Solidarecon al la popolo en Filipinoj

En feliĉo aŭ en doloro, la homo neniam staras sola. Ĉu li scias, ĉu li ne scias, ĉu li kredas, ĉu li ne kredas, li havas Dion favore al si. En dezerto aŭ en fruktoĝardenoj, sur montaro aŭ en valoj, en urbo aŭ en kamparo, se li respektoplene rigardas Supren, tiam li vidas amasegon da steloj, kiuj portas en si miliardojn da miliardoj da vivoj.

Kun la sama Aganta Fido, kiu igis min skribi tiujn vortojn, poste publikigitajn en mia libro "Kiel venki suferon" (1990), mi emas transdoni fratan solidarecon al la popolo en insularo Filipinoj, en Azio. Niaj Hom-Gefratoj terure suferas la konsekvencojn de la trairado de uraganego Haiyan, dum la lasta vendredo, la 8-an de novembro. Ĝiaj ventegoj atingis pli ol 300 kilometrojn hore, la ŝtormo, konsiderata kiel unu el la plej grandaj jam observitaj sur firma grundo, neniigis kelkajn regionojn en tiu lando. Ankoraŭ ne eblas precizigi la kvanton da viktimoj. Aŭtoritatuloj kalkulas, ke estas miloj da mortintoj kaj malaperintoj.

Divulgação

   


KARITATO, ILO POR REKONSTRUADO
Fakuloj pri la homa konduto konsentas, ke en tiaj situacioj, kiam doloro nin frapas tiel kruele, superado postulas kuraĝan sintenon. Same necesas flankenlasi sentojn de angoro kaj indignado.

Por tiuj, kiuj kredas pri supera potenco, en Eterneco, tia elprovaĵo estas pli rapide akceptata kaj komprenata. Tamen, eĉ skeptikuloj povas trovi konstruan energion, kiu donas novan sencon al iliaj vivoj. Oni havas ekzemple karitaton, helpadon al la proksimuloj, kiel tipan ilon por rekonstruado (...).

En la koroj de tiuj, kiuj restis, la subita foresto de tiuj, kiuj revenis la Grandan Patrujon de Vero, mildiĝas per la certeco, ke la Kreanto proponas renovigitan vivkondiĉon al siaj karaj estuloj, ĉar la mortintoj ne mortas. Kaj kie ajn ili staras, tie ili bezonas tiun komprenon flanke de tiuj, kiuj restas sur la Tero. Ni konsideru, ke eblas aganta vivo en aliaj dimensioj. La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo.

Ni ĉiuj, homoj kaj spiritoj, estas ĉiam alvokataj al kompreno pri plej profundaj realaĵoj, por elteni kaj superi ĉiutagajn defiojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.