La plej alta inklino servi

El mia verko Apokalipso sen Timo – (1999 ne nuligis la profetaĵojn), kiu estis, laŭ la fakaj amaskomunikiloj, la plej vendata libro en la 16-a Internacia Bienalo de Libro en San-Paŭlo, okazinta de la 28-a de Aprilo ĝis la 7-a de Majo 2000, jen mi elprenis:

Apokalipso sen Timo (2000)

Al multaj homoj eble ŝajnas, ke nia mondo iras laŭ senelira vojo. Tion konfirmas la amaso da ne ĉiam agrablaj informoj, kiu ĉiumomente nin bombardas. Tio estas la realaĵo, sed se ni ensorbas la plej altan inklinon servadi, kaj tia termino donas al ni statuson de estuloj utilaj al la komunumo, tiam ni ekperceptas novajn, pli ĝustajn horizontojn. La gajnita lernaĵo montros al ni realajn bonaĵojn, laŭgrade kiel ni integriĝos en la sanktan agon etendi la manon al bezonantoj (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 10:8). Tia estas la sento, kiu movas multajn homojn, kiuj forskuas de si pesimismon kaj antaŭenpaŝas kun kredo kaj agado por ia pli bona socio. Antaŭaj generacioj iel agis simile, male kie ni estus hodiaŭ?

Pri kio parolas al ni Apokalipso?

La mondo baraktas kontraŭ senelira situacio, kion resumas nun la neignorebla tergloba varmiĝo. La ĵurnalo Folha de S.Paulo informas, cite al Deborah Zabarenko, el Reuters, ke granda entreprengrupo por petrolproduktado finance apogis neadon de la fenomeno pri forceja efiko, kaj ĝi substrekas: “Raporto de la unuiĝo de sciencistoj komparas la strategion de la entreprengrupo al tiu uzata de la entreprenoj, kiuj produktas tabakon”.

Kion diras al ni Apokalipso pri tio? Kion ĝi same antaŭdiris, antaŭ preskaŭ du jarmiloj, se oni analizas sen tabuoj kaj sen antaŭjuĝoj? Ĉu damaĝajn klimatŝanĝojn en la mondo, kiu sendistinge nin akceptas? Laŭ la teksto pri la sep plagoj, je la 16-a ĉapitro de la profetaĵo, tio estas klare montrita. La konsekvencoj de senrespondeca progreso jen staras antaŭ ĉies okuloj, kaj jam ne eblas kaŝi tion. Al registaroj koncernas regadi por la popoloj, antaŭ ol ili fariĝos nekontroleblaj, sub premo ekzemple de akvomanko, pri kiu oni diras, ke ĝi kaŭzos militojn.

Iom da ŝtatista talento kaj Ekumena Spiritualeco

Ankoraŭ el Apokalipso sen Timo, el la ĉapitro "Berlina muro kaj Spirita Mondo III", mi elprenis ĉi tiun pecon:

Divulgação

Pietro Ubaldi

Por havi sufiĉan aŭtoritatecon por doni edukadon, subtenadon kaj laboron al homamasoj kaj montri al ili novajn direktojn, atenta religiulo devas posedi iom de ŝtatisto, same kiel elstara ŝtatisto ne rajtas ignori Ekumenan Spiritualecon, tio estas, tiu Spiritualeco vere libera de ĉia fanatika sektismo. Sacerdoteco – ĉu religia, ideologia, politika, filozofia, arta, scienca, kaj tiel plu – signifas vastigi Fratecon kaj Solidarecon. Elstarigi homan dignon. Por tia sincera sento, regas granda nobleco: servadi, kio, laŭ la itala filozofo kaj sociologo Pietro Ubaldi (1886-1972), je lia verko La Granda Sintezo, estas la plej alta kvalito de popolregado: “Plej alta komando estas simple plej alta obeado”.

Sic transit...

Reprodução BV

Gerard Groote

Reprodução BV

Tomas de Kempis

Ĉio alia estas pasema, kiel pensis en la 14-a jarcento Gerard Groote (1340-1384) kaj Tomas de Kempis (1379-1471); ĉi tiu lasta estis modesta sacerdoto, al kiu oni dum longa tempo atribuis ekskluzivan aŭtorecon de unu el la plej gravaj verkoj de religia kaj socia historio en la mondo: Imitado de Kristo. Sur ĝiaj paĝoj troviĝas ĉi tiu admono, kiu trairis epokojn:

"O quam cito transit gloria mundi!": Ho kiel rapide forpasas gloro ĉi-monde!

Reprodução BV

Ernest Renan

Pravis la saĝa Ernest Renan (1823-1892): Kio faras patrujon, tio estas Solidareco.

Kaj sekve, same oni diru pri la Terglobo, kiun ni devas savi el ruiniĝo pro malprudenta progreso, kiun administras friponaĵoj de tiuj homoj, kies plej granda talento estas mensogado al homamasoj, eĉ malsanigante kaj mortigante ilin. Tamen, ĉiam ekzistas solvo, kiam la Homoj klopodas por tio.

* * *

Karitato: plej alta Ideologio inter ideologioj

En mia ĵuslanĉita verko Urĝas reeduki!*, mi antaŭmetis kiel pecojn iujn cerbumaĵojn, kiu sidas sur la verko Civitaneco de la Spirito. Alineo 41, kiun mi aldonis al la novaj eldonoj ĉe lanĉo en la 21-a Internacia Bienalo de Libro en San-Paŭlo, kongruas kun tio, kion mi pritraktas en ĉi tiu eseo:

Urĝas reeduki! (2010)

Amo, Harmonio, Solidareco, spirito de Justeco, kune kun Bonkoreco, neniam venĝo; Libereco, kun respekto al ceteraj Homoj; Veremo sen fanatikeco socia, politika, filozofia, religia aŭ scienca; helpado al suferantoj je korpo aŭ je animo; Politiko kaj Ekonomiko, ligitaj al virtoj de Honesteco kaj Grandanimeco; Instruado, Edukado, Reedukado, laŭ Ekumena Frateco; sekve, kio en paco aŭ en milito plifortigas la homon, sur la Tero kaj en la Nevidebla Mondo, kiu ne estas ia abstraktaĵo, ĉio tio formas la finan koncepton pri ideologio por la Spirita Civitano: Karitato, tio estas, la morala aero, kiun ni, kiel estuloj efektive civilizitaj, devas spiri.

________________________________________
* Urĝas reeduki! Laŭ informo de Librovendejo Saraiva, li estis la brazila aŭtoro, kies libroj plej multenombre vendiĝis en ĝia stando ĉe la 21-a Internacia Bienalo de Libro en San-Paŭlo, okazinta en Aŭgusto 2010. 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.