritecaj), pri kiuj oni devas ekzerciĝi. Tiu estas situacio, kiu tuŝas ne nur Brazilon, ĝi estas tutmonda: dum pasado de generacioj, oni proponis al granda parto de la infanoj kaj junuloj iom pli ol rubaĵon.

Poste, iuj homoj miras pri la rezulto de tia aĉa semado, nome la kutima krimado, kiu plezuras per konflikto inter la popoloj, aŭ eĉ interne de familioj, iaj efektivaj civilaj militoj sen formala deklaro, en kiu junuloj estas la ĉefaj viktimoj (Apokalipso, 8:7), kun multaj aliaj viktimoj en ĉiaj sociaj klasoj. “Unua Trumpeto — Kaj la unua Anĝelo trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis (infanoj kaj junuloj).”

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Ne sufiĉas levi la fenestran glacon de la aŭto. Estas memmortigo deturni la atenton de la faktoj. Kaŝi la kapon en la sablon, kiel faras struto, neniam estas efika sinteno.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Reprodução BV

Einstein

Ni provizore estas en korpo, sed ni estas Spirito. Estas urĝe tuj ŝanĝi la pensmanieron, kiu surtronigas krimon kiel ekzemplon, ekspluatadon kiel celon, apation antaŭ eraro kiel “bonan” akomodiĝon en la vivo, por ke oni atingu ian justan socian ordon kiel rezulton de decidaj agoj fare de efikaj komunumoj, fratece batalemaj, kaj de ia ajn politika registaro, kiu nepre celu progresigi la loĝantaron de sia lando, antaŭ ol granda parto de ĝi estingiĝos, aŭ preskaŭ tio, pro korpa aŭ mensa subnutriĝo, pro la malespero, kiu ofte montras al ĝi perforton kiel solvon. Tamen, sub nenia preteksto ni devas neglekti la grandaniman helpon de la amikoj el la plej alta etero, ĉar de tio venas la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, kiujn ni trafe nomas Gardanĝeloj. Cetere, fakte konkreta estas la Spirito, kvankam oni ne intencas tiel aserti, ke la korpo, ties vesto, devas esti krime spitata. Pli maljunaj homoj saĝe instruas, ke “malplena sako ne staras”. Oni do havu ekvilibron kiel celon. Tamen, Animo neniel povas esti flankenlasata, ĉar ni povas argumenti — ke ni provizore estas en korpo, sed ni estas Spirito. Tiu nacio, kiu komprenos kaj taŭge uzos tiun veraĵon entuziasmigos kaj regos la mondon. Eĉ la Scienco tion deklaros. Post Einstein (1879-1955), kie kaŝiĝis la materio? Certe ĝi estos la Granda Reformo de ĉiuj homaj konceptoj, ĉar antaŭeniradas la Tutmonda Revolucio de Spiritoj, anoncita en 1953, fare de la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), kiu diradis: “La sekreto por regado de popoloj, okaze de ĉi tiu apokalipsa transiro, estas integriĝo inter la Surtera Homaro kaj la Ĉiela Homaro, memkompreneble sub la kriterio de la Nova Ordono de la Kristo, trovebla en la Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35: “Vi amu unu la alian; kiel Mi amis vin. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia”.

Tela: Jacques L. David (1748-1825)

Napoleono Bonaparto

La alia flanko de la monero estas tute ne ŝatinda: la senespera kriado, kiu akumuliĝis dum jarcentoj, tuj eksplodonta. Ne estas maloportuna ĉi tiu penso de Bonaparto (1769-1821): “Ĉiu forperdita horo en junaĝo estas ebleco de malfeliĉo en plenaĝo”.

Nu, tio ankaŭ koncernas naciojn, kiuj naskiĝas, kreskas, maturiĝas, kiam ili kolektos tion, kion ili plantis en antaŭa tempo, se ili ne scios krom honori ĝin ankaŭ sublimigi sian homan, socian kaj spiritan trezoron. Jen estas la defio venkenda en la kampo de Edukado: kunigi instruadon al Spiritualeco. Mi estas tute certa, ke la Evangelio kaj la Apokalipso, for de abomenindaj fanatikecoj, liveras ian etikan, psikan kaj spiritan strukturon por ke tiu ŝanĝo okazu, ĉar la horo por tio alvenis, kaj ĝi estas krome urĝega.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.