Bona amikeco ― Konstanta Standardo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo, la Dia Profeto”. | Aktualigita en Julio 2019.

Je la 20-a de Julio, kiam oni festas la Internacian Tagon de Amikeco, indas elstarigi personon, kiu de frua junaĝo havis sian koron kaptita de la Doktrino de la Nova Ordono de Jesuo, kiu staras en Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35 ― “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj”. Mi aludas al Johano la Evangeliisto, la skrib-mediumo de la Libro de Revelacioj, la Apokalipso de Jesuo, per li transskribita dum lia ekzilo en la insulo Patmos, kiam li estis jam naŭdekjara.

Tela: Eugene Burnand (1850–1921)

“Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la Vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo” (Apokalipso de Jesuo, 1:9).

La ekzemplo de bona amikeco de Johano, esprimita en lia firmega fideleco al Jesuo — “(...) en la aflikto” —, devas esti nia konstanta standardo. Nur tiel ni ne estos makulitaj, kiel la partoprenantoj en la Eklezio en Efezo, pro la maldigniga perdo de la Unua Karitato. Ĝi estas krome modelo de bona amikeco evangelia kaj apokalipsa, kiu devenis de la Profeto de Patmos, kiu instruas al ni — “en la regno kaj pacienco de Jesuo” — ke ni neniam malvigliĝu.

Tela: Pedro de Orrente (1580-1645)

Eĉ se la ŝtormoj de la homa vivo klopodas sufoki la pilgrimanton en lia vojirado, tamen li plu iradas firmdecide en sia paŝado.

Ne sufiĉas ellabori rimarkindajn planojn kaj poste neniam atingi la celitan punkton, ĉar oni neglektis revolucian koncepton kies nomo estas Unua Karitato. Cetere, tio estas danĝero, kiu trafis la partoprenantojn en la Eklezio en Efezo, malgraŭ iliaj bonaj kvalitoj (Apokalipso, 2:4,5 kaj 7):

4 Sed Mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian Unuan Karitaton
5 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie Mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos
7 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj de la Sinjoro. Al la venkanto Mi donos manĝi el la Arbo de Vivo Eterna, kiu estas en la Paradizo de Dio.”

Ne indas, ke ni pereu antaŭ la venko, pro hezitoj, post kiam ni trairis per forta strebado maltrankvilajn oceanojn. Urĝas, ke ni firme tenu nian fidon je la Savanto, Jesuo, kiu neniel mensogis, nek malfortiĝis. Jen kiel ofte ekkriis Frato Alziro Zarur (1914-1979): “En kia ajn cirkonstanco, tuj pensu pri Jesuo!

En la Evangelio laŭ Luko, 18:8, la Plejalta Paŝtisto demandas nin: “Kiam venos la Filo de Dio, ĉu Li trovos Fidon sur la Tero?

Plene motivitaj, per unu sola voĉo, ni povos respondi al Li: “Jes, Dia Sinjoro, Vi trovos Fidon sur la Tero, ĉar ni scipovos, per sekvado de Via Suverena Volo, obstini ĝis la fino.

Temas pri grandega defio en la nuna momento de la homaro, ĉar la Tempo alvenis. Tamen, kiam ni estas unuiĝintaj kun Dio, tiam malfacilaĵoj nur kreskigas nin.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.