Naturmedio kaj Apokalipso

Fonto: “A Tribuna Regional”, de Santo Ângelo/RS, eldono de la 18-a kaj 19-a de Septembro 2010, sabato kaj dimanĉo. | Aktualigita en Aŭgusto 2023.

La 16-a de Septembro estas la Internacia Tago por Konservado de la Ozontavolo, de kiu ni dependas por ne morti rostitaj. Sen ĝi ni restus tute vundeblaj de ultraviolaj radioj elsendataj de la Suno. Ĉi tiun atentigon oni povas trovi en la Apokalipso de Jesuo, en “La Kvara Plago”, 16:8 kaj 9: “La Kvara Anĝelo elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron”. Mi revenos al tiu temo.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Je la 21-a de Septembro oni festas en Brazilo la Tagon de Arbo. Ĉar estas oportune, mi elstarigas la iniciaton, kun tutmonda amplekso, de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Naturmedio. En la retejo de United Nations Environment Programme (www.unep.org), ni trovas detalojn pri tiu defioplena entrepreno: “Homoj, komunumoj, entreprenoj, industrioj, organizoj en la civila socio kaj registaroj estas stimulataj al kompromiso de interreta partopreno. Tiu kampanjo kuraĝigas, ke oni plantu indiĝenajn arbojn kaj arbojn, kiuj estas propraj al loka medio. Ĝis la fino de la jaro 2009, pli ol 7,7 miliardoj da arboj jam estis plantitaj en la agado de tiu kampanjo — super la celo de 7 miliardoj da arboj —, fare de partoprenantoj en 170 landoj. (...) Tiuj arboj plenumas esence gravan rolon kiel fundamenta elemento de biodiverseco, kiu konsistigas la bazon de la vivoretoj kaj de la sistemoj, kiuj garantias al ni sanon, valoraĵojn, nutraĵojn, fuelon kaj aliajn servojn en la ekologia sistemo, de kiuj dependas nia vivo. Ili helpas liveradon de pura aero, trinkebla akvo, fekundaj grundoj kaj stabila klimato. La miliardoj da plantitaj arboj fare de la kolektiva klopodo de la partoprenantoj en tiu kampanjo, signifoplene kontribuos al biodiverseco en la tuta mondo.

shutterstock

Brazilo, ofte turmentata de sekeco kaj bruloj, havas multon restarigendan el sia flaŭro, kiun bruloj detruis, kaj granda parto el tio bedaŭrinde kaŭzis la homo mem.

Kaj ni ne fermu niajn orelojn al la brazila Cerrado*, kiu plu petas helpon. Ĝia estingiĝo alportus severajn konsekvencojn al ĉiuj.

Konservi la Naturon

De jardekoj, Legio de Bona Volo plenumas plurajn edukajn kampanjojn por konservado de la Naturo. Per Superreto Bona Volo de Komunikado (TV, radio, publikaĵoj kaj interreto) ni ofte diskonigas materialon pri tiu temo. Per intervjuoj kaj raportoj, ni emfazas la agadojn, kiuj celas malpliigi la influon de homaj agoj en la naturmedio, kaj krome ni stimulas al plantado de arboj.

Fido, Espero kaj Eterna Vivo

Arte: Michelangelo (1475-1564).

Profeto Jeremia

Malgraŭ la bonfaroj al la vivkvalito de vivantaj estuloj en nia kolektiva loĝejo, la arbo, dum jarmiloj, estis konsiderata kiel simbolo de fido, espero kaj potenco. Resume: Vivo kaj Spiriteco. En la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, Profeto Jeremia (17:7 ĝis 10) antaŭdiris: “Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj”.

Tamen, en la Nova Sankta Skribo, la Evangeliisto Johano registris en la 15-a ĉapitro, 5-a versiklo, ĉi tiun bazan instruon de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: “Mi estas la Vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj Mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen Mi vi nenion povas fari”.

La libro, kiu fermas la Biblion, la Apokalipso de Jesuo, en sia Sepa Feliĉo, 22:14, anoncis: “Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn en la sango de la Ŝafido de Dio, por ke ili havu rajton sur la Arbo de Eterna Vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Tiuj estas nur kelkaj el multaj tekstofragmentoj, en kiuj la vorto “arbo” estas menciata en bibliaj tekstoj, kio invitas nin pripensi la respekton kaj admiron, kiun ni ŝuldas al tiu vivanta estaĵo, cetere esence grava por la postvivado de ni ĉiuj.

_______________________________
* N.t.:
 Cerrado — Grava biomo en la centro kaj nordoriento de Brazilo.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.