Pacemaj homoj

Fonto: Jornal de Brasília, eldono de la 2-a de oktobro 2012, mardon | Aktualigita en 2017.
Reprodução BV

Gandhi (maldekstre); Allan Kardec; Sankta Francisko el Asizo (dekstre).

Pro la graveco de kontribuoj, kiujn ili portis al la popoloj, denove mi parolas al vi pri tri elstaraj figuroj de la Homaro, pri kiuj oni celebras en la komenco de oktobro: Mohandas Karamchand Gandhi (1869-1948), je la 2-a tago; Hippolyte Léon Denizard Rivail, konata kiel Allan Kardec (1804-1869), je la 3-a tago; kaj Sankta Francisko el Asizo (1181-1226), il poverello, je la 4-a tago. Ĉi tiu lasta, patrono de Legio de Bona Volo (LBV). Ĉiu el ili, siatempe kaj en sia laborkampo, scipovis agadi favore al Paco. Gandhi, hinda advokato, gvidis liberigon de sia popolo, pledante por neperforto; Kardec, franca pedagogiisto, kodigis la sciencon pri Spiritoj por la homa kompreno; Sankta Francisko el Asizo, juna itala idealisto, kundividis universalan amon kun ĉiuj regnoj en la Naturo.

Ili reprezentas multon el tio, kion la mondo tre bezonas: diplomatian obstinon por la komuna bono, supera spiriteco en ĉiutagaj agoj kaj kompleta karitato, kiu sendistinge respektas kaj subtenas. Ni lernu iliajn instruojn.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.