Manifesto de Bona Volo (I)

(Brazilja, Brazilo, la 21-an de Oktobro, 1991. Lanĉo de la Fundamenta Ŝtono de la konstruaĵo de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, okaze de la 2-a Datreveno de la Templo de Bona Volo kaj 12-jarigô de la reveno de Alziro Zarur, Fondinto de LBV, al la Spirita Patrujo.)

Monda Parlamento de la Ekumena Frateco

Legio de Bona Volo lanĉas hodiaŭ la Fundamentan Ŝtonon de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, konsciante, ke ĝi nepre devos decide interveni en la plej gravan proceson de transformiĝo jam travivitan de la Homa Estaĵo. Venis ja la Tempoj! Oni devas tuj klarigi a la publiko la mision de tiu ĉiu Ekumena Parlamento, kiu kalkulos je la efektiva partopreno de reprezentantoj de la plej diversaj institucioj en Brazilo kaj Eksterlando, kaj, ĉefe, je la partopreno de la Popolo, kiu estas la elito de ĉiu ajn lando. La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco tenos siajn pordojn malfermitaj al ĉiuj Estuloj de Bona Volo. Ĝi proponas la universalan akordigon de la tuta homa kaj spirita sciaro en potenca forto en servo de la popoloj. Malharmonio, radikalaĵoj, malamikaĵoj restu for de debatoj kaj de la proponoj religiaj, filozofiaj, politikaj, sciencaj, ekonomiaj, artismaj, sportaj kaj ceteraj, ĉar la Homo naskiĝas sur la Tero por vivi en socio, en Solidara Socio. La propono de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco celas ankaŭ akordigi la aktualan sciaron en la fizika mondo kun la scio senfine ampleksa, situanta en la tutaĵo de la Eterna Spirito; ligi la Homon al la civilizacioj ekzistantaj en la Spirita Mondo, civilizacioj ankoraŭ nevideblaj al niaj kompatindaj kaj ege malakraj kvin materiaj sentumoj.

Akordigo per la Spirito

Akordigo estas, do, nia granda alvoko, ĉar ni estas bazitaj sur la longdaŭra ekumena sperto de LBV: Brazilo kaj la mondo bezonas la tujan travivadon de la Ekumenismo religia, politika, rasa, socia, entreprena, fine, de la Senlima Ekumenismo bazita sur la plej profundaj valoroj de la Spirito. Granda estas la nacio kaj saĝa la registo, kiuj harmoniigas la valorojn de siaj membroj el ĉiuj rasoj, kredoj, politikaj konvinkoj... Ili estas la konstruantoj de la vera progreso. LEGIO DE BONA VOLO prenis sur sin gravajn sociajn respondecojn, ekde kiam ĝia meritplena kaj karmemora kreinto, Alziro Zarur (1914-1979), sub dia inspiro, lanĉis sur la Tero, laŭ la brazila spirito, la radikojn de ĉi tiu institucio. LBV volas socion, en kiu ĉiuj komoj estu egalrajtaj, kaj en kiu la sociaj meritoj de ĉiu homo, kiom ajn laŭditaj kaj pravigitaj, ne fariĝu kaŭzo, ke la ceteraj civitanoj perdu siajn rajtojn kaj liberecon; ian socion, kie DIO kaj Liaj Leĝoj de Amo kaj Justeco povu limigi la individuan liberecon, por garantii cies liberecon. La realaj virtoj estas tiuj konstruitaj de la Homo mem, per honesta uzado de siaj tagoj, per la administrado de siaj havaĵoj, per la bela kaj stimula aventuro de la vivo. Ia nacio farita el tiaj homoj estos ĉiam granda kaj nedetruebla.

Kulpas la bonuloj

Tiu ĉi horo estas la plej taŭga por la unuiĝo de ĉiuj, kiuj kredas je la regenerado de la socia strukturo, prenante la Homan Spiriton kiel principon. Kion do ni vidas sur ĉiuj regionoj de la Planedo, se ne la instituciigon de la maljusteco? Kiu kulpas? Ĉu la tumultuloj? Ĉu la ambiciuloj? Ĉu la koruptitoj? Ĉu la ekspluatistoj? Ĉu la ribelintoj? Ne! Tute ne! Kulpas tiuj, juĝantaj sin mem bonaj, honestaj, kapablaj, kiuj tamen kontentiĝas nur per pledado por siaj propraj homaj rajtoj, forgesante plenumi kun pli granda vigleco kaj preteco la civitanajn, moralajn kaj spiritajnn devojn, ilin koncernantajn. Kiam la teritorio ne estas defendita de la bonuloj, la malbonuloj faras justa la venkon de la maljusteco.

(Sekvu)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.