Laŭde al Paco

Militanta mondo, aŭ pli ĝuste, mondo ĉiam militanta. Do, estas ankaŭ oportuna momento paroli pri Paco, kaj batali por ĝi, senlace, ĝis atingo, kaj oni inkluzivu pacon en trafiko, kie kraŝoj vundas tiom da homoj. Unu el la danĝeroj, kiujn la Homaro trapasas estas vulgarigo de sufero. Post tiom longa rigardado de suferoj per la bezonataj komunikrimedoj, parto de la popolo komencas supozi, ke tio estas neŝanĝebla afero. Jen tio estas mortigo de trankvileco inter homoj kaj nacioj, kiam ili lasas sin puŝi al “neeviteblo”. Nu, eblas ĉion plibonigi aŭ alĝustigi en ĉi tiu vivo.

Se, pro masakrado per tragikaj informoj, familioj alkutimiĝos al absurdaĵoj, tiam ili iom post iom akaparos ties vivojn.

Reprodução BV

Rui Barbosa

Se ne eblas al ni eviti la Trian Mondmiliton, kiu estas frukto de jarmila semado de homaj frenezaĵoj, tamen ni ne deziras kulposenton pro tio, ke ni ne faris nian eblon kaj neeblon por rememorigi la mondon pri la Paco de Dio. Ĉiel ajn, ni de longa tempo kontraŭmetas al la latina proverbo “Se vi volas Pacon, preparu vin por milito” (“Si vis pacem, para bellum”), penson, kiu inspiris Rui Barbosa (1849-1923), la kuraĝan Aglon el Hago kiu diris: “Se vi volas Pacon, preparu vin por Paco”.

El mia verko Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo (1987):

En estonta tempo, pri kiu ni, prudentaj civiluloj, religiuloj kaj militistoj deziras, ke ĝi estu proksima, Paco jam ne plu firmiĝos sub ruliĝantaj raŭpoj de tankoj aŭ ĉe la tondrado de kanonoj; sur amasoj da kadavroj aŭ amasoj da vidvinoj kaj orfoj; eĉ ne super grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen Dio. Tio estas, sen la responda progreso etika, morala kaj spirita. La Homo ekkonscios, ke li ne estas nur sekso, stomako kaj intelekto, jugita de tio, kion li konsideras la sola realaĵo en la mondo. En li staras eterna Spirito, kiu parolas al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio kaj per Racio. La paco de la homoj estas ankoraŭ nun la paco de lupoj kaj de kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de Homo. Kaj nur Jesuo povas purigi la koron de la Homaro, forigante ĉian malamo, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco. Kaj Li mem, kiel tiomfoje rememorigis Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, asertas: “Mi estas la Vinberarbo; vi estas la branĉoj; sen mi vi nenion povas fari. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo. Mi ne lasos vin orfaj. Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj.” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 15:5, 14:1 kaj 18, 13:34 kaj 35 kaj 15:12 kaj 13; kaj Mateo, 28:20).

Devas esti ia modelo por Paco. Kiu estas tiu? Ĉu la mondregantoj?! Tamen, en nuntempa erao, dum ili diskutadas pri ĝi, ĉu iliaj landoj laŭgrade sin provizas per armiloj? Tia estis ĉiam la historio de “civilizacio”... “Quousque tandem, Catilina, abutere patientia nostra?”. (Ĝis kiam, Catilina, vi trouzos nian paciencon?)

Kial ne provi ĝin?

LBV modeste proponas: ĉu la mondo emas vivi en Paco? Do, ĝi inspiriĝu kaj vivu laŭ la instruoj de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas la Sinjoro de Paco, ĉar Li diris: “Pacon mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, Mi donas al vi”. (Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 14:27). Tio signifas: tia Paco ekzistas, ĝi ne estas utopiaĵo. Nei ĝin estas nei Jesuon, ignori civilizacion. Koncernas la Homon trovi ĝin, dum estas tempo.

Tela: Stephen Gjertson

La Paco de Dio eble ŝajnas al pesimistoj io malproksima, eĉ se tiel bela... Tamen, forigi tiun breĉon dependas sole nur de ni mem. Kvankam ĝi ŝajnas malproksima, tamen ni nepre strebu al ĝi. Male, li laboru por atingi ĝin ― Jam nun! Grandaj defioj estas niaj plej grandaj amikoj, ĉar ili ne permesas, ke ni rezignu pri la Vivo. Jen do antaŭen, ĉar Dio Ĉeestas!

Ĉiuj estas profunde maltrankvilaj pro la sovaĝeco, kiu vagas surtere, serĉe de solvo por almenaŭ malpliigi perforton, kiu eliris el kaŝitaj lokoj, el ombraj noktoj, atingis stratojn kaj hejmojn, ĉar ĝi invadis mensojn. Tamen, nuntempe pligrandiĝas la kompreno, ke se ekzistas perforto, ĝi ne estas problemo nur de registaroj, de policaj organizoj, sed precipe defio por ni ĉiuj, en la socio. Se ĝi eliris el malluma nokto kaj sin montris sub taglumo, tio signifas, ke ĝi loĝas en la interno de homoj. Se ĝi ekzistas en animoj kaj en koroj, tiam ĝi ĉeestos kie ajn ĉeestos la Homo.

Necesas malmunti eksplodaĵojn, kiuj plu restas en la koroj.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Apostolo Paŭlo

Shutterstock

Johano

Oni ĉie diskutas pri la senbrida bruteco kaj oni pli kaj pli perpleksiĝas, ke oni ne trovas efikan solvon, malgraŭ tiom da brilaj tezoj. Tio okazas, ĉar la respondo ne staras malproksime, sed proksime al ni: Dio, kiu ne estas iluzio. Apostolo Paŭlo diris: “Vi estas la Templo de la Vivanta Dio”. Krome, Johano, la Evangeliisto, siavice asertis, ke “Dio estas Amo”. Jesuo, la Ekumena Kristo, dum jarmiloj pacience instruadas kaj atendadas, ke ni fine lernu vivi en komuneco. Temas pri perspektivo naskita el Lia Koro, kiu estas solidara kaj altruisma, staranta sur Lia Nova Ordono: “Amu unu la alian, kiel Mi vin amis” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34), tio estas, la Leĝo de Spirita kaj Homa Solidareco, sen kio ĉi tiu Mondo neniam konos veran socian justecon.

Sen Amo, ni neniam konos Pacon.

Reprodução

Abraham Lincoln

Meditadoj el la Animo

Laŭ tio, kion mi skribis en Meditadoj el la Animo (Eldonejo Elevação, paĝo 110), senarmila Paco neniam rezultos nur de politikaj konsentoj, sed egale de profunda sublimado de religia spirito. Ĉar grandaj faroj ofte radikas en simplaj, praktikaj kaj veraj iniciatoj, flanke de homoj, kiuj kuraĝe ekiris de teorio al agado, kun la aŭtoritata forto de siaj universale rekonataj agoj, tial ni profitu ĉi tiun instruon de Abraham Lincoln (1809-1865): “Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio”. Nu, neniu povus nomi la faman Abe senkredulo.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".