Ni atentu la signojn pri la Reveno de Jesuo

Fonto: Medito de Bona Volo, prenita el la verko “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.

Okaze de momentoj tiel gravaj, kiel ĉi tiuj nun vidataj de ni en la mondo, estas nepre necese la laboro de predikanto aŭ  predikantino, por elokventa invito al ĉiu aŭskultanto, televidspektanto kaj retumanto, por ke ili atentu la signojn pri la Triumfa Reveno de la Kristo. Ni ne rajtas distriĝi je nia respondeco rilate la Plejaltan Kondukanton de ĉi tiu mondo.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)
Arquivo BV

Alziro Zarur

Estas nemalhaveble, ke ĉiuj komprenu tion, kion oni diras ĉi tie, ĉar temas pri la taskoj de apostola laboro postulanta atenton kaj fortan senton pri devo, precipe ĉar ni travivas decidan momenton en la Historio, anoncitan ekde la tempo de antikvaj Profetoj, aparte en la Apokalipso de Jesuo, kiun Alziro Zarur (1914-1979) nomis “la plej grava libro en la Sankta Biblio, por la nuna mondo”.

La Sesa Trumpeto

(Apokalipso de Jesuo, 9:13 ĝis 16 kaj 20 ĝis 21)

13 Kaj la sesa Anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,
14 dirantan al la sesa Anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar Anĝelojn, ligitajn apud la granda Rivero Eŭfrato.
15 Kaj malligiĝis la kvar Anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.
(...)
20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;
21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.”

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

    

Kaj ĉar la aliaj homoj, kiuj ne estis mortigitaj ne pentis pri siaj malbonaj agoj (20 kaj 21), Dio — por ke tiuj ne tute detruu la Teron — devis sendi la sesan Anĝelon de la Sesa Plago:

La Sesa Plago

(Apokalipso de Jesuo, 16:12 ĝis 16)

12 Kaj la sesa Anĝelo elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la Riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo (Oriento).
13 Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;
14 ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
15 (Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
16 Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon”.

Vi ĉiuj, kiuj akompanas nian predikadon pri la Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj certe scias, kie fluas la granda Rivero Eŭfrato, “kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo (Oriento).

Malgraŭ ĉiuj avertoj, kiuj descendas el la Spirita Mondo, la homo kaŭzas Har-Magedon-on, pri kiu multaj parolas, foje ne bone komprenante pri kio temas, ĉar granda estas la nescio starigata de la “nevidebla lupo”, nome unu aŭ pliaj obsedantaj spiritoj.

Neatendite trafitaj

Atentu pri la fakto, ke en tiaj okazoj, plej multaj homoj estas trafitaj neatendite*. Ni do devas atentigi ĉiujn boneduke, sed per la necesa emfazo. Jesuo mem asertis, ke la granda tago de Lia Triumfa Reveno okazos tute neatendite, ĉar la homamasoj troviĝas dise pro la alvokoj de la homa kaj/aŭ monduma vivo, kiu poste sin montros tre doloraj al tiuj, kiuj forlasas Lin kaj Lian Doktrinon: “Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de DioJesuo (Mateo, 24:38 kaj 39).

____________________________
*Noto de Paiva Netto
Plej multaj homoj estas trafitaj neatendite — Mi memoras, kaj mi denove citas, ke en siaj predikoj, la karmemora ĵurnalisto, radikronikisto, verkisto kaj poeto Alziro Zarur kutimis admoni, ke “Estas necese prepari Brazilon kaj la mondon por la faktoj antaŭdiritaj de Jesuo en Lia Evangelio kaj en Lia Apokalipso. Neniu Legiano de Dio estos trafita senatende”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.