Amo estas ia Preĝo

Reprodução BV

Chico Xavier

Reprodução BV

Tomaso el Kempis

Preĝo ne estas rifuĝejo por malkuraĝuloj kaj nenifarantoj. Ĝi levas nin, laboro nin realigas. La Papo preĝas, Dalai-Lamao meditas, Chico Xavier (1910-2002) preĝis, rabenoj elkantas siajn petegojn, protestantoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Sanktan Koranon... Kio estas Preĝo, se ne Amo, kiu pretas por grandaj agoj? Kiam ateista frato meditas kaj praktikas agon, kiu bonfaras al la kolektivo, tiam li preĝas. En la verko Kronikoj kaj Intervjuoj (2000), mi skribis, ke preĝo kaj medito similas.  Preĝo ne estas simple ekstera ago. Ĝi estas la plej forta perilo, kiun la homa esenco, la Dia Kapitalo, posedas. La germana monaĥo Tomaso el Kempis (proks. 1380-1471) skribis en la verko Imitado de Kristo: “Sublima estas la arto paroli kun Dio”.

Vivian R. Ferreira

Por eviti la vomon de nacioj

En la nunaj tempoj de tutmondiĝo, kiam multaj landlimoj falas prefere sur la kapojn de plej malriĉaj loĝantoj, la popolo serĉas sekuran vojon por la vivo, kiun regas malkongruaj fortoj. Ne ĉiam la plej bona vojo estas la destino, kiun oni proponas al ili. Kaj la Historio ripetiĝas en la tuto de miskomprenoj, kiuj eble rezultigos senkontrolan  movadon de homamasoj. Ankaŭ nacioj vomas.

Tiam, ili serĉas mildigon por siaj doloroj per perforto aŭ en la Nevideblo. Tamen, ĉar multaj homoj alkutimiĝis al limigita kompreno pri la Spirita Potenco, ofte ili sendas sian preĝon al ia homforma dio, kiu ne respondas al ili, ĉar tiu eĉ ne ekzistas. Kaj tiam ili elreviĝas.

Arquivo BV

Karl Marx

Mi pensas, ke eĉ Karl Marx (1818-1883) eldirus preĝon, kiel potencan psikan rimedon por la plifortigo de la menso kaj faktoron por stabiliĝo fronte al personaj kaj familiaj suferoj, kiujn ni ĉiuj trapasas. Malgraŭ la konvinkiteco de kelkaj personoj, ankaŭ la kreinto de marksismo estis homo, siamaniere zorgema pri sociaj problemoj. Certe la polemika aŭtoro de La Kapitalo meditis pri siaj idealoj. Konscie aŭ ne, li iamaniere preĝis.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.