Profetaĵo estas Historio laŭ la Voĉo de Dio

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Ni ĉiuj estas Profetoj”, de la jaro 1991. | Aktualigita en Julio 2018.

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, mi ŝatus kundividi kun vi ĉiuj, aparte en tempo de gravaj konfliktoj en la mondo, paĝon el mia verko Ni ĉiuj estas Profetoj (1991), kiu estas parto de la serio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”, kie mi skribis:

Tra jarcentoj, multaj homoj klopodis ridindigi la Sanktan Biblion, kaj ili rezultis malbone. Ĉar ĝi enhavas substancon, kiu senmortigas ĝin: la Dian Spiriton, kiu estas unikaĵo en ĝia profeta parto.                                                                                                                                                              

La Apokalipso, kiu estas de Jesuo, estas la krono de la Sankta Biblio. Pro ĝia graveco, multaj homoj klopodis teni ĝin for de la homamasoj, ĉar popolo spirite senscia estas pli facile regebla.

Tela: Cristóbal García Salmerón (1603-1666)

Johano, la Evangeliisto

La Apokalipso malkaŝas eksterordinarajn sekretojn, vualitajn per rimarkinda kaj defioplena simbolaro. Ĝi metos antaŭ nin la scion pri ĉiuj okultaj aferoj, se oni analizas ĝin laŭ la vidpunkto de la Frata Amo, neniam per malamo. “Dio estas Amo”, jen tion ni lernis de Johano, la Evangeliisto, laŭ lia Unua Epistolo, 4:8 kaj 16. Temas pri libro, kies mesaĝo estas do pri Diaj Amo kaj Justeco, ĉar ĝi anoncas La Gloran Revenon de la Kristo, laŭ tio, kion oni legas en la versiklo 7 de la unua ĉapitro: “Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj Lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la Tero ploros pro Li. Jes! Vere. Amen!”

Multaj homoj ankoraŭ pensas, ke la Apokalipso estas ia nedeĉifrebla mistero, kaj tamen en la greka lingvo ĝi signifas Revelacion, ĝi komenciĝas precize per klarigo pri tio, kion ĝi celas, ĉar ĝi komence tekstas: Revelacio de Jesuo, la Kristo, kiun Dio donis al Li, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia Anĝelo al Sia servisto Johano, kiu atestis la Vorton de Dio kaj la Ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis” (Apokalipso, 1:1 kaj 2).

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)
Reprodução BV

Albert Einstein

Ĉar — ni ripetas — Apokalipso en la greka lingvo signifas Revelacion, do kie estas la mistero? Kial timi? Male: ĉar ĝi estas por ni Revelacio de Dio, ĝi estas Lumo! Sendube: por liberigi nin for de mallumo, de ombroj, de ĉiaj timoj. Ne senkiale Jesuo, ĝia Kunaŭtoro, asertis: “Mi estas la Lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la Eterna Vivo” (Evangelio laŭ Johano, 8:12).

Jes! Li estas tia Lumo, kiu ne estigas ombrojn. Albert Einstein (1879-1955), siavice difinis: “La regnoj de mistero promesas plej belajn spertojn”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.