Transpasi krizojn

Ekzistas unu sola respondo al malfacilaĵo: fiere transpasi ĝin. Kio faras nin venkantoj aŭ malvenkantoj estas nia animstato. Kiom da katenoj kaj torturoj suferis la adeptoj de Jesuo, ĉefe en la komenco de Kristanismo!... Tamen, pro tio, krom en la kutimaj esceptoj, ili pli kaj pli fortiĝis.

Tela: Pedro de Orrente (1580-1645)

     

Reprodução BV

La Historio registras: Benito Juárez (1806-1872), unu el la ĉefaj figuroj en la meksika unuiĝo, batalis por ligi la indianan kaj mestizan popolon al la nacia vivo, kaj defendis la interesojn de malriĉaj klasoj. Por inciti la popolon kontraŭ la francaj trupoj de Napoleono la 3-a (1808-1873) — senditaj por apogo al la monarko de la dua Meksika Imperio, Maksimiliano la 1-a (1832-1867) —, kiuj intencis tute regi la landon, deklaris tiu homo, kiu estos poste la unua indiano, kiu prezidis ĝin: “Pro nia obstinado ne permesi, ke oni submetu nin, ili batalas senestontece, sen la espero venki... Kiu ne esperas venki, tiu jam estas venkita”.

D-ro Bezerra de Menezes

Indas lasi ĉi tie alian oportunan pripenson de la respektata brazila klinikisto kaj politikisto D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (Spirito): La grenejoj de homoj de Bona Volo estas plenplenaj per la procedo de intima ligiĝo de la homoj kun la Kreanto, precipe per Preĝado kaj per Viglado. Sekve, ju pli ofte ni anoncos la Regnon de Dio, certe la siloj de la Eterneco helpos la bezonojn de la enkarna Spirito. La Leĝo de Kaŭzo kaj Rezulto restas ĉiam en funkciado, malgraŭ la homa distriĝo rilate la Perfektan Justecon de la Diaj Leĝoj.  Ni pensu kaj repensu konstante pri la Strategio de Dio pri niaj vivoj. Ĉiu farita klopodo certe havas sian utilan batalon por tiu venko.

Precize, D-ro Bezerra! Ni plene konsentas kun la eminenta Spirita Bonfaranto, kiu ĝis nun estas karese nomata “la Kuracisto de Malriĉuloj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.