Novjaro kaj memestimo

Ĉiu reaperanta novjaro renovigas esperon pri tagoj pli feliĉaj. Oni faras antaŭvidaĵojn, oni starigas celojn. Tamen, nenio ŝanĝiĝos, se ni ne scios, ke malantaŭ idearo pri ia pli bona mondo estas nemalhaveble unualoke, ke oni havu internan sintenon, spirite ekumenan, por plenumi bonajn agojn. Antaŭ kelkaj jardekoj oni demandis min pri esperoj rilate alvenon de nova jaro, kaj mi respondis: Nova Jaro! Bona Jaro? Dependas de ni mem!

La donita vivo

Sufero estas realaĵo. Sed ĉu tiel devas esti, eterne? Vivo estas donitaĵo.

Reprodução BV

Eduardo la 8-a

La Homo tamen devas rekoni sian propran valoron, kiu komenciĝas en la Spirita Sfero, el kie ni ĉiuj venis. Kiam oni parolas pri elvolvado de memestimo ĉe la loĝantaro, foje oni pensas nur pri la “malbonsortulo”. Ĉi tiu, en diversaj okazoj, montras, ke li havas pli da volforto ol “bonsortulo”. Male, kiel oni povus kompreni lian postvivadon? Vidu la ekzemplon de malriĉaj patrinoj. La elito de iu lando estas ĝia popolo; tio signifas, ke kiel eliton oni devas konsideri ĝin, por ke la koncerna nacio kresku. Ne enviu tiun, kiu “sidas supre”. Se oni faras tion, oni ne antaŭeniras. Mi memoras, ke en kolegio mi lernis, ke Eduardo la 8-a (1894-1972) — kiu rezignis pri la trono en Anglujo ĉar li enamiĝis al la usonanino Wallis Simpson (1896-1986) — havis terure malaltan memestimon, se tiel diri. Lia patro, Georgo la 5-a (1865-1936), kiu estis aŭtoritatema, ne fidis lin. Sekve, ne juĝu nur laŭŝajne aŭ laŭ socia stato de homoj, kiam la afero estas psikologia.

Reprodução BV

Wallis Simpson

Nia forto venas el interne. Sekve, preĝado estas esence grava por ke ni fortiĝu. Ĝi ne estas kaŝejo por senkuraĝuloj. Preĝado fortikigas! Pro tio mi finos ĉi tiujn simplajn vortojn per preĝo de Jesuo. Ĉar Li scias, ke la homoj estas konstante urĝemaj, tial Li lasis nelongan sed tre efikan preĝon. Ĝi estas perfekta por komenci la jaron, aŭ iun ajn horon. Ĝi estas la Ekumena Preĝo de la Kristo, la Patro Nia, kiu diras:

“Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo, sanktigita estu Via Nomo.

“Venu Via Regno.

“Plenumiĝu Via Volo kiel sur la Tero, tiel ankaŭ en la Ĉielo.

“Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ.

“Pardonu niajn ŝuldojn, kiel ni pardonas niajn ŝuldantojn.

“Ne lasu nin fali en tenton, sed liberigu nin de malbono, ĉar Via estas la Regno, kaj la Potenco, kaj la Gloro, por ĉiam.

“Amen!”.

Mi esperas, ke ĉi tiu mesaĝo bonfaris al Vi, por ke vi kredu ĉiam pli je la riĉeco de via vivo, kaj antaŭen iradu, ĉar Dio ĉeestas! Kaj se vi estas ateisto, antaŭen iradu, sed praktikante Bonon, ĉar valoras la penon vivi.

Tom Jobim kaj ParlaMundi de LBV

Divulgação

Tom Jobim

La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, en Braziljo, Brazilo, celebris la lastan 25-an de Decembro 18 jarojn da ekzistado. Ekde sia fondo, en la Kristnasko 1994, ParlaMundi de LBV fariĝis referenca loko malfermita al interŝanĝado de ekumenaj ideoj kaj proponoj, cele al Tutmonda Paco.

Unu el ĝiaj plej elstaraj subtenantoj, Tom Jobim, karmemora eminentulo el la brazila kanzonaro kaj unu el la kreintoj de Bosanovo, antaŭ ol li revenis al la Spirita Patrolando, je la 8-a de Decembro 1994, registris sian estimon pri tiu iniciato per filmeto por televido: “Mi kredas la vivon, kaj mi ŝatas vivi. Tio montriĝas en miaj komponaĵoj. Sed nun mi volas inviti vin kanti ian nekutiman kanzonon. Monda Parlamento de la Ekumena Frateco estas ia Simfonio de Universala Solidareco”.

Divulgação TBV

Monda Parlamento de la Ekumena Frateco

Kara Tom, kie ajn vi estas, ĉar mortintoj ne mortas, jen ni sendas al vi nian plej sinceran omaĝon pro la kontribuo favore al interkompreno inter popoloj. Viaj kanzonoj eternigas amon kaj respekton al la vivo, nome unua paŝo por ekestiĝo de ia efektive solidara socio.

Danko

Mi emas danki por la granda kvanto da leteroj, retmesaĝoj kaj kartoj, kiujn mi ricevis okaze de la Konstanta Kristnasko kaj por la alveno de unu plia jaro. Mi reciprokas tiom da esprimoj de amikeco, dezirante al Vi 2022-jaron plenan je bonfaraj agoj. Jesuo, la Kristo, inspiru nin plej bone konduki niajn vivojn, fortigante en niaj koroj senton de solidareco kaj paco!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.