La danĝero estas reala

Arquivo LBV

Johano Paŭlo la II-a

La ebleco pri ia Tria Mondmilito ne estas iluzia. Paco preskaŭ ne transpasas retorikaĵon. Dum granda parto de la homa Historio, tre malgranda estis la tempo, dum kiu ĝi efektiviĝis. Tio estas, se oni povas konsideri, ke okazis vera paco en ĉi tiu mondo... Nur en la Animo de iuj feliĉuloj ĝi sukcesis trovi lokon. (...) Certe pro tio, papo Johano Paŭlo la II-a (1920-2005) admonis per memorinda prelego, en la jardeko post 1980, ke “la danĝero estas reala”.

Voltaire

Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi. Paco en la konscienco de surteraj estuloj, starigita per nova sinteno tuthomareca, ekumena, pro tio ke ĝi estas alte frateca, favorigas socian pacon, pacon inter institucioj kaj la deziratan mondan pacon, sub protektado de la ĉiela Patro, la plej granda diplomato en la historio de ĉi tiu Planedo, malgraŭ nia rea kaj rea malbonuzado de libera elekto. Al tiuj, kiuj mokas tiun realaĵon, jen estas eta rememorigo de la skeptika Voltaire (1694-1778): “Se Dio ne ekzistus, tiam oni devus inventi Lin”.

John Kennedy kaj paco

John Kennedy 

Multaj nacioj ne rekte partoprenas en armilaj konfliktoj, kiuj vipas tiun mondon, sed ĉiuj suferas la premadon de timo aŭ de mizero, pro la perfortego de novaj armiloj aŭ por la amasa deviado de monrimedoj al industrio de morto, malprofite al instruado, edukado, spiritigado, nutrado kaj sano al popoloj. Sekve, milito atingas nin ĉiujn en tiuj tempoj de rapida komunikado kaj de ŝtormoj da informoj, kiuj minacas per siaj fulmoj kaj tondroj, ĝis paneo en niaj cerboj. Pro tio mi enmetas, en ĉi tiu senpretenda babilado kun Vi, ĉi tiun penson de John Fitzgerald Kennedy (1917-1963): “Nur armiloj ne sufiĉas por gardi pacon. Homoj devas protekti ĝin (...). Nura foresto de milito ne estas paco”.

La Tero konos pacon nur kiam ĝi travivos spiritan amon kaj ekscios rekoni la dian veron. Tamen, la dia vero pri ia Dio, kiu estas Amo. Ne tiun pri kruda, venĝema estulo, kiun inventis homa frenezo.

Por starigi la Pacon

En la revuo Tutmondigo de Frata Amo (en la lingvoj portugala, angla, franca, esperanta, germana, hispana kaj itala), transdonita de Legio de Bona Volo al Ŝtatestroj kaj aliaj delegitaroj, kiuj ĉeestis la “High-Level Segment 2007”, en la sidejo de UN, en Ĝenevo, Svisujo, mi alportis el mia libro Meditadoj el la Animo rimarkindan pecon prenitan el la Enkonduko al la Konstitucio de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo — UNESKO, aprobita je la 16-a de novembro 1945, ĉar mi konsideras, ke alia vojo por la Homaro estos tiu de detruado: “Se militoj naskiĝas en la menso de homoj, tiam en la menso mem de homoj oni devas konstrui la bastionojn de paco”.

Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por vera interkompreno. Alispeca vojo por la popoloj estos tiu de la maldolĉa kuracilo.

Pro tio, ni ja ne perdu la esperon. Ni obstinu, laborante “por ia pli bona mondo, kaj por ia homaro pli feliĉa”. Jen estas la vojo al venko. Kaj ne temas pri simplanima argumento.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".