Virino ĉe la riparo de la nacioj*

Miaj geamikoj, miaj gefratoj, mi petas permeson por fari justan omaĝon al la virinoj de ĉiuj tavoloj de la socio, inter ili etnaj, religiaj, sciencaj, politikaj, fine, kulturaj: al tiuj, kiuj estas la bazo de nacioj, kiam integritaj je Dio kaj/aŭ je plej altaj sentoj, kiuj honoras la homan rason, kaj por tio mi prezentas al vi tekston, kiun mi sendis kaj kiun oni tradukis ĉe UN al ties ses oficialaj lingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa), okaze de la "51-a Sesio pri Statuso de Virino", okazinta, en la jaro 2007, ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko. La evento ĉiam kalkulas je la ĉeesto de LBV, kiu sendas sian parolon de paco al delegitaroj en la mondo, kiel denove okazis ĉijare.

"Pano kaj rozoj"

La batalado por emancipiĝo de virinoj estas malnova. Jam en la klasikaj tempoj de Grekio, tiu libereciga spirito iamaniere serĉadis sian vojon ĉe la klopodoj kaj malfacilaĵoj de "Lizistrata", kiu faris seksumstrikon, kun partopreno de virinoj en Ateno kaj Sparto, por haltigi la Militon en Peloponezo, laŭ la komedio de Aristofano (450-388 a.K.).

En 1857, centoj da laboristinoj en fabrikoj de tolaĵoj kaj vestoj en Novjorko komencis fortan proteston kontraŭ malaltaj salajroj, laborperiodoj de pli ol 12 horoj kaj aĉaj laborkondiĉoj. En 1908, pli ol 14 mil el tiaj laboristinoj revenis surstraten en Novjorko. Sub la slogano "panon kaj rozojn" ― nome "pano simbolis ekonomian stabilecon kaj rozoj ian pli bonkvalitan vivon" ― ili pledis por egalaj rajtoj kiel tiuj de laboristinoj de la 50-aj jaroj en la XIX-a jarcento. Proksimume 130 el ili mortis okaze de mistera dombrulo. Sed la batalado ne limiĝis al tio. Post tri jaroj, ankaŭ en tiu urbo, okazis alia tragika fakto kaŭzita de inferaj kondiĉoj de malsekureco ĉe Triangle Shirtwaist Company. Je la 25-a de Marto 1911, pli ol 140 geteksistoj, plej multe de juda kaj itala deveno, mortis bruligitaj (21 estis viroj). La faktoj estis registritaj en sia tuta drameco: senesperaj homoj, kiuj sin ĵetis de la brulantaj fenestroj. La manifestacioj okazintaj en la metropolo listiĝas kiel unu el la plej gravaj ŝtupoj por virina emancipiĝo, same kiel la strebado de multaj aliaj, kiel la germana Clara Zetkin (1857-1933), unu el la plej famaj aktivulinoj favore al virinaj rajtoj, kiu en 1910, okaze de la II-a Internacia Kongreso de Socialistaj Virinoj, proponis la starigon de Internacia Tago de Virinoj.

Ilia kuraĝa sinteno perfekte enkadriĝas en ĉi tiu frazo de la neforgesebla Helen Keller (1880-1968): "Vivo estas ia aŭdaca aventuro, aŭ ĝi estas nenio!"

Evidente, la fama sociaktivulino aludas al la aŭdaco, kiu impulsas la pionirojn rekonsideri jam ne taŭgajn kutimojn kaj konceptojn, kiuj bremsas la evoluadon de homoj kaj popoloj (ĉefe en la nemalhavebla kampo de spirita kono). Ŝi mem estas ia modelo por tiu premiso. Blinda, surda kaj muta, kaŭze de malsano aperinta kiam ŝi estis 18-monata, ŝi rompis barojn kaj fariĝis unu el la plej respektataj virinoj en la historio.

La Animo de la Homaro

La rolo de Virino estas tiel grava, ke eĉ kun ĉiaj malhelpoj de la maskleca kulturo, neniu organizaĵo volanta postvivi — ĉu ĝi estu religia, politika, filozofia, scienca, entreprenista aŭ familia — povas rifuzi ŝian apogon. Nu, favorata de la Dia Inspiro, Virino estas la Animo de ĉio, estas la Animo de la Homaro, estas la bona radiko, la bazo de la civilizacioj, la defendo de la homa ekzistado. Kia patrino dezirus vidi sian filon mortinta en milito? Ve al ni, la viroj, se ne estus la klerigitaj, inspiritaj kaj prilumitaj virinoj!

Ĉi tiuj niaj asertoj trovas apogon en tiuj de la usona edukisto Charles McIver (1860-1906), kiu diris:

"— La pli ŝpara, facila kaj trafa vojo al la tutmonda edukado estas eduki la virinojn, tiujn kiuj iĝos la patrinoj kaj instruistinoj de la estontaj generacioj".

Ni diru la veron: neniu viro realigos ion vere profitan favore al Paco se iel li ne kalkulos je la virina inspiro. Fakte, “se oni edukos viron, oni edukos individuon; sed se oni edukos virinon, oni edukos familion”. Ĝuste, McIver.

Estas oportuna ankaŭ la aserto de la saĝa Goethe (1749-1832): "Inda viro longe atingos, se lin gvidos bonaj vortoj de saĝa virino".

La brazilajn kaj tutmondajn virinojn ni salutas, okaze de ĉi tiu speciala dato: 8-a de Marto. Ĉiu tago tamen estas tago de virinoj, kies modelo de kuraĝo troviĝas en la Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 19:25, kiu raportas la apogon de Li ricevitan en la lasta horo: "Sed apud la kruco staris la patrino de Jesuo, ŝia fratino kaj ankaŭ Maria Magdalena, kaj Maria, edzino de Klopas". Tiuj heroinoj, en plej akra momento de doloro, ne forlasis Lin, sed restis ĉe Lia flanko, kiel senegala signo de kuraĝo. Sendube, nenia homa ago povas progresi sen la helpo, ĉu privata, ĉu publika, de virinoj. La Historio estas plenplena de koncernaj konfirmoj.

______________
*1 VIRINO ĈE LA RIPARO DE LA NACIOJ — Originale verkita en la portugala sub la titolo A Mulher no conserto das nações, en la enkonduko fare de la aŭtoro, nome Paiva Netto, oni povas legi klarigon, direktitan al la portugallingvanoj, rilate al uzo de la vorto "Conserto". En tiu lingvo, ĝenerale la vorto "conCerto" (kun "c") signifas muzikprezentadon, akordon (inkluzive politika), harmonion. Siavice "conSerto" (kun "s") havas la signifon de reformo, riparo, restarigo. Jen la kialo de la klarigo de Paiva Netto en la komenco de lia artikolo: "Antaŭ ĉio mi devas klarigi al vi pri la vorto ʻconSertoʼ, skribita per ʻS’ ĉe titolo de ĉi tiu artikolo. Ne temas pri eraro aŭ mistajpo: temas ja pri riparo, ĉar kiel la mondo troviĝas sub preskaŭbrulado pro la tutmonda varmiĝo, pli bone estas, ke la geuloj interfratiĝu, kunigu siajn fortojn kaj urĝe faru la riparon de tiu, kiu minacas rompiĝi, ĉar male ni ĉiuj eble fine kuiriĝos atomkerne aŭ klimate en grandega kaserolo: la planedo, kie ni vivas. (...) Ĉi tio sen mencio de la minacanta bioterorismo".

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.