Senmaskigi la antiKriston

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018. | Aktualigita en Novembro 2019.

En la radi-serio “Unuecigita Evangelio de Jesuo” — kiun mi elsendis per Supera Reto Bona Volo de Radio, en la jardeko post 1990 —, mi defendis mian vidpunkton pri la vera vizaĝo de la antiKristo. En iu momento de la prelego, kiun mi faris vivelsende kaj improvize, mi substrekis:

Kio estas pli antiKrista ol malamo? Iuj homoj atendas nur ian monstron, sed necesas forigi el la kapo tiajn simbolaĵojn stereotipajn, kiuj kondukas personojn al atendado de io fantomeca, sed la problemo staras ĉi tie mem, en ĉi tiu dimensio, kaj ĝi de jardekoj okazadas. La Apokalipso mem aludas al pluraj antiKristoj. Sed la klarigo trovebla multloke pri ili estas tro limigita.

Stereotipoj ĝenerale tenas la homojn senatentaj, kaj tamen la agado de antiKristo estas la kolero, la seksperforto, la murdoj de virinoj, la pedofilio, la malico, la enhejma perforto, la korupto, la senpuneco kaj ĉio plia, kio malhonorigas la Spiriton, la homon, la civitanon, la familion, la komunumon, la socion, la patrujon, la mondon.

Jen la antiKristo estas ankaŭ iaspeca “nevidebla lupo” — la obsedanta spirito —, kiun oni urĝe devas forpuŝi el la homoj. Temas pri ia Babilono*1, t.e. la neŝatinda parto de ni ĉiuj.

Reprodução BV

Nostradamus

Nostradamus (1503-1566), per letero sendita al Henriko la 2-a (1519-1559), reĝo de Francujo, klarigis, ke: “Apostateco estos preskaŭ ĝenerala”.

Reprodução BV

Henriko la 2-a

La viziulo el Salon*2 faris, per tiuj malmultaj vortoj, priskribon pri la agado de la antiKristo.

Majstro Jesuo siavice priskribis la tempon, dum kiu ni vivas, deklarante: “Kaj pro la multobligo de maljusteco [en la mondo], la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 24:12 kaj 13).

____________________________
*1 Babilono — Apokalipso de Jesuo laŭ Johano, 14:8; 16:19; 17:5; 18:2; kaj 18:10.
*2 Salon — Franca urbo kie Nostradamus vivis.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.