Senlace batali por Paco

La fantomo de militoj, ĉu granda, ĉu malgranda, en diversaj manieroj, ankoraŭ ĉirkaŭas nin. Sekve, estas ankaŭ momento por paroli pri Paco kaj batali por ĝi, ĝis oni atingos ĝin, kaj en tio inkluziviĝu paco en aŭtotrafiko, kie akcidentoj viktimigas tiom da homoj. Unu el la danĝeroj, kiujn la Homaro trapasas estas vulgarigo de sufero. Vidante ĝin tiom ofte pere de la bezonataj amaskomunikiloj, parto de la popoloj eble komencas konsideri ĝin kiel ion neŝanĝeblan. Jen estiĝas la mortigado de trankvileco inter homoj kaj nacioj, kiam ili sin lasas treniĝi de la “neevitebla”. Nu, eblas ĉion plibonigi aŭ alĝustigi en ĉi tiu vivo, kiel montris la urbo Bogoto per malpliigo de krimoj.

Se pro la masakrado plenumata de tragikaj informoj familioj kaptiĝos de absurdo, tiam ĉi tiu iom post iom regos ilian vivon. (...)

Solidara, Altruisma Socio

Oni ĉie diskutas pri la senbrida brutaleco kaj oni pli kaj pli perpleksiĝas, ke oni ne trovas efikan solvon, malgraŭ tiom da brilaj tezoj. Okazas, ke la respondo ne staras malproksime, sed proksime al ni: Dio, kiu ne estas ia iluzio. Apostolo Paŭlo diris: “Vi estas la Templo de la Vivanta Dio! (II Korintanoj, 6;16). Johano, la Evangeliisto, siavice asertis, ke “Dio estas Amo” (I Johano, 4:8). Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, dum jarmiloj pacience instruadas kaj esperas, ke fine ni lernu vivi en komunumeco. Temas pri perspektivo naskita el Lia koro, kiu estas solidara kaj altruisma, fiksita en Lia Nova Ordono: “Amu unu la alian, kiel Mi vin amis” (Evangelio laŭ Johano, 13:34), nome la Leĝo de Spirita kaj Homa Solidareco, sen kio neniam ĉi tiu planedo ekkonos veran socian justecon.

En estonteco, kiun ni ĉiuj, prudentaj civiluloj kaj militistoj deziras por baldaŭa tempo, ne plu firmiĝos Paco sub la ruliĝantaj tankoj aŭ sub la tondrado de kanonoj; sur amasoj da kadavroj aŭ sennombraj vidvinoj kaj orfoj; ankaŭ ne super grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen Dio. Tio estas, sen la responda progreso etika, morala kaj spirita. Espero pri ia pli bona estonteco estas flamo, kiu ne estingiĝas en koro, kiu obstinas en Bonfarado.

Alia modelo

Certe ekzistas modelo de Paco. Kiu ĝi estas? Ĉu la mondaj registoj? Tamen, en la nuna epoko, dum ili diskutas pri ĝi, iliaj landoj iom post iom alprenas armilojn. Tia estis ĉiam la historio de “civilizo”... “Quousque tandem, Catilina?” (Ĝis kiam, Katilino?) Sed la Dia Saĝo admonas, ke se ni volas Pacon, ni devas prepari nin por ĝi. Kaj Jesuo prezentis al ni bonegan vojon: “Pacon Mi lasas al vi; mian pacon Mi donas al vi. Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu, ĉar Mi estos kun vi ĉiutage, ĝis la fino de la tempoj” (La Bona Mesaĝo, laŭ Johano, 14:27 kaj 1, kaj Mateo, 28:20). Ĉu ni provu ĝin?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.