Bezerra, Amo kaj tutmonda kunvivado

D-ro Bezerra de Menezes

Mi dediĉas ĉi tiun artikolon al la nobla spirito D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900) ― respektinda, publike konata brazilano, kiu meritas la titolon Kuracisto de Malriĉuloj kaj kies naskiĝdato estis la 29-a de aŭgusto. Li scipovis ami sian proksimulon kiel tion faris malmultaj homoj.

Amo estas leĝo, kaj se oni scias travivi ĝin, tiam oni sin plialtigas kaj oni renovigas ĉion ĉirkaŭe. Ĝi similas eksplodon de atomoj el konkordo, lumigado okazanta, paŝo post paŝo, laŭgrade kiel oni maturiĝas. Eduki estas transformi. Se oni reformas la homon, oni reformas la mondon. Tamen, ni tre bone scias, ke tia sukceso ne okazas subite. Kelkaj jarmiloj estas sensignifaj el la historia kalkulo. Maturigado de mensoj postulas klopodadon, paciencon. Se niaj antaŭuloj ne kredus pri la realeco de venko fronte al la vojo, kie ni starus? Espero ne povas morti. Neniam! Havi esperon estas esence grave!

Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)
Arquivo BV

Mahatma Gandhi

Jesuo estas la Ĉiela Liberiganto. Li garantiis, ke se ni konos la veron, kompreneble la dian veron, ĝi liberigos nin. Nenio nur materia donos al la homo lian liberigan dokumenton. Neniu malliberigas la animon de tiu, kiu posedas spirite liberan koron. Al mi plaĉas uzi la ekzemplon de Gandhi (1869-1948). Plurfoje li estis arestita dum la batalado por sendependiĝo de Hindujo. Kion li do faris en la malvarmo de karcero? Li skribadis, kaj liaj paĝoj konsistigis liberigajn standardojn, ne nur por lia popolo, sed ankaŭ por aliaj nacioj.

Tre ĝuste instruis la karmemora D-ro Bezerra: “(...) Plena libereco transdonas konscion pri ekstrema respondeco (...). La bono havas grandan forton de ekspansio! (...) Popolo, kiu havas fidon kreiĝas en morala etoso, el kiu ĝi ensorbas forton por plenumado de ĉiaj devoj, plej ekspansieman forton de animĝojo, jam ekde la surtera vivo”.

Ni do klopodu tutmonde kunvivadi surbaze de Amo kaj de reciproka respekto, neniam forgesante la plej altan koncepton pri Justeco.

Bonifácio, Kennedy, Shaw kaj la Nevidebla Mondo

John Kennedy

John Fitzgerald Kennedy (1917-1963), en sia parolado antaŭ la Parlamento, je la 28-a de junio 1963, en Dublino, Irlando, diris, ke “George Bernard Shaw, parolante kiel irlandano, sugestis novan perspektivon al la vivo. ‘Iuj homoj’, li diris, ‘vidas aferojn kaj demandas: Kial? Sed mi revas pri aferoj, kiun neniam ekzistis ― kaj mi demandas: Kial ne?’”.

Kaj kiel posteulo de irlandaj enmigrintoj, JFK plu diris: “Tia estas la kvalito de la irlanda popolo: rimarkinda kombino de espero, konvinkiteco kaj imagemo ― kiun oni devas havi, pli ol iam ajn. Mondajn problemojn ne povas solvi skeptikuloj aŭ cinikuloj, kies horizontoj limiĝas al evidentaj realaĵoj. Ni bezonas homojn, kiuj povas imagi tion, kio neniam ekzistis kaj demandi: ‘kial ne?’”.

Arquivo LBV

José Bonifácio

Nu, tiaj estas ankaŭ kvalitoj de nia bona brazila popolo, kiun prilumas espero, eĉ meze de plej malfavora cirkonstanco. En momento de kontentiĝo, ekkriis la inda José Bonifácio de Andrada e Silva (1763-1838), la Patriarko de Sendependiĝo: “Brazilanoj estas entuziasmuloj pri belaj idealoj, amikoj de sia libereco”.

Reprodução BV

Post eldirado de ĉiuj tiuj aferoj, estas klare, por tiuj kiuj “havas videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn”, ke lernado en ĉi tiu mondo estas ankoraŭ nekompleta. Hodiaŭa kompreno pri la Spirita Vivo similas la komprenon pri Leĝo de Universala Gravito, de Newton (1643-1727), kune kun la nuntempaj kontribuoj de Einstein (1879-1955). Nur kiel argumenton, ni povus diri, ke ne sufiĉas simple nei ĝin, ĉar nia nuntempa scienca kono ne plene atingis ĉiujn leĝojn, kiuj regas ĝin.

Reprodução BV

Albert Einstein

Efektive, necesas insisti pri tiu instruo: socia reformado komenciĝas per Spirita Reformado. Tiun vidpunkton ni konstante pridiskutas kaj elvolvas okaze de klarigoj pri la Evangelio-Apokalipso de la Evangelio de Jesuo, laŭ Spirito kaj Vero, je la indiko de Lia Nova Ordono, “Vi amu unu la alian, kiel Mi amis vin”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.