La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero”, de Junio 2019. | Aktualigita en Februaro 2021.

Kristanismo ne estas nur simpla varianto inter kredoj. Ĝi estas la majesta Amo, kiu naskiĝas el la koro de Jesuo kaj nutras la vivon en la mondo!

Ĝuste pro tio, nia tuta klopodado por Realiganta Fido celas montri la  modestecon de ĉia ajn senbrida kampanjo por redukti la tutan dian-homan signifon de Jesuo, kiu per la fama dialogo kun Nikodemo [legu la biblian fragmenton ĉi-malsupre], vekas nin por la fakto, ke ekzistas ia Spiriteco trans la spiriteco, ia Filozofio trans filozofio, ia Scienco trans scienco, ia Ekonomiko trans ekonomiko, ia Politiko trans politiko, ia Arto trans arto, ia Sporto trans sporto, ia Ekzistado trans ekzistado, ia Horizonto trans horizonto, ia Dia Dio trans homeca dio.

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

Nikodemo vizitas Jesuon.

Pro tio mi fondis, je la 1-a de Februaro 2007, Akademion Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĝi konsistas en la Instituto por Studado, Esplorado kaj Travivado de la Nova Ordono de Jesuo kaj en la Instituto por Studado kaj Esplorado pri la Scienco de la Animo.

Per produktado de universala scio, tio estas scio dia kaj surtera, ĝi celas sensektigi la manieron kiel iuj homoj vidas la Kriston de Dio kaj la Kristanismon, nome, montri la influon kaj aplikeblecon de ekumenaj, eternaj instruoj de la Ĉiela Akademiano en ĉiaj kampoj de la spirita-homa scio, prezentante Lin en maniero nerifuzebla al la homaro — sen limoj de fizikaj baroj.

La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alvenis por prilumi la ideologian enhavon (spiritan kaj homan) de la homoj de Bona Volo, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, en ĉiaj sferoj de agado, por ke ĝia maniero esprimiĝi kaj ekzisti ne estu spirite malplena. Temas pri plenumado de la rimarkinda tasko de la Doktrino de la Kristo instrui kaj liberigi la homojn, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Dia Majstro, ĉar la Kreanto deziras, ke ĉiuj saviĝu (Dua Epistolo de Petro, 3:8 kaj 9):

8 Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago.

9 La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.”

Precize pro tio li starigis la Leĝon de Reenkarniĝoj aŭ de la aliaj eblecoj por sinsekvaj ŝancoj por elpago.

Jen resume la mesaĝo de la Kristo, kiun oni devas alporti al ĉiuj popoloj kaj nacioj, fare de la junaj Akademianoj de la Ekumena Jesuo!

Kristanismo de la Kristo universale amas la homaron

Mi substrekas, ke por tio estas necese malsektigi la Kriston. Ĉi tiu estas la eksterordinara tasko, kiun plenumas la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĝi signifas plivastigi la komprenon pri la Potenco kaj Agado Instrua kaj Paciga de la Plejalta Miraklofaranto en la homaj koroj.

Laŭ frata kaj solidara koncepto pri la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, proklamita de Alziro Zarur (1914-1979), la Kristanismo de la Kristo universale amas la homaron. La rekomendo de Jesuo, la Ekumena per ekscelenco, en Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34; kaj 15:13, estas tute klara: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj”.

Jen estas do unu punkto de akordo inter ĉiuj gregoj en la mondo, tio estas, se oni transcendas la Religion, tiu dieca sento estas bonega perilo por dialogo inter ĝi kaj la Scienco, la Politiko, la Filozofio, la Ekonomiko, la Arto, la Sporto, la publika vivo kaj la hejma vivo, unuvorte inter ĉiuj branĉoj de surteraj realigoj. Tiuj esprimoj de la homa scio bezonas luman banon de la Nova Ordono de la Kristo, por atingi la plej altan prilumadon de siaj sektoroj. Troviĝas io trans la Transo...

Jesuo Sensektigita

Fronte al tia universaleca amplekso, ni klopodas, en la Religio de la Tria Jarmilo, prezenti Jesuon Sensektigitan, sen malglataĵoj, por ke Li povu aperi en Sia tuta Dia Grandeco, kun Potenco kaj Aŭtoritateco, al ĉiu ajn homa konscienco en la mondo.

Mi substrekis tiun koncepton pri sensektigo de la Kristo dum intervjuo, kiun mi donis en la jaro 1989, al la produktanto de dokumentaj filmoj de la pola Televido, tiutempe vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, la ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Tiam li analizis la mision de la Templo de Bona Volo (TBV), la Templon de Dia Ekumenismo, kiun mi estis inaŭguronta je la 21-a de Oktobro tiujare, en la urbo Braziljo/DF, kaj li demandis min pri tio, kiel mi povus prediki pri Senlima Ekumenismo kaj paroli pri Jesuo. Per resuma klarigo, kiel de jardekoj mi klarigadas pri tiu esence grava afero en la doktrino de la Religio de la Tria Jarmilo, mi respondis, ke unu el la grandaj taskoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas sensektigi Lin, ĉar Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj mi konkludis: la Ĉiela Provizanto ne estas ia rankora ekskluzivemulo. Li estas ia Plejalta Idealo de Homamo, Amo, Solidareco, Justeco kaj Kompatemo al ĉiuj estuloj spiritaj kaj homaj. Jesuo estas ia ĉiutaga konkerado por tiuj, kiuj soifas Scion, Mizerikordon, Fratecon, Grandanimecon, Liberecon, Solidarecon kaj Egalecon, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, “kiu redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio laŭ Mateo, 16:27).

Jesuo mem ne konsistigas faktoron de rankoroj kaj militoj.

Estas necese klarigi, ke kiam Jesuo asertis, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 10:34, “ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la Teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon”, Li tute ne incitis al perforto. La karmemora Frato Zarur prezentadis en siaj prelegoj ian prudentan, klarigan version de tiu fama fragmento: “Ne supozu, ke mi venis alporti komfortiĝemon al la Tero”.

Sufiĉas observi tion, kion Jesuo predikis, per Sia Nova Ordono, nome Amon je senfina potenco. Kion la surteraj homoj faris el Lia Mesaĝo estas ja ilia kreaĵo reduktema (...).

Elmontri la altan signifon de Lia Evangelio kaj de Lia Apokalipso, sen malama maltoleremo, tio estas, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de tiu Frata Amo, ia elstara servo, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito provizas al la monda socio (...).

Roman fariĝis admiranto kaj diskoniganto de tiu idealo de Bona Volo, kaj konstante sendis al la Religio de la Tria Jarmilo rakontojn kaj spertojn travivitajn okaze de siaj prelegoj kaj instruoj, en diversaj lokoj en la mondo, interalie tiuj, donitaj en la Universitato de Pekino, en Ĉinujo.

*****

Jesuo instruas al Nikodemo pri nova naskiĝo

(Evangelio laŭ Johano, 3:5 ĝis 13.)

5 Jesuo respondis: Vere, vere, Mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio.

6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas Spirito.

7 Ne miru, ke Mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.

8 La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.

9 Nikodemo respondis kaj diris al Li: Kiel povas tio fariĝi?

10 Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion?

11 Vere, vere, Mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.

12 Se Mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se Mi diros enĉielajn?

13 Kaj neniu supreniris en la Ĉielon, krom Tiu, kiu malsupreniris de la Ĉielo, la Filo de Dio, kiu estas en la Ĉielo.”

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.