Ekumenismo, kiu venkas malamon kaj disputojn

Fonto: Intervjuo donita de Paiva Netto al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri lia verko “Meditadoj el la Animo”, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en la jaro 2008. | Aktualigita en Marto 2018.

"Meditadoj el la Animo", lanĉita en Portugalujo

En la intervjuo, kiun mi donis al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri mia verko Meditadoj el la Animo, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en la jaro 2008, mi asertis:

Divulgação

José Saramago

Eduki kun Ekumena Frateco estas servo, kiu postulas idealon, tempon kaj konstantan decidon. Kiel klarigis la Nobel-premiito pri Literaturo, en 1998, José Saramago (1922-2010), okaze de vizito al Brazilo, “ni ne ŝanĝos la vivon... se ni ne ŝanĝos nian vivon”.

Divulgação

Malcolm X

En la verko Civitaneco de la Spirito (2001), mi citis diraĵon de Malcom X (1925-1965), unu el la grandaj usonaj negro-gvidantoj, kiu estas tre oportuna en ĉi tiu fragmento de la intervjuo. Kiam li transpasis la barojn dum sia komence perforta, kaj dum la tuta tempo suferplena vivo, li deklaris: La solaj homoj, kiuj efektive ŝanĝis la Historion estis tiuj, kiuj ŝanĝis la pensmanieron de homoj pri si mem”.

Arquivo BV

Martin Luther King Jr.

Lian ekzemplon ĉi tie konfirmas liaj agoj. Li mem, vojaĝinte al Mekko, rimarkis, ke eblas kunvivi kun malsamdevenaj homoj, male ol tio, kion li antaŭe pensis. Reveninte al Usono, li komencis, por miro de multaj personoj, paroli ne nur al la afrikdevenaj, sed al diversaj etnoj, same kiel la rimarkinda usona pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), karisma gvidanto, jam antaŭe estis kompreninta kaj praktikinta.

Reprodução BV

Konfuceo

Krome, ankoraŭ pri potenco de la sociaj interrilatoj inter religioj, politikaj partioj, komunumoj, landoj, mi plu skribis en la verko Civitaneco de la Spirito, por klarigi gravan punkton: potencon oni plenumas per modera kaj senmanka karaktero. Perfekta leĝo estas tiu, kiu enhavas Amon kaj Justecon. Ĉi tio estas bonfara energio, kio ne signifas toleremon kun senpuneco, kiu rezultigas ĥaoson. Konfuceo (551-479 a.K.) diris, kaj mi emas ripeti: “Oni pagas Bonkorecon per Bonkoreco, kaj malbonon per Justeco”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.