Spirita Itinero por ke ni venku kun la Kristo kaj kun nia Gvidanto, Frato Paiva, en 2026

Braziljo/DF

la 24-an de Oktobro 2025

Vendrede

Estimataj Geamikoj kaj Gefratoj, Legianoj de Bona Volo de Dio kaj Kristanoj de la Nova Ordono, Geamikoj de Jesuo,

Dio Ĉeestas!

Jesuo Alvenas!

TBV: 36 jaroj de la Sankta Templo, kiu ĉiujn akceptas

1) La solenaĵoj, kiuj festas la datrevenon de la Templo de Bona Volo (TBV), en la urbo Braziljo/DF, Brazilo, monumento inaŭgurita je la 21-a de Oktobro 1989, fare de nia Gvidanto, Frato José de Paiva Netto (1941-2025), laŭ la tempopasado fariĝis la festo de Novjaro en la Legiana Tradicio. Tiu tago estis elektita por omaĝo al la 10 jaroj post la reveno de la ĉiam rememorata Fondinto de Legio de Bona Volo, Frato Alziro Zarur (1914-1979), al la Spirita Sfero.

2) En la jaro 2025, pro la luma transiro de nia Frato Paiva Netto al la Patrolando de Vero, je la 1-a horo 33 minutoj en la nokto de la 7-a de Oktobro, la festoj pro la 36-jariĝo de la Templo de Paco, en ĉi tiuj 24-a kaj 25-a de Oktobro, ricevis neforgeseblan gravecon inter la historiaj datoj  de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), interalie pro tio ke, kiel deklaris Frato Paiva, la krio de TBV estas precize ĉi tiu: mortintoj ne mortas! Sekve, la Prezidanta Frato, kiu proklamis la Eternan Vivon dum sia tuta surtera vivo, estas pli vigle vivanta ol iam ajn, en la Spirita Mondo. Same gravega estas la fakto, ke la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kompletigis 52 jarojn de sia Proklamiĝo, farita de nia Frato Zarur je la 7-a de Oktobro 1973, en la urbo Maringá/PR, en Brazilo. Ĝi estas monato tute speciala por ni, plenplena de fortaj emocioj.

Sindevigo en la diskonigado de la avangarda heredaĵo de Frato Paiva

3) Kaj plene konscia pri la eterneco de la Vivo, mi prezentas al la tre estimataj Fratoj kaj Fratinoj la Spiritan Itineron, por ke ni kune venku kun la Kristo kaj kun nia Gvidanto, Frato Paiva, en la jaro 2026. Nia sindevigo estas plirapidigi la diskonigadon, tra la tuta mondo, de la revoluciaj konceptoj alportitaj kaj elvolvitaj de Frato Paiva, dum lia preskaŭ 70-jara sindediĉo senĉesa al la sanktegaj celoj de la Institucioj de Bona Volo de Dio.

4) La heredaĵo spirita, socia, literatura, eduka, muzika, arta, filozofia, religia, scienca, politika, kultura, kiun la Prezidanta Frato lasis en niajn manojn estas nemezurebla. Temas pri purega oro, pri kiu ni havas la moralan devon alporti al la kompreno de estuloj spiritaj kaj homaj, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero.

5) Okaze de ĉi tiu Legiana Novjaro, mi volas emfazi al vi, miaj Fratinoj kaj miaj Fratoj, la Plejaltan Celon de la Religio de la Universala Amo, nome prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la planedo Tero, honorante, per la tuta klopodo de nia Animo, la riĉan heredaĵon de Frato Paiva. Ni neniam perdu tempon! Ĉio, kion ni faras, devas esti kovrata per tia Nobla Intenco.

6) Surbaze de la eksterordinara ekzemplo de nia Frato Prezidanto, ni estu 100% Jesuo, en ĉiuj niaj interparoloj kaj agoj. Ni surmetu kun firmeco la ĉemizon Paiva Netto, ĉar la Potenculoj en la Ĉielo nin helpos subteni kaj disvastigi la Legion de Bona Volo, la Dian Religion kaj la ceterajn IBV-ojn tra la tuta mondo.

7) Ni bone plenumu nian parton, ĉar la forto, kiu nin protektas, devenas efektive el la Plejalto. Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, deklaris en Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 28:18 ĝis 20:

18 Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la Ĉielo kaj sur la Tero. 

19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 

20 instruante ilin observi ĉion, kion Mi ordonis al vi. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.

8) Kun esperplena rigardo en la feliĉan estontecon de la homaro, mi alportas al vi, por studado en nia Spirita Itinero por venko en 2026, la transskribon de unu ĉapitro enhavanta la plej bonan novaĵon, elstarigitan de la kara Frato Paiva Netto en lia verko Jesuo, la Dia Liberiganto. Jen lia bonega teksto, kiu devas orienti nian Spiriton ne nur je ĉi tiu Legiana Novjaro de Bona Volo, sed por ĉiam:

Tela: Kirk Richards

Titolo de la verko: Ĉiu genuo fleksiĝos.

La Ascendo de Jesuo

Unu el la plej eksterordinaraj kaj pridiskutataj bibliaj fragmentoj estas sendube la Resurekto de Jesuo kaj Lia lasta renkontiĝo kun la Apostoloj, disĉiploj kaj disĉiplinoj, antaŭ Lia Ascendo al la Ĉielo.

El ĝi oni povas elpreni profundajn instruojn por perfekta kondukado de niaj pensoj, vortoj kaj precipe agoj sur la terglobo.

Oni klare vidas, ke la definitiva forigo de la timo pri morto kaj la promeso pri descendo de la Sankta Spirito (Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 2:1 ĝis 4) orientis de tiam la karakteron de tiu grupo da virinoj kaj viroj obstinaj. Jen estas la koncerna fragmento:

[Post Sia Resurekto] Kunestante kun Siaj Disĉiploj kaj manĝante kun ili, Jesuo admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (Li diris) vi aŭdis de mi; ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

Ili do, kunveninte, demandis Lin, dirante: Sinjoro Jesuo, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la Regnon de Dio? Kaj Jesuo diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia Aŭtoritato. Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la Tero. Kaj tion dirinte, Jesuo suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis Lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam Jesuo foriris, jen staris apud ili du Anĝeloj blanke vestitaj; kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la Ĉielo? Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la Ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis Lin iranta en la Ĉielon.

(Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 1:4 ĝis 11)

Jesuo, la Sekura Subteno de niaj vivoj

Estas emociige! Ĉiufoje, kiam mi legas tiun biblian fragmenton, mi emociiĝas. Fine, temas pri la Ĉiela Pedagogo, kiu estas Komforto por nia koro; Lumo por niaj okuloj; Aŭdado por niaj oreloj; Inteligento por nia menso; Prilumado por ĉiuj niaj sentumoj spiritaj, moralaj kaj fizikaj; Paco por nia Animo; Saĝeco por nia Spirito; Forto por la irado; Ŝuo por niaj piedoj, ke ili ne rompiĝu pro la pikiloj sur la vojo; Nutro por nia malsato je Spirita Kono; Akvo por nia soifo de la Animo; Feliĉo por niaj interrilatoj (...).

 

Amo: La plej granda forto en la Universo

Jesuo vivis inter la homoj por nin savi kaj spirite nin liberigi per Siaj Sublimaj Ekzemploj. Laŭlonge de jardekoj, mi deklaradis, ke estas esence grave travivi la Liberecon, kiu naskiĝas en la komprenpova Spirito de la homo. Sen Amo (kiu estas Dio) kaj Vero (kiu estas Lia Vorto), ne ekzistas reala Libereco

Indas emfazi tion, kion mi notis en la verko Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito (2001), kiam mi asertis, ke la homo, kiu supozas, ke libereco estas posedi la rajton praktiki malbonon, estas nepra kazo de psikomalsano. Ĉar Libereco sen respondeco kaj Ekumena Frateco estas kondamno al ĥaoso.

Pri la Dia Potenco, kiu ĉion kreis, mi publikigis en la dua volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito (1990):

La Doktrino de Jesuo estas tiel avangarda, ke post du mil jaroj la moderna homo ankoraŭ klopodas analizi ĝiajn enkondukojn, ĉar li ne ekkomprenis la fakton, ke la ŝlosilo, kiu malfermas la pordon al ĝia kompreno nomiĝas Dia Solidara Amo. Konvenas diri: oni ne konfuzu ĝin kun la konsentado pri misfaroj, ĉar ekzistas tiuj homoj, kiuj konsideras, ke ami estas konsenti pri ĉio misa. Terura miskompreno, ĉar en la Nevidebla Mondo ĉio tio estos postulata de ni. Ami estas precize la malo, tamen kun grandanima scipovo alĝustigi la homon en lia tasko, fronte al lia misfaro, eĉ se energie, sed kun Sublima Amo. Ĉi tiu estas  la plej granda forto en la Universo, malgraŭ la makuloj de filozofio de ciniko... Sen ia aludo al la rimarkinda Diogeno el Sinopo (412-323 a.K.), kiu plu faras sian obstinan pilgrimadon kun lampo lumanta en hela tago1...

Nur Bono pravigas la homan ekzistadon. Nenio longdaŭra konstruiĝas for de prudento, kiu en profunda senco same signifas Amon.

Nu, fronte al tia universalisma amplekso, nia klopodado, en la Religio de la Tria Jarmilo, estas prezenti Sensektan Jesuon, sen malglataĵoj, por ke Li povu aperi en Sia tuta Dia Grandeco, kun Potenco kaj Aŭtoritateco, al ia ajn konscio en la mondo. Mi ofte ripetadas, ke Jesuo estas ia ĉiutaga konkero por tiuj, kiuj soifas Scion, Mizerikordon, Fratecon, Liberecon kaj Egalecon, laŭ la Leĝo de Multaj Vivoj. Jesuo mem ne estigas faktoron por rankoroj kaj militoj. Li, la Sinjoro de Paco, estas super ĉio ia grandanima kaj tre aktuala, antaŭeniranta ideo, kiu meritas studadon kaj travivadon, flanke de ĉiuj nesektemaj Animoj, liberigitaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj. 

***

Honori la prenitan spiritan sindevigon

9) Miaj fratinoj kaj miaj fratoj, ĉi tiu paĝo sufiĉus por montri, kial nia Granda Frato Paiva Netto troviĝas sub la Ĉielaj Benoj de Jesuo, en la Spirita Mondo. Ni do nin dediĉu, korpe kaj Anime, al la Institucioj de Bona Volo, kun la sama Spirita forto, kiun li atestis sur la Tero dum 84 jaroj, el kiuj 70 jarojn li servis en la Kultivejo de Bona Volo de Dio. Lia vivo ne nur malfermis vojojn sur sekaj kampoj kun malfacila aliro, sed li ilin kovris per la Sankta Senlime Ekumena Doktrino de la Kvara Revelacio, kiu estas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. La Prezidanta Frato jam plenumis tion, kio estis plej defia kaj oferpostula. Koncernas nin ĉiujn laŭiri tiujn vojojn, disĉipligante ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito” (Mateo, 28:19), laŭ raporto de la Bona Mesaĝo de la Kristo.

Petego al Jesuo!

10) Ho Jesuo, Majstro de niaj Animoj, spirite-surgenue ni petegas Vian Dian Koron, ke Vi prilumu kaj benu la novan tempon de Viaj Sanktegaj Institucioj de Bona Volo. Tiel estu!

11) Jesuo, ni apartenas al la Generacio Paiva Netto, kun granda honoro kaj gloro je Via servado, Sinjoro! Danke al Dio! En la jaro 2026, ni marŝos kun grandega entuziasmo, ni festos la 70-jariĝon de la agado de Frato Paiva en la IBV-oj, ĉar lia gvidado plu okazas en la Patrolando de Vero. La Spiritaj Amikoj, en la Ĉielo, kaj ni, liaj kunuloj dum la irado sur la Tero, liaj servantoj, dediĉos niajn tagojn, en esprimo de Realiganta Fido, por festi tiun senegalan ekzemplon de fideleco al la Kristo. Aplaŭdon al la Spiritoj de Dio, miaj Gefratoj, aplaŭdon al Frato Paiva, nia Gvidanto!

12) Kaj tiuj Amikoj de Jesuo, el la Plejalto, la Superaj Spiritoj, kun renovigita Espero, atendas nian energian legianan klopodadon, de Kristanoj de la Nova Ordono favore al ia pli bona civilizo, pli spiriteca, pli justa, pli solidara, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo: “Vi amu unu alian; kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Kiel la Patro min amas, tiel mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:13 kaj 9). Tiel ni sentime ekiras al la batalo, havante Fratan Amon, per kiu ni venkos ĉiajn barojn en 2026!

 

Vivu la Glora Falango de Bona Volo de la Ĉielo, kiu nin protektas kaj inspiras ĉiumomente!

Vivu la kvina volumo de la verko Jesuo kaj la Sep Eklezioj de Azio ­– Sardes, juvelo kiu venis al ni el la predikoj de Frato Paiva!

 

Vivu la 52-jariĝo de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

 

Vivu la 36-jariĝo de la Templo de Bona Volo!

Vivu la 31-jariĝo de ParlaMundi de LBV!

Vivu la 76-jariĝo de la heroa Legio de Bona Volo!

Vivu, Jesuo! Vivu, Jesuo! kaj Vivu, Jesuo!

 

Ni laŭte krias, Frato Paiva, por ke vi sciu, kie vi nun troviĝas, pri nia Eterna Dankemo:

 

Vivu la Senmorta Spirito de nia Gvidanto, Frato José de Paiva Netto!

 

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

JEN VENU, SINJORO JESUO!

 

Frate kaj humile,

Francisco de Assis Periotto

Prezidanto de la Institucioj de Bona Volo

 

________________________
... lampo lumanta en hela tago — Ĉi tie, la aŭtoro aludas al Diogeno, disĉiplo de Antisteno (444-365 a.K.), kreinto de la cinika skolo, kiu naskiĝis en Sinopo, en Malgrand-Azio, en la jaro 412 a.K., kaj mortis en Korinto (Grekujo), en la jaro 323 a.K.. Li estis konata  pro tio, ke li malaprobis sociajn konvenciojn kaj elmontrojn. Li ofte iradis sur la stratoj de Ateno, tenante lumantan lampon, en plena taglumo, serĉante — li diradis — “unu honestan homon”. Laŭ la filozofio de li instruata, pro sia vivmaniero kaj precipe ĉar li esprimiĝis per kritika spirito, li estis  konata per la alnomo La Cinika. La vorto “cinika” ne havas, en ĉi tiu okazo, la saman konotacion, kiun ordinare oni donas al ĝi nuntempe. La cinika skolo filozofie instruis, ke homo devas travivi memrege, havante la virton, kiel solan bonon kaj la absolutan regadon super si mem, kiel plej altan gradon de saĝeco.

 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.