Maniero kompreni Jesuon

Mi trovis inter miaj malnovaj skribaĵoj tekston, kiun mi publikigis en la jaro 1986, en Gazeta de Notícias de Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo, per kiu mi demandas: Kiom da homoj jam komprenis tion, ke ia liberiga pensulo kiel Jesuo ne povus resti en karcero, inter kvar muroj de iu templo, aŭ kun sia mesaĝo reduktita, fare de analizistoj, kiuj eble estas tre respektindaj, sed foje ne kapablas distingi inter “maro kaj moro”?

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Religiuloj prilumataj de spirito de konkordo, kaj tiuj, kiuj kulturas penson sen mankatenoj, fine, homoj kun malfermita menso, ĉu kredantoj, ĉu ateistoj, tiuj antaŭsentas tion facile. Ili deziras vidi, ke la bonega altruisma influo de la Kristo prilumigas ĉiujn sektorojn de la socio. Ili ne povas malhavi tian eksterordinaran kaj subliman kompetentecon.

Tela: Cesareo Giuseppe, 1691

Jesuo

Reprodução

Johano

Jesuo estis sciencisto, kiam, laŭ ordono de la Sinjoro de la Universo, Li starigis ĉi tiun planedon, kie ni vivas; Li estis ekonomikisto, kiam Li multobligis panojn kaj fiŝojn, kaj ne permesis perdojn de tio, kio restis; Li estis filozofo, kiam Li elvolvis Sian diecan doktrinon; Li estis psikologo, kiam Li ĝin adekvatigis al la komprenpovo de popolamasoj; Li estis pedagogo, kiam Li ĝin instruis per paraboloj; Li estis religiulo, kiam Li kunvivis kun la popolo kaj predikis al sacerdotoj, en templo, ekde sia 12-jaraĝo, kaj transdonis al ili normojn por kondukado de ilia vivo en la mondo, tiel ke ili meritos la eternan vivon; Li estis stimulanto por progreso de la homo per propra penado, kiam Li admonis, ke al ĉiu homo oni donos laŭ ties faroj: Kristanismo ne estas ia lernejo pri nenifarado; Li estis leĝodonanto kaj politikisto, kiam Li instruis, pere de Johano Evangeliisto, ke Dio estas Amo, kaj ke pro tio ĉiuj devas plenumi la leĝon de homa kaj socia solidareco, kaj ami unu la alian kiel Li mem nin amis: “Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 15:13). Per tio Li alvokis la mondon al la plej granda reformo, kiu devas okazi antaŭ ol ĉiuj aliaj, nome tiu de la homo, per rekono pri liaj spiritaj valoroj: “Celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Evangelio laŭ Mateo, 6:33), nome postulato de Jesuo por la formado de ekonomio de homa solidareco, nome fundamenta elemento por strategio por postvivado, kiun ni proponas, por ke estiĝu ia ekumena, altruisma, solidara socio.

Reprodução

Mateo

Jen, do. Ekumenismo estas ia pordo malfermita al Paco. Ĉio tio eble ŝajnas utopiaĵo, en mondo de malamo kaj ĉiaspecaj disputoj. Tamen, la Homaro, ĉu konscie, ĉu nekonscie, deziregas socian kaj spiritan klimaton malpli malpuran. Atinginte superan konon pri tio, kion ili faras en ĉi tiu mondloĝejo, kaj sciante, ke ilia vivo plu daŭros post la morto, viroj kaj virinoj, pli aŭ malpli frue scipovos uzi ĉiujn siajn riĉaĵojn surterajn ne farante sin sklavoj de ili.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".