Civitaneco de la Spirito — profeta vizio de Jesuo, pere de Johano

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019.

Kiel mi skribis en la verko Jesuo, la Dia Profeto (2011), la Saĝulo de Jarmiloj proponis al ĉiuj homoj senprokrastan eniron en novan fazon, en kiu travivado de legitima Paco estos la natura vivo por la Civitano de la Spirito:

Kio estas mallumo, krom obskurismo? Temas pri la plej malbona nescio. De ĝi oni povas nur atendi perforton kaj ĉiaspecan doloron. Ĝi esence rezultas de manko de fundamenta scio, kiu devenas de prilumita Spirito, ĉar civitaneco, efektive, komenciĝas en la Nevidebla Mondo. Tamen, kiam la regantoj de nacioj tion komprenos? Regado sur la Tero komenciĝas en la Ĉielo — iam, estontece, la homo lernos tiun instruon, por sia propra bono. Ignori la senfinan Veron estas suferi la rezultojn de senrega penso*.

Atentu pri la majesta profeta vizio de la Kristo, laŭ Lia Apokalipso, 1:4 ĝis 6:

Mesaĝoj al la Sep Eklezioj en Azio

 “4 Johano al la Sep Eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la Sep Spiritoj antaŭ Lia trono;

5 kaj de Jesuo Kristo, la Fidela Atestanto, la Unuenaskita el la mortintoj, kaj la Reganto de la reĝoj de la Tero. Al Tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per Sia sango,

6 kaj faris nin regno, pastroj al Lia Dio kaj Patro; al Li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen!”

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Ĉar Li tre amis nin, laŭ tio, kio estas skribita en la kvina versiklo, Li sin oferis por ni. Kaj per Sia sango, tio estas, per la unikaj ekzemploj pri obstinado je Dio, la Sinjoro de Paco heredigis al ni transformajn instruojn kaj liberigis nin de niaj pekoj, kiuj nenio alia estas krom nekono pri la Diaj Leĝoj. Li venigis sur la Teron la luman banon de Plejaltaj Instruoj, Kosmaj, deveno de la Civitaneco de la Spirito. Al ĉiuj homoj, kiuj klopodas sensoifigi sin ĉe la Neelĉerpebla Fonto starigita por ĉiuj, fare de la Sublima Provizanto, Li rajtigas aliron al la Spirita Civitaneco.

Tamen, nur laŭgrade kiel ni liberigas nin de nescio pri la Eternaj Normoj, ni konsistigas regnon (do, Spiritan Aŭtoritatecon) kaj sacerdotojn (tio estas, religian virton) al “Lia Dio kaj Patro”. Sekve, ne por ia efemera potenco, ia forpasema religio, ia civitaneco, kiu malvaloriĝos laŭ la pasado de jarcentoj.

Tela: Pompeo Batoni (1708–1787)

Johano

Johano kaj la Spiritoj de Dio krome ekkriis en la versiklo 6: “al Li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen!”

Kaj jen ni alvenis al la sepa versiklo de la unua ĉapitro de la Apokalipso de la Kristo. Ĝi estas eksterordinara! Ĝi konsolas niajn Animojn, ĉar ĝi anoncas la Triumfan Revenon de nia vera, plej estiminda Amiko Jesuo: “Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj Lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la Tero ploros pro Li. Vere. Amen!” (Apokalipso, 1:7).

Danke al Dio! Temas pri la definitiva solidigo de la Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, la plena Spirita Civitaneco.

Antaŭ tio, ni ĉiuj, Civitanoj de la Spirito, konsciantaj pri nia rolo en la Universoj, ekkrias: Jen venu, Sinjoro Jesuo!

_____________________________
* Senrega penso
— Penso sen ia etika disciplino, kies bona senco protektus la homon kontraŭ sennombraj misfaroj, kiuj damaĝus lian spiritan kaj materian sanon. Pliaj klarigoj en la dua volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito (1990) kaj en la verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo” (2018).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.