Patroj de Bonaj Agoj

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, de la urbo Santo Ângelo (Brazilo), eldono de la 7-a kaj 8-a de Aŭgusto 2010. | Aktualigita en Julio 2020.

Tago de Patroj! Nia penso altiĝas unue al la Patro de ĉiuj, la Ĉiela, kiu kreis niajn patrojn kaj same faris nin patroj. Iuj homoj demandas: “Kiel statas viroj, kiuj ne havas filojn?”

Shutterstock

Mi jam klarigis, ke patro estas ankaŭ tiu, kiu kreas Bonajn Agojn — kvazaŭ idojn —, tiu, kiu starigas nepre necesajn konstruaĵojn spiritajn kaj sociajn — kvazaŭ siajn filojn. Grandaj homoj ne estis generantoj en la laŭlitera senco de tiu vorto, sed ili alportis al la Tero filojn en formo de libroj, sciencaj eltrovoj kaj malkovroj filozofiaj, moralaj, politikaj, religiaj. Ĉi tiuj estas admirindaj posteuloj, kiuj bonfaras al homamasoj, generacio post generacio.

Vivian R. Ferreira

Al patroj de idoj spiritaj, karnaj, adoptitaj, moralaj, sociaj, jen ni sendas la fratan rekonon de Legio de Bona Volo (LBV), de ĝiaj Centroj Komunumaj, Edukaj, Kulturaj, Artaj, Sportaj; de ĉiuj agadoj, kiujn ni subtenas per la forto de Realiganta Fido, ĉar Fido, laŭ tio, kion Jesuo instruis, formovas montojn. Li antaŭenpuŝas nin: “Se vi havas Fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi” (Evangelio laŭ Mateo, 17:20).

Kaj krome diris la Dia Estro: “Ĉio estas ebla por kredanto” (Evangelio laŭ Marko, 9:23).

Al multaj la Plejalta Miraklisto invitas: “Leviĝu kaj piediru!” (Evangelio laŭ Luko, 5:23).

Kaj ili piediris. Al multaj homoj Li ordonis: “Vidu!” Kaj ili vidis. La Kristo resanigis denaskajn blindulojn (Evangelio laŭ Johano, 9:1 ĝis 12). Ĉar ĉiu homo ricevas, kiel Li mem admonas: “al ĉiuj laŭ liaj faroj” (Evangelio laŭ Mateo, 16:27; kaj Apokalipso, 20:13).

Tela: James Tissot (1836-1902)
Arquivo BV

Andreo Ludoviko

Estuloj de Bona Volo, en Brazilo, en la mondo, en la Spirita Sfero ankoraŭ nevidebla al niaj limigitaj, korpaj sentumoj, ni antaŭeniru al la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro! Kiel diris Frato Andreo Ludoviko, Spirito: “LBV estas nia nuna karavano. Ni ne iluziiĝu: Jesuo iras en la fronto de nia Movado”.

Preĝo dediĉita al patroj

Ni levu nian penson al Dio, al la Ĉiela Patro. Ni petu de Li protekton al surteraj patroj. Okaze de doloro, de suferoj, de milito, la unua elvoko ĉie aŭdata flanke de suferantoj estas la nomo de tiuj, kiuj ilin generis kaj/aŭ vartis. Nun, ni preĝu la Ekumenan Preĝon de Jesuo, la Preĝon de la Sinjoro de ĉi tiu mondo, kiu troviĝas en Lia Evangelio laŭ Mateo, 6:9 ĝis 13.

Tela: James Tissot (1836-1902)

“Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo, sanktigita estu Via nomo. Venu al ni Via Regno. Plenumiĝu Via Volo, tiel sur la Tero kiel ankaŭ en la Ĉielo. Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Ne lasu nin fali en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno, kaj la Povo, kaj la Gloro, por ĉiam. Amen!”

La signifo de vera libereco

“Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.”

Se tia estus la konstanta petego de la mondo, tiam multo transformiĝus. Ĉar komence ni petus de la Kreanto la spiritan panon, forton al nia menso, signifon de vera libereco, sendependecon en juĝado, kiu nur povas alveni per inspiro ĉiela. Se la korpo bezonas materian nutraĵon, la Spirito bezonas la panon de libereco.

Sed kio estas libereco? Ĉu liberaj manoj por misagado kontraŭ la proksimulo? Ĉu por misfamigi, kalumnii komunumon, familion? Ne! Tio estus establita malbono. Libereco devas esti prilumata de amanta koro, kun respekto al Justeco kiu devenas de Dio. Jen kio estas morala, justa! Tamen, por ke tia koncepto povu efektive validi, kaj starigi landon, ni devas serĉi komprenon pri tio, kio vere estas la Dia Leĝo.

Estas urĝe, ke ni konsciu, ke Frata Amo estas ankaŭ Justeco, sed ne konsento kun misfaroj. Iu povu demandi: “Sed kio estas ĝusta, kaj kio estas malĝusta?”

Kio kaŭzas perdojn kaj doloron, tio certe ne estas ĝusta. La malekvilibro de la homaro ofte devenas de tio.

Jesuo kiel modelo

Vivu la Tago de Patroj, la Tago de Patrinoj, de Geavoj! Vivu Jesuo! Al infanoj kaj al gejunuloj en Brazilo kaj en eksterlando, jen nia saluto! La verda herbo (la junularo), priskribita per la studo sen tabuoj en la Apokalipso, ne estu detruita. Male, ne daŭros vivo sur la Tero.

Unua Trumpeto

(Apokalipso, 8:7)

“Kaj la unua anĝelo trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis (la infanaro kaj la junularo).”

Kaj kiam ni aludas al tio, ke oni ne detruu la junularon, ni ne pensas nur pri la strikta senco de morto de fizika korpo, ĉar se la konscienco fiaskos, ankaŭ ni mortos. Ekzistas inteligento kaj konscienco. La dua kondukas nin al saĝeco, kiam ĝi estas prilumita, se ni tion deziras, de la Dia Bonkoreco.

La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam en la koro de ĉiuj viroj kaj virinoj, ĉu ili kredas pri la Supera Spiritualeco, ĉu ili estas ateistoj aŭ ateistinoj! Gravas ja esti honesta, digna. Jen la sekreto: Jesuo kiel modelo! Li kompatu nin, kaj Lia Grandanimeco konduku niajn destinojn!

Arquivo BV

La familio Paiva en familia albumo: S-ino Idalina, S-ro Bruno kaj Lícia. 

Mi finas per emocioplena esprimo de mia sincera danko al mia karmemora patro Bruno Simões de Paiva (1911-2000). Li estis unu el la ĉefaj respondeculoj pri mia kultura formiĝo, eĉ se modesta. Li konstante donacis al mi librojn, li estis zorgoplena pri la edukado de sia filo, kiel ankaŭ de mia fratino Lícia Margarida (1942-2010). Kie ajn vi staras, Sinjoro Bruno, apud Sinjorino Idalina (1913-1994), akceptu kison sur la koron!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.