Har-Magedon ĉe la manĝtablo

Ni lernu respekti la Vivon, male la diino morto multobligos sian laboron. Ĉi tion mi reasertis en la jaro 1991, en Montaro Pilar, en Vila Nova de Gaia, Portugalujo, kiam mi registris la Programon Bona Volo por Reto Bandeirantes de Televido, el Brazilo.

Multaj homoj supozas, ke Har-Magedon (Apokalipso,16:16) aludas nur al la ebleco pri milito atomnuklea, ĥemia, bakteriologia, kibernetika. Sed malrespektemo al la homo, kiu eĉ ne povas sin defendi en la patrina utero, estas ia Har-Magedon. Organizita krimado estas ia Har-Magedon. Materia kaj spirita analfabeteco estas ia Har-Magedon. Deinterna detruo de la familio estas ia Har-Magedon. Teknologia progreso sen spirito de socia solidareco estas ia Har-Magedon. Religia fanatikeco estas ia Har-Magedon. Senlima materiismo estas ia Har-Magedon. Malsato estas ia Har-Magedon. Har-Magedon sidas ĉe nia manĝtablo: vegetaĵoj estas plenaj je pesticidoj, viandoj plenplenaj je antibiotikoj kaj hormonoj. Har-Magedon respeguliĝas sur la akvoj malpuraj de oceanoj, lagoj, riveroj kaj eĉ akvofontoj. Rifuĝintoj el la senakvaj regionoj suferas Har-Magedon-on. Se oni iras el la hejmo en la stratojn por labori, por studi aŭ por amuziĝi ne estante certa, ke oni revenos hejmen trankvile, fronte al perfortado kaj al malsekureco nuntempe ĉiea, jen tio estas nenio alia ol Har-Magedon. Manko de Amo en la koroj estas ia Har-Magedon. Homoj atendadas Har-Magedon-on, kaj tamen ĝi jam ĉeestas...

Jasmin Schreiber-Unsplash

Kontaĝitaj nutraĵoj

Cetere, mi ricevis de legantino Lucí Andréa, fakulo pri Eksterlanda Komerco, atentigon el Monda Organizo pri Sano (MOS), kies enhavo kongruas kun tio, kion ni esprimas per ĉi tiu artikolo. El ĝi mi eltiris ĉi tiujn signifoplenajn pecojn: "Kontaĝitaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj ligiĝas al la morto de ĉirkaŭ po 2 milionoj da homoj ĉiujare — inkluzive de multaj infanoj. Nutraĵoj enhavantaj damaĝajn bakteriojn, virusojn, parazitojn aŭ ĥemiajn substancojn respondecas pri pli ol 200 malsanoj, kiuj varias de lakso ĝis kancero. Konstante aperas novaj minacoj al nutraĵosekureco. Ŝanĝoj en la produktado de nutraĵoj, distribuado kaj konsumado; ŝanĝoj en la medio; novaj kaj ekaperantaj patogenaĵoj; rezistaj mikroboj — ĉiuj tiuj faktoroj konsistigas grandegajn defiojn al naciaj sistemoj de nutraĵosekureco. Sinsekvaj pligrandigoj en turismo kaj en eksterlanda komercado pligravigas la probablecon, ke kontaĝo internacie disvastiĝos."

shutterstock

Respekti la Vivon

Divulgação

Henry Ford

Tamen, ĉiuj problemoj havas sian solvon, kiam la homoj efektive pretas solvi ilin. Tio koncernas respekton pri la dia privilegio de la vivo. Pro tio, ĉi tie perfekte taŭgas ĉi tiu penso de Henry Ford (1863-1947), kiu iam difinis Bonan Volon kiel la plej grandan forton en la Vivo: "Tempo de prospero ne naskiĝas hazarde. Ĝi aperas kiel rezulto de multe da klopodado kaj obstino."

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.