La kvar pilieroj de Ekumenismo

Senlima Ekumenismo kaj Totala Ekumenismo

Arquivo BV

Alziro Zarur

Senlima Ekumenismo pledas por perfekta interrilato inter ĉiuj estuloj sur la Tero. Totala Ekumenismo defendas fratan aliancon de la Homaro sur la Tero kun la Supera Spirita Mondo kaj kun ia ajn civilizacio, kiu eventuale ekzistas en la Spaco. Kial ne?! Ĉu la tuta Universo jen estas antaŭ ni nur por ke ni daŭre (escepte de astronomoj kaj poetoj) senutile admiru ĝin?! Kaj eĉ tiel, se ni memoras levi la okulojn al ĝi... Estus troa pretendo nia akcepti la neeblecon de aliaj formoj de vivo en la Kosmo. Alia afero: ne ĉio (kaj ne ĉiuj), kio ekzistas tie for devas nepre simili nin. “Senlima Ekumenismo” kaj “Totala Ekumenismo” estas esprimoj kreitaj de Alziro Zarur.

Kiam la Homo komprenos tion, tiam li estos pli kapabla travivi la aliajn du etapojn: Ekumenismo de la Koroj kaj Dia Ekumenismo.

João Periotto

Ekumenismo de la Koroj kaj Dia Ekumenismo*

Shutterstock

Ekumenismo de la Koroj estas tiu, kiu konvinkas nin, ke ne indas forperdi tempon pro sterilaj malamo kaj disputoj, sed proponi la manon al falintoj, ĉar ĝi kunsentas doloron; donas sian ĉemizon al nudulo; kontribuas per kuraca balzamo por malsanulo; protektas orfojn kaj vidvinojn; scias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco fariĝos pli kaj pli esenca por la progresado de popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malfermita al Paco, por plifortigi unu nacion (ne por ke ĝi superregu la ceterajn).(...) Kaj Dia Ekumenismo estas la socispirita kontakto inter la kreito kaj la Kreanto. (...) Sekve, mi parolas pri universaligo de la Homo, kiu integriĝas en sian diecan devenon, kaj fariĝas Vertikala Homo, tio estas, Spirita Homo, aŭ eĉ pli: Homo-Spirito. Tio estas la fino de la superregado de materio, pro la nura kaj simpla kompreno, ke ĝi ne ekzistas (ĉar atomo mem havas malplenaĵojn). Pro tio mi jam asertis antaŭe, ke materio estas ankaŭ Spirito.

Vivian R. Ferreira

_____________________________________________________________
Ekumenismo de la Koroj kaj Dia Ekumenismo* – Kreaĵoj de Paiva Netto

Peco eltirita de la libro Meditadoj de la Animo, verkita de Paiva Netto

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.