Tago de la Mortintoj kaj Eterna Vivo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.
Arquivo BV

Alziro Zarur    

La dua de Novembro estas konata, en diversaj landoj, kiel tago de la mortintoj. Tamen, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni proklamas, ke ĝi estas Tago de Vivantoj, ĉar mortintoj ne mortas!

Kiam miaj karaj kaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj mia adorata fratino Lícia Margarida de Paiva (1942-2010) forpasis, tiam mia koro tre suferis. Tamen, mi tuj komencis eldiri emocian interparolon kun la Kreanto, mildigante la resopiron kaj transdonante al ili mesaĝojn de paco kaj dankemo. Baldaŭ mi eksentis, ke ili plu vivas, ĉar mortintoj ne mortas! Mi kutimas aserti: kiam oni preĝas, tiam la Animo spiras kaj fekundigas la spiritan kaj homan vivon. Preĝi estas esence grave por sennubigi la horizonton de la koro. Alziro Zarur (1914-1979), Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, instruis, ke “Dio ne kreis nin por mortigi nin” kaj ke “morto ekzistas nenie, en la Universo”, kaj pri ĉi tiu punkto ni revenos, en aliaj okazoj. Mian solidarecon do al tiuj, kiuj suferas la ŝajnan foreston de siaj karuloj. Sed estu certaj, ke efektive mortintoj ne mortas! Estontece, ni ĉiuj renkontos nin reciproke, denove.

NASA/ESA

“Morto ne ekzistas

“Kaj doloro estas ia iluzio de nia sento.”

Reprodução BV

Teixeira de Pascoaes

Konsolaj vortoj al ni lasitaj de la portugala poeto Teixeira de Pascoaes (1877-1952), kiu, kurioze, naskiĝis en “Tago de la Mortintoj”. Dio konservu lin en bona loko!

Tago de la Mortintoj

Arquivo LBV

Johano Paŭlo la 2-a

Ĉi tiu okazo memorigas min pri la parolado de papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005), je la 2-a de Novembro 1983, kiam li sin direktis al fideluloj kuniĝintaj en Vatikano. En ĝi Lia Sankta Moŝto emfazis, ke la dialogon kun mortintoj oni devas ne interrompi: “Ni estas invititaj repreni kun la mortintoj, en la profundo de la koro, tiun dialogon, kiun la morto ne devas interrompi. (...) Surbaze de la revelacia vorto de Kristo, la Redemptoro, ni estas certaj pri la senmorteco de la animo. Fakte, la vivo ne finiĝas je la horizonto de ĉi tiu mondo (...)” (Substrekoj estas miaj).

Jen kial ni devas mediti pri tiu nekontestebla fakto: vivo estas senfina irado, jen ĉi tie, sur la Tero, jen tie, en la Spaco. Estas kompreneble, ke ni sentas resopirojn pri tiuj, kiuj forpasis, sed ni devas ne troigi larmojn, ĉar nia akceptebla doloro povas perturbi ilin en la Spirita Mondo, je ilia adaptiĝo al tiu nova situacio.

Instruoj de la neevitebla fenomeno

Alvenos iam tago, kiam iuj pensuloj ne plu neglektos la konsolan fakton pri la Eterna Vivo. Ili devus precipe cerbumi pri la morto kaj ne serĉi klarigojn sole nur materiajn pri neevitebla fenomeno, kiu koncernas la Spiriton. Okaze de la vekiĝo en la Alia Mondo, la surprizo estos grandega por multaj homoj!

Eble iuj homoj ridetos pri tiuj modestaj konsideroj. Tamen, gravaj kulturantoj de intelekto ne rajtas indiki sin mem tiel, ni diru, por argumenti, kiel partianoj de rigidaj konvinkitecoj. Tia sinteno ne kongruas kun la bona inklino de ilia laboro. Alie, ilia juĝado jam ne estus scienca, ĉar senĉesa esplorado, sen limiga konvencio, ja kaŭzas kreskon de kulturo.

Antaŭ jardekoj, la ofte memorata Zarur konkludis, ke “Dio kreis la homon tia, ke li nur povas esti feliĉa se li praktikas Bonon”. Jen kial estas necesa konstanta Solidara Amo kaj respekto al rekta Justeco (kiu ne miksiĝas al venĝo), de la koro de plej rafinitpensa persono ĝis tiu de la plej simpla, por ke oni neniigu la steriligan pensmanieron de malamo. Ĝi daŭre baras la sendeliktan evoluon de  civilizo, kiu nuntempe, ĵetita al tro karna kondiĉo, mortadas en senesperiga nerealeco.

Shutterstock

Ekumena Spiritualigeco

Mi konfirmas, ke morto ne interrompas vivon; sekve, lernado ne havas finon. Sur la Tero aŭ en la Ĉielo de la Tero, ni plu iras la vojon de Eterneco.

verko Profetaĵoj sen Mistero (1998)

En mia verko Profetaĵoj sen Mistero (1998), en la ĉapitro “Progreso sen detruo”, mi komentis — kiel ĉiuj, kiuj deziras bonon al sia popolo —, ke neniu lando progresas sen bonaj lernejoj, ĉar inter aliaj bonfaroj, ili elstarigas la kreemon de lernantoj, kondukante ilin al taŭga kapabligo. Kaj en la tria jarmilo Ekumena Spiritualigeco de homamasoj fariĝos neevitebla faktoro. Descendas el la Alto la mortodokumento de la horora erao de religia aŭ akademia netoleremo, ofte semita en altaroj aŭ en studĉambroj.

La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam kun ĉiuj homoj! Ni iru antaŭen, laborante, agante kaj konstruante kun decidemo, kuraĝo, solidareco, grandanimeco, ĉar Dio ĉeestas por vivantoj, “mortintoj”, kredantoj kaj ateistoj!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.