Jesuo estas pli granda ol tio, kion ni pensas

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la verko “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco”, de Novembro 2014.
Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi kutimas aserti, ke la Ĉiela Patro malaprobas ian ajn montron de malamo je Lia Sankta Nomo. Bedaŭrinde, foje oni vidas, ke ekaperas tiu netolerema disiĝo, kies rezulto neniam plaĉas al Dio, kiu estas Amo (laŭ la Unua Epistolo de Johano, 4:8). Tial mi traktas ankaŭ pri tiu temo en mia verko Jesuo, la Dia Profeto (2011), en la ĉapitro “La malsektigo de Kristanismo”. Estas necese klarigi, ke tio ne signifas krei alian kristanismon. Vere, temas nur pri redono al la Kristo, la justa kaj kompatema, tion, kio apartenas al la Kristo, kiel proponis la ĵurnalisto, radikomunikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979). Sekve, en tia ampleksa maniero ni komprenas la Ekumenan Jesuon kaj Liajn savajn instruojn, tio estas, super krudaj idiosinkrazioj kaj atavismoj. Ian senkatenan Jesuon.

La Kristo sen antaŭjuĝoj kaj tabuoj proponas Sian Dian Amikecon egale al ateismaj Fratoj, kiuj ankaŭ estas idoj de Dio.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Titolo de la verko: Kristo kaj la disĉiploj (vespermanĝo ĉe Emaus).

Jesuo venis sur ĉi tiun planedon kaj sin oferis pro Amo al la Homaro. Jen ni lasas ĉi tie nian fratan, elkoran inviton por ke ni ĉiuj konu la Kristanismon de la Kristo kaj partoprenu en ĝi.

Jesuo estas pli granda ol tio, kion ni pensas.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.