Lumanta Stelo de la Patrina Spirito

Omaĝo al la patrinoj de biologiaj, adoptitaj, koraj infanoj aŭ de Bonfaraj Verkoj, ĉu ili estas sur la Tero aŭ en la Ĉielo de la Tero.

“Kaj la Anĝelo venis al la Sanktega Maria, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita! La Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter virinoj. [Kaj diris Elizabeto] Benata estas la frukto de via ventro [Jesuo]!”

(Sankta Evangelio laŭ Luko, 1:28 kaj 42)

Miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, patrineco estas ia suno, kiu neniam ĉesas lumi. Tial, mi petegas de Sanktega Maria, la Dia Patrino de Jesuo, Lumanta Stelo de la Patrina Spirito, ke ŝi portu al homaj koroj la altegan trankvilon de sia karitema Animo. La universala akceptemo lumiganta la altan koncepton pri familio estas tio, kio devas regi nin.

Tela: Bartolomé Esteban Perez Murillo (1617-1720)

Al ŝia Amegema Koro, Patrino de ĉiuj malfeliĉaj patrinoj, mi transskribas ĉi tiun kantikon en formo de poemo, kies aŭtoro estas la neforgesebla portugala poeto Antero de Quental (1842-1891), laŭ la mediuma skribo de Chico Xavier (1910-2002). Kiomfoje la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), okaze de la Preĝo Ave, Maria!, ĝin deklamis kun elokventa emocio! Kaj ni konservas ĉi tiun juvelon prezentatan per la Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, TV kaj interreto), laŭlonge de tiuj jardekoj, por refreŝigo de Animoj:

Reĝino en la Ĉielo

Altega kaj tre serena Sinjorino,
Plej Bonkora kaj plene Kompatema,
Elradianta vibrojn, Indulgema,
Sur vojoj el aŭroro kaj lilioj!...

Plorantan batalanton, plej kormilde,
En labirint’ amara vi subtenu.
Vi estu nia dia providenco
Kaj ĉiuhore la protekto nia.

Ho vi, Anĝelo Gvida por Homaro,
Per ĝojo kaj heleco lumeganta
Super la mondo ĝema kaj obskura;

Via amo plenigas la senliman ĉielon,
Kiel lum’ por la tristaj kaj senhejmaj,
Esper’ por kompatindaj senhavuloj!...

Patrina koro ne eskapas de Doloro de Filo

Neniam mankos vortoj por omaĝi al Sanktega Maria, Patrino de Jesuo, Universala Patrino de la Kristanaro, Kosma Patrino de la Homaro, pro la tuta abnegacio de ŝia Spirito, ekde la ĉiela sciigo farita de Anĝelo Gabriel, kiam la servantino de Dio eksciis, ke ŝia ventro estos luma ŝirmejo al la Savanto de Popoloj (Evangelio laŭ Luko, 1:26 ĝis 38). Ĉar ŝi plene kredis pri Lia Povo kaj pri Lia Aŭtoritateco, ŝi stimulis Lin fari sian unuan miraklon, okaze de la geedziĝa festo en Kana (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 2:1 ĝis 11). Ŝi vidis la kreskadon de la diecaj faroj de la Majstro Jesuo, kaj kiel bona patrino, fiera pri la mirindaĵoj, kiujn ŝi ĉeestis, ŝi

konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro

Jesuo (Luko, 2:51)

Kaj je la krita momento de la Sublima Krista Misio, ŝi kuraĝe eltenis, apud sia Amata Filo, la nepriskribeblan martiron, kiun Li suferis.

La Virina Kuraĝo

Virino! Sinonimo de forto, sentimeco kaj kompatemo... Certe pro tio Jesuo kalkulis je la eksterordinara apogo de sennombraj heroinoj, kiel Maria, nome Magdalena, Joana de Ĥuzas, Susana, Marta kaj Maria, fratinoj de Lazaro — kiun la Sublima Amiko revivigis —, krom multaj aliaj, kiujn la Evangelio ne registris, sed la Spirito de Dio senmortigis. En la momento de la krucumo, ĉiuj kuraĝe akompanis la Sanktegan Marian, dum la viroj, escepte de Evangeliisto Johano, time kaŝiĝis. Poste ili venis por elaĉeto. Cetere, je la tragika momento, sur Golgoto, ili estis tiuj, kiuj restis apud la Dia Resurektinto:

— Sed apud la kruco de Jesuo staris Lia Patrino, kaj la fratino de Lia Patrino, kaj ankaŭ Maria Magdalena, kaj Maria, la edzino de Klopas.

Jesuo (Johano, 19:25)

Tiel, ĉe la Triumfa Reveno de la Ĉiela Miraklofaranto sur la planedon Tero — laŭ anonco trovebla en Lia Sankta Evangelio kaj en Lia Redempta Apokalipso, ĉar Li venos por doni “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Bona Mesaĝo laŭ Mateo, 16:27 kaj Apokalipso, 22:12) —, tiuj virinoj ricevos la gloron stari sur la unua vico en la bonveniganta skipo. Ili, kaj ĉiuj, kiuj kapablas, per la forto de Frata Amo, transpasi danĝerojn kaj ne malhonorigi sian Majstron, ĉar Jesuo asertis:

— Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, Mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la Ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun Mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la Ĉielo.

Jesuo (Mateo, 10:32 kaj 33)

Al mi tre plaĉas ĉi tiu signifoplena juda proverbo pri patrinoj:

— Ĉar Dio ne povis esti ĉie, Li faris la patrinojn.

Jesuo kaj la Patrinoj

Fine mi dediĉas al tiuj, kiuj honoras min per sia legado, la preĝon Jesuo kaj la Patrinoj, kiun mi verkis omaĝe al ili, kiuj loĝas en la Ĉielo kaj en la Tero:

Ho Jesuo!
Vi, la Sekura Rifuĝejo de la afliktataj,
Aŭskultu la voĉon de la Patrinoj,
Kiuj al Via Tenero levas
La kriadon de siaj petegoj.

Mildigu, Sinjoro, iliajn dolorojn,
Ĉar ĉiu el ili,
Ho Dia Amiko,
Rekonas ĉe Via Koro
Sian bonan destinon;
En Via Sankta Volo, la forton,
Kiu ne lasas ilin cedi;
Kaj ĉe Via Saĝo kontemplas
La Patrinoj de l’ Tero kaj de l’ Ĉielo
La edukadon, kiun ili aspiras por siaj gefiloj.
Ĉe Vi, Jesuo, ili, kiam suferas,
Estas certaj pri la kuraĝigo,
Kiun, ordinare, la mondo ne povas doni al ili,
Ĉar ankoraŭ malmulton ĝi povas al ili doni.

Aŭskultu, Ĉiela Filo de Sanktega Maria,
La vokon de la patrinaj koroj,
Ĉar Vi, Jesuo, estas la neniam mortonta Espero.
Eĉ pli trafe: la Fido, kiu ne lasas ilin senkuraĝiĝi.

Kaj tiele ĉe Vi
Por ĉiam estu,
Ho Dia Provizanto de niaj vivoj!
Amen!

Subtenu, ho Adorata Patrino, la popolojn sur la Tero, gvidante ilin direkte al la Paco de Dio!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.