Scienco, Historio kaj Spiriteco

La scienca revuo "Explore", eldonata en Amsterdamo, Nederlando, diskonigis gravan esploron de la Centro de Esploroj pri Spiriteco kaj Sano de la Federacia Universitato de Juiz de Fora/MG (NUPES-UFJF), en partnereco kun la Departemento de Psikiatrio de la Universitato de San-Paŭlo (USP).

Reprodução BV

Temas pri analizo pri dek tri leteroj mediume skribitaj de la mediumo Chico Xavier (1910-2002), atribuataj al Jair Presente, spirita aŭtoro, kiu forpasis en 1974. Ilian enhavon, sekve al la koncernaj kriterioj de analizado, oni konsideris aŭtentika.

Reprodução BV

Jair Presente

La studaĵon subskribis doktoroj Alexandre Caroli Rocha, Denise Paraná, Elizabeth Schmitt Freire, Francisco Lotufo Neto, sub la orientado de la psikiatro Alexander Moreira-Almeida, direktoro de NUPES-UFJF.

Divulgação

Alexander Moreira-Almeida

La retejo disponigas al interretanto resumon pri tiu interesa artikolo, prenita el la eldono de septembro-oktobro/2014.

 Alcione Giacomitti

Tiuj faktoj rememorigas min pri peco de intervjuo, kiun mi donis, en la jaro 2000, al ĵurnalisto Alcione Giacomitti, publikigita de li en la libro "La Pilieroj de Saĝeco en Nova Mondo":

En la jardeko post 1980, mi asertis: Scienco, prilumata per Amo, altigas la homon al konkerado de Vero. La filozofia pozicio prenita de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito fronte al la defioj de universala kono, obeas al prudento: la demando ne estas ĉu kredi, ĉu ne kredi, sed scii, ĉu certa fakto konsistigas aŭ ne absolutan veraĵon. Kaj memkompreneble koncernas Sciencon ĝusta pruvado. Cetere, mi kutimas diri, ke tio, kion Religio intuicie pensas, iam Scienco pruvos en laboratorio. (...) Konvencia scienco (ĉiam) bezonos reaktualiĝon por ensorbi tiujn multajn novajn datumojn kolektitajn de la tiel nomata alta scienco. Tamen, ĝi bezonos ankaŭ inkluzivi inter la novaĵojn la rekonon pri la Spirita Mondo, ne kiel rezulton de cerbaj ĥemiaĵoj, kiuj ekscitus la homan menson en regiono de iluzio, ĉar tia konkludo estas tro elementa. Ĝi devos fari tion kiel plurdimensian realaĵon, en kiu ekzistas kontinueco de la konscia kaj aktiva vivo de Estulo, en la kampoj ankoraŭ nevideblaj por la vidsentumo. (...)

Iam oni alvenos al tio.

Mary del Priore

Vivian R. Ferreira

Mary del Priore

Spiriteco, en siaj plej diversaj formoj de manifestiĝo, estas elstara en la brazila historio. Pli bone dirite, neniu lando en la mondo estas for de la atingo de tia influo. Mi konstante asertadas al vi, ke la spirito de religiemo, kio estas alia nomo, kiu same identigas spiritecon, naskiĝas kune kun la homo. Kaj ĝia elvolvado per praktikado de Bono estas ĝusta vojo.

Tiu temo, eĉ se iuj personoj ne emas doni al ĝi la justan fidon, estas ĉiam en la agendo de studemuloj, de esploristoj, de historiistoj, religiuloj kaj de avangardaj sciencistoj.

Antaŭ nelonge, la renoma brazila historiisto Mary del Priore lanĉis la libron "En la alia flanko", per kiu ŝi klopodis priskribi la manieron, kiel niaj antaŭuloj konsideris la mondon de Spiritoj. Laŭ la resumo de tiu verko, "ĝi estas pensinstiga raporto pri temo, kiu vekas la atenton de tiuj, kiuj kredas ĉion, kaj same de tiuj, kiuj kredas nenion, sed deziras super ĉio koni pli kaj pli la historion de nia lando".

Mian apartan dankon al la kompetenta aŭtoro pro la frata dediĉo, kiun ŝi sendis al mi: "Al la tre kara Paiva Netto, kun admiro kaj brakumo de Mary".

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.