Paco, preĝado kaj viglado

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019.
Arquivo BV

Martin Luther King Jr.

Pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), elstara batalanto por egaleco de civitanaj rajtoj en Usono, per parolado farita je la 10-a de Aprilo 1957, en la urbo Saint Louis, Ŝtato Missouri, precize diris: “Vera paco ne estas nur foresto de streĉo, ĝi estas la ĉeesto de justeco”.

Pravas la sentima batalinto por la celo de filozofio de neperforto, ĉar Paco estas unu el la plej potencaj talentoj de Dio, sinonimo de Amo kaj de Justeco, surbaze de Vero. Ĉio devas konverĝi al ĝi kaj el ĝi disvastiĝi. Ĝi tute ne rilatas al malkuraĝo, sed al bona senco kaj efika frata agado. “Viglu kaj preĝu” (Bona Mesaĝo laŭ Marko, 14:38) estas valora instruo de Ekumena Jesuo, la Dia Ŝtatestro, por atingi per forta decido kaj granda pacienco, Pacon.

La Kristo de Dio admonis: “Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la Ĝusta Tempo” (Evangelio laŭ Marko, 13:33).

Tela: Jean-Baptiste de Champaigne (1631-1681)

    

Arquivo BV

Alziro Zarur 

Alziro Zarur (1914-1979) interpretis la vorton vigli ankaŭ kiel labori. Sekve, li diris: “Preĝu kaj viglu; tio estas, preĝu kaj laboru”. Sankta Benedikto (480-547) siavice faris fundamenta principo de sia Ordeno la ordonon “Ora et labora” [“Preĝu kaj laboru”].

Divulgação

La juna juda germana verkistino Anne Frank (1929-1945) lasis skribitaj en sia taglibro pacajn idealojn, eĉ suferante la turmenton de la Dua Mondmilito (1939-1945). Jen estas  ŝia kuraĝa atesto, atentigo por tiuj, kiuj ankoraŭ trovas plezuron en pesimismo, kiu nur pligrandigas sociajn kaj korpajn malsanojn de popoloj: “Malgraŭ ĉiuj kaj malgraŭ ĉio, mi ankoraŭ kredas pri la homa bonkoreco”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.