Jesuo releviĝis. Kaj ni kun Li

Miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, Sankta Semajno invitas nin pripensi la signifon de Releviĝo. Ĝi enhavas rimarkindan simbolismon, eĉ se vi laŭlitere ne kredas ĝin. Ne eblas nei, ke ĝi prezentas mesaĝon pri renovigo de Espero je pli bonaj tagoj, de Paco kaj de Universala Kunfratiĝo inter popoloj, eĉ en plej malfavoraj homaj kaj sociaj kondiĉoj.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, la Princo de Paco,  resurektis, kaj ni kun Li, ĉiufoje, kiam ni integriĝas al Lia penso de Amo, Justeco, Solidareco kaj Grandanimeco. El sufero, el kiu multaj homoj elprenas malvenkon, Jesuo, sub inspiro de Dio, konstruis Sian Aŭtoritatecon kaj starigis Sian Potencon. Ni lernu venki kun Li! Li estis sepultita, sed reaperis al ĉies vido, post tri tagoj. Ĉiu tago respondas al unu figuro en la Sankta Triunuo, laŭ inversa ordo: la Sankta Spirito, la Kristo, kaj la eksplodo de lumoj, kiam Li reaperis ĉe Dio, kiu estas la Sinjoro de la Vivo, la Kreanto de ĉiuj estaĵoj, la Plejalta Arkitekto de la Universo.

Tela: R Jon McNaughton
Arquivo BV

Alziro Zarur

Nu, ĉian inspiron por feliĉa vivo oni devus serĉi, sen sektaj limigoj, en la biblia teksto, ĉe ĝia Dia Parto:

La atesto de Jesuo, la Kristo, estas la spirito de profetado (Apokalipso, 19:10).

La Profetoj estas, tra jarmiloj, gardantoj de tia heredaĵo, de la mesaĝo pri Paco, ekvilibro kaj fido, kiun Dio sendas al la surteraj estuloj. Ili estas klarvidantoj, kaj se ili ne estus kuraĝaj, se ili ne alfrontus la malfacilaĵojn aŭdace, kiel ni hodiaŭ heredus la ateston de la Kristo? Kaj tiu atesto ne komenciĝas, kiel pensas iuj homoj, per la Evangelio laŭ Mateo. Ĝi devenas de la mosea Genezo, ĉar ĉio prepariĝis — kiel elstarigis la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979) — por la Unua Alveno de la Ĉiela Donanto kaj por Lia Triumfa Reveno. Li ankaŭ asertis:

Se Jesuo ne resurektus, ne estus Kristanismo.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Neniam timu defiojn

Kiam oni krucumis la Majstron, Liaj sekvantoj ekkriis malĝoje, eĉ timigite: “Jesuo mortis!” Tamen, Li releviĝis. Tial, ni neniam timu ion ajn, inkluzive de la morto (sed oni neniam kaŭzu ĝin), kiu estas fatalaĵo en ĉiu enkorpa vivo. Sed ni ne forgesu, ke la Vivo estas eterna. Ni ne finiĝas ĉe la tombo aŭ ĉe vorado de rabobirdoj. Korpo estas nura vesto de Animo. Pro tio ni respondecas pri ĝia prizorgado.

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

La pilgrimantoj de Emauso.

Jesuo kaj glorado al Vivo

La mesaĝo pri la Sankta Semajno ne celas ruinon, sed venkon. Venkon super la morto!

En la verko La jarmila dilemo pri la Kristo kaj la anti-Kristo, Huberto Rohden (1893-1981) skribis:

 (...) la Kristo ĉiam renaskiĝas, eĉ el fermitaj, sigelitaj tomboj gardataj de Liaj malamikoj. Estas malpermesate renaskiĝi, sed Li ĉiam renaskiĝas... Liaj veraj amikoj renkontas Lin ĉiam glora, ĉie, en ĉiu tempoj.

Efektive, kontraŭ ĉiaj perspektivoj, venkante dilemojn, luktojn kaj militojn, la Ĉiela Miraklofaranto ĉiam reaperas en la korojn de Bona Volo. Ĝi estas triumfo de Amo, kiu sin montras per plej mirindaj manieroj, daŭrigante la vivon. Ĉar la Pasiono de Jesuo ne prikantas morton, sed gloras vivon, Eternan Vivon.

Jen. Kie estas vivo, la popolo diras, tie estas Espero.

Stariĝu kaj paŝu, Homaro!

En la Sankta Evangelio de la Kristo, Mateo raportas en versikloj 1 ĝis 8 de la 9-a ĉapitro:

Resanigo de paralizulo en Kapernaum

1 Enirinte en ŝipeton, Jesuo transiris, kaj venis en Sian propran urbon.
2
Kaj jen oni alportis al Li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian Fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.
4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
5 Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?
6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de Dio havas aŭtoritaton sur la Tero pardoni pekojn — tiam Li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.
8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.

Ĉiu homo havu Fidon egalan al tiu, kiun posedis tiuj, kiuj alportis al Jesuo la paralizulon, kaj eĉ kortuŝis la Dian Majstron, kaj ĉi Tiu ordonis al li: “Surge et ambula! (Leviĝu kaj paŝu!)”, Homaro!

Ĉi tiu mondo estas kurioza!... Homamasoj sin konsideras kristanaj. Sed kiam oni parolas pri la Evangelio, estas iuj, kiuj mire ekkrias: “Kio?!”. Oni ekhavas la impreson, ke multaj homoj neniam eĉ malfermis la Novan Testamenton.

Jen la okazo pri la Sankta Semajno: ĉar pluraj generacioj ne atentis, kiel ili devus, pri la Sankta Libro, kiam popoloj atingas periodojn de transiro similajn al ĉi tiu, kiun ni travivas, tiam oni perceptas flanke de la amaskomunikiloj negrandan zorgemon pri la fakto, kiu signas la firmiĝon de Kristanismo, ekde ĝiaj unuaj paŝoj: la Renaskiĝo de Kristo Jesuo!

Krome, multaj homoj alkutimiĝis konservi pri la Sankta Semajno la scenon de krucumado (morto) de Jesuo, kvankam ĝia granda mesaĝo troviĝas gravurita je la Renaskiĝo, tio estas, la Vivo, kaj eterna Vivo.

La Evangelio ne estas vana libro. Ĝia mesaĝo trairas Ĉielon kaj Teron. Urĝas, ke la Dieca Predikado de Jesuo plenumu, eĉ en lokoj, kie ĝi enradikiĝis, sian eksterordinaran mision civilizi la homan civilizacion per travivado de la Nova Ordono de la Kristo:

— Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio, ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (Bona Novaĵo laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Tion oni faru per pacienco kaj persistado je Dio.

Filozofo jam diris, ke plej malfacile transpasebla limo esta tiu de la homa cerbo, inkluzive en kristanaj nacioj. Sed entuziasmo kaj emo antaŭeniri venas de Tiu, kiu kunportas la Dian Sigelon de Venko kaj atestis en Sia Evangelio laŭ Johano, 16:33:

Mi venkis la mondon!

Tial, kun Jesuo, ni venkos, ĉiam, ĉiam, ĉiam!

Spirita apogo

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Profeto Joel

Kian profundan senton kaŭzas al ni la simpla rememorado pri la majesta vojo de la Kristo de Dio, kiu venis al ni por ke ni havu Spiriton kaj Vivon, tiamaniere, ke la promeso legata ĉe Profeto Joel, 2:28 kaj 29 ĉiam plenumiĝu:

Post tio Mi elverŝos mian Spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn. Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos mian Spiriton!

Tela: Julius Sergius von Klever (1850-1924)
Tela: Guido Reni (1575-1642)

Marko

Kaj Jesuo, en la Bona Mesaĝo laŭ Marko, 13:11, konfirmas:

Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.

En Sia Evangelio laŭ Johano, 11:25 kaj 26, la Kristo intruas:

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano Evangeliisto

Mi estas la Releviĝo kaj la Vivo; kiu kredas al Mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al Mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?

Ni kaj multaj homoj tra la mondo fidele eldiras: Jes, Jesuo, ni kredas! Ni kredas! Ni kredas! Kaj nia tuta forto sidas sur tia nerompebla konvinkiteco, ĉar kun Vi ni lernis, laŭ la notoj de la Amata Disĉiplo (Johano, 15:5), ke Vi estas la Arbo, ni estas nuraj branĉoj:

Mi estas la Vinberarbo; vi estas la branĉoj; sen Mi vi nenion povas fari.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Apostolo Paŭlo

Sekve, ni nenion povas fari sen tiu Brilega Potenco, kiu malsuprenvenas el la Ĉiela Patro sur la Filon. Kaj tiu Filo, ni scias, estas Vi, Tiu, kiu sendas al ni Bonfarajn Anĝelojn, laŭ la revelacio de Apostolo Paŭlo per Epistolo al Hebreoj, 1:14,

por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo.

Tiuj Anĝeloj estas niaj Spiritaj Amikoj, Benataj Animoj, Protektantoj, Spiritoj de Dio, tiuj, kiuj formas ankaŭ la Gloran Falangon de Sankta Francisko el Asizo, Patrono de la Dia Legio de Bona Volo, fondita la 1-an de Januaro (Tago de Paco kaj de Universala Kunfratiĝo) 1950, de la karmemora Frato Zarur.

Tela: Antonio Carnicero Mancio (1748-1814)

Nova vivo

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

Jen do la fakto, ke ĉiu tago estas rekomenco kaj renovigo por tiuj, kiuj ne malŝparas tempon kaj estigas Pacon restante ĉe la Realiganta Fido, kiu inspiras kaj antaŭenigas Bonajn Agojn, kiujn Jesuo elstarigis kiel stimulon al vivo. Li mem asertas en la Sankta Evangelio laŭ Luko, 21:19:

Per via pacienco vi akiros viajn Animojn.

Tial ni krias:

Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo!

Laŭdata estu la Sinjoro de Paco!

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.